Berlina Komentario pri la Vortaro Oficiala de Esperanto havas:

beletr/o. [OA 9] Arta literaturo plezurocela aŭ distrocela, precipe tia, kiu rakontas pri okazaĵoj kaj personoj imagitaj. — [PV 1930] beletro = beletristiko [vd. la sekvan radikon].
beletr/aĵ/o. [OA 9] Verko beletra.
beletr/ist/o. [OA 9] Beletra verkisto aŭ specialisto.

beletristik’ [OA 1] belles-lettres | belleslettres | Belletristik | беллетристика | beletrystyka. —
[EG 1, 1904] Belletristik. [Kabe 1910]: Nescienca, neteknika litera­turo; bela literaturo: romanoj, versaĵoj, noveloj, k. t. p. [EV 1923]: (bela literaturo), schöne Literatur, Belletristik. ~a [...]. ~isto = beletristo. — Rim.: PIV 2005 difinas: „Esplorado k pri­studo de beletro.“ Tio ne harmonias kun la samsignifaj tradukoj al ĉiuj kvin referenc-lingvoj, kiuj unuece signifas „bela literaturo“, „beletro“, celas do la literaturon mem (kon­traste al faka aŭ scienca litera­turo), ne ĝian pristudadon. La dif. ankaŭ ne harmo­nias kun la historia kom­preno de Kabe 1910 ĝis PV 1934, laŭ kiu beletristiko estas sinonima al beletro. Tiu kompreno fine troveblas ankaŭ en moder­naj vortaroj, ekz. en Butler 1967 aŭ Krause 1999. Temas do pri „formo nova“ en la senco de alineo 8 de la Antaŭparolo (A 8) kaj la Ak. tion devus ekspliciti cele al laŭeble granda klareco en la senco de A 3.3.

En 1974 la Akademio ankoraŭ konsciis sian rolon kaj taskon kaj agis laŭ la preskriboj de la Fundamento. I.a. ĝi nemiskompreneble decidis:

prolet/o. [OA 8] Moderna formo de: proletario. — A. proletarian, F. prolétaire, G. Proletarier, (Prolet), H. {es} proletario, I. {it} proletario, P. {pt} proletário. — [OA 8] II.A.3. Estas oficialigitaj la novaj formoj buĝeto kaj proleto apud la jam oficialaj budĝeto kaj proletario.

Per la uzo de la esprimo "novaj formoj" kaj de la vorto "apud" fariĝas tute klare, ke temas pri aldono laŭ alineo 8 de la Antaŭparolo (vd. la tekston malsupre).

Sinjoro Kiselman, nuna prezidanto de la Akademio, ĵus plendis, ke por multaj esperantistoj la Akademio estas "klauna klubo". Ĉu eble helpos al pli bona renomo, se akademianoj simple komencos plenumi siajn taskojn laŭ Fundamento kaj statuto?

-------

El la Antaŭparolo al la Fundamento

Alineo 8: Formoj novaj
[8] 2) Se ia aŭtoritata centra institucio [iam la Akademio] trovos, ke tiu aŭ alia vorto ["beletristiko"] aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan ["beletro"], kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova [A 8.1]. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo [A 8.2]. ...

Alineo 3: Principo de klareco
[3] Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon [A 3.1]. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝodonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko [A 3.2]. Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro [A 3.3].