Hildegard Rasch
Ribelo
Matene la tago ankoraŭ similis al ĉiuj aliaj, gis ĝi tute subite ŝanĝiĝis ĉirkaŭ tagmezo. Tio komenciĝis en la aŭtotrafiko.
Estis denove trafika ŝtopiĝo, tio ĉirkaŭ tagmezo estus sufiĉe normala, sed tio kio poste okazis, estis moko de ĉiu kutimo.
Oni imagu tion, ĉiuj veturiloj subite retroveturis kaj moviĝis kvazaŭ sur glacio tien kaj tien. La hupoj ekfunkciis per si mem, la lumoj trembrilis, pneŭmatikoj diskrevis unu post la alia, ĉiuj kapotoj malfermiĝis per si mem, kvazaŭ ili estus buŝegoj voreme enspirantaj la aeron. Leviĝis kriado kaj insultado, despera ĝemado, sed ĉio ĉi helpis neniel. Kelkaj apatie akceptis sian sorton kaj gapis kvazaŭ truojn en la aeron.
Tiam iris plu tiel: Fidu ĝin aŭ ne, el la metroŝakto premiĝis trajno enmezen de la trafikkaoso. La policisto sur la podesto malesperiĝis, lia trilfajfilo pro la infereca bruo apenaŭ plu aŭdeblis. Tio li ankoraŭ neniam travivis. Li elŝiris faskope sian hararon, li kaptis kun tremanta mano poŝtelefonon por voki la fajrobrigadon. La polico jam fariĝis atentema kaj provis nun konservi sian aŭtoritaton. Por senti sin sekuraj, ili tuj arestis kelkajn personojn. Kulpaj aŭ ne kulpaj, estis ja tute egale.
Sur la trotuaro furiozis jam ununura kaoso, kelkaj perdis la konscion, kaj oni provis vane ventumi ilin. Ankaŭ la ambulancaŭto ie estis haltigita en la trafiko kaj povis veturi nek antaŭen, nek malantaŭen. Oni aŭdis la konstante hurlantan signalojn de la malsanulaŭto, sed ne helpis. Ĉar ankaŭ ĝi staris kvazaŭ firmnajlita.
La fajrobrigadistoj ne havis tiom da problemoj, ili simple ŝprucis en la amason, kvankam ankaŭ tio ne estis definitiva solvo, ĉar ĉio fluis, gutis kaj tro plena elverŝiĝis trans randojn. De la gazetstando la gazetoj glitis pakaĵope en la defluejon, la cigaredoskatoloj drivis plezure kiel boatetoj sur la akvo tien kaj tien.
Nu, kaj kio estis tio? Eĉ la turo de la preĝejo ŝanceliĝis, kaj la sonoriloj ĉiuj samtempe eksonoris. La dommuroj ektremis kiel ĉe tertremado. Estis terure.
Sed tio ankoraŭ tute ne estis ĉio. Hundoj kaj katoj vagadis sur la aŭtotegmentoj tien kaj ĉi tien. Ankaŭ ili ne plu sciis, al kiu ili apartenas. La hundoj graŭlis kaj bojis reciproke, la katoj miaŭis mizerege.
Subite akraj lumfulmoj iluminis la tutan okazaĵon, subtera tondrado metis ĉiujn en specon de paniko, el kiu neniu povis elturni sin, kaj tiam finiĝis subite la tuta fantomeca afero kvazaŭ per timbalsono. Ĉiuj trankviligite elspiris. La ŝtopiĝo lante solviĝis en plaĉon.
Kion ĉio tio signifu? Ĉu tio estis nur ŝerco aŭ serioza averto? Nur Dio sole povas scii tion.
Tradukis Hans-Georg Kaiser
PS: Ciuj rajtoj plu ĉe la germandevena aŭtorino, kiu vivas en Ĉilio.
Rebellion
Am Morgen glich der Tag eigentlich noch allen anderen, bis er sich gegen Mittag ganz plötzlich veränderte. Mit dem Autoverkehr fing es an.
Es gab wieder einmal einen Verkehrsstau, das wäre um die Mittagstunde immer noch einigermaßen normal gewesen, aber was dann passierte, spottete jeder Beschreibung.
Man stelle sich vor, alle Fahrzeuge fuhren auf einmal rückwärts und schlitterten hin und her, die Hupen schalteten sich von alleine an, die Lichter blinkten, Reifen platzten einer nach dem anderen, sämtliche Motorhauben öffneten sich von ganz alleine , als wären es aufgerissene Mäuler, die nach Luft schnappten. Es erhob sich ein Geschrei und Geschimpfe, ein verzweifeltes Stöhnen, aber das half ja alles nichts. Manche ergaben sich ihrem Schicksal und stierten Löcher in die Luft.
Dann ging es weiter: Glaubt es oder glaubt es nicht, aus dem U- Bahnschacht drängte sich die Bahn mitten in das Verkehrsgewühl. Der Schutzmann auf dem Sichtpodium verweifelte, seineTrillerpfeife war bei dem höllischen Lärm kaum noch zu hören. Das hatte er noch nie erlebt. Er raufte sich die Haare in Büscheln aus, griff mit zitternder Hand nach seinem Handy um die Feuerwehr zu rufen. Die Polizei war schon aufmerksam geworden und versuchte sich zu behaupten. Sicherheitshalber nahmen sie gleich ein paar Leute fest. Schuldig oder nicht schuldig, war ja egal.
Auf dem Bürgersteig tobte schon ein einziges Chaos, einige waren ohnmächtig geworden, und man versuchte vergebens ihnen Luft zuzufächeln. Die Ambulanz war auch irgendwo in den Verkehr verstrickt und konnte weder vorwärts noch rückwarts fahren. Man hörte das anhaltende heulende Signalgeräusch des Krankenwagens, aber was half's? Da ja auch dieser feststeckte.
Die Feuerwehr hatte es leichter, die spritzten einfach mitten in die Menge, obwohl es auch keine definitive Lösung darstellte, da alles floss, triefte und überschwappte. Vom Zeitungstand rutschten die Zeitungen stapelweise in den Rinnstein, die Zigarettenschachteln schwammen wie kleine Boote im Wasser vergnügt hin und her.
Ja, und was war denn das? Sogar der Kirchturm wankte, und die Glocken gingen alle auf einmal los. Die Häuserwánde erzitterten wie bei einem Erdbeben. Es war grauenhaft.
Nun das war noch längst nicht alles. Hunde und Katzen irrten auf den Autodächern herum, auch sie wussten nicht mehr, wohin sie gehörten, die Hunde knurrten, jaulten und kläfften sich gegenseitig an, die Katzen miauten jämmerlich.
Plötzlich zuckten grelle Lichter wie Blitze über das Geschehen hinweg, ein unterirdisches Grollen versetzte alle in eine Art Panik, der sich niemand entziehen konnte, und dann auf einmal war der ganze Spuk wie auf Paukenschlag zu Ende. Alle atmeten auf. Der Verkehrsstau löste sich langsam in Wohgefallen auf.
Was hatte das alles zu bedeuten? War das nun nur ein Spass oder war es wirklich ernst gemeint? Nur Gott allein kann es wissen.
(Alle Rechte weiterhin bei der Autorin, die in Chile lebt)
https://cezartradukoj.blogspot.com/
Sign-in to write a comment.