La respondon ni facile trovas per kunteksta komparo kun la frazoj 1 ĝis 5 de FE 30. Berlina Komentario pri la Vortaro Oficiala (BK) notas:
nen - Aldonante la prefikson „nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, nenie, neniel, nenies, nenio, neniom, neniu [FE 30.6, mankas en UV]. — Rim.: Kvankam la liter-trio „nen“ estas nomita „prefikso“, ĝi ne estas memstara kaj pluformebla vortelemento de Esperanto: 1. En FE 30.1-6 la korelativoj (tabelvortoj) estas klarigitaj jene: „Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu [FE 30.1]. [... FE 30.2]. Se ni aldonas al ili la literon „k”, ni ricevas vortojn demandajn aŭ rilatajn: kia, kial, kiam, ... [FE 30.3]. Se ni aldonas la literon „t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, ... [FE 30.4]. Aldonante la literon „ĉ”, ni ricevas vortojn komunajn: ĉia, ĉial, ĉiam, ... [FE 30.5]. Aldonante la prefikson „nen”, ni ricevas vortojn neajn: nenia, nenial, neniam, ... [FE 30.6].“ El la kunteksta komparo evidentiĝas, ke la nocio „prefikso“ en FE 30.6 celas nur „la tri literojn“, „la literaron“, la „liter-trion“, „la antaŭmetaĵon“, sed ne prefikson en la senco de gramatika parto de vorto. 2. Tiun interpreton subtenas la klarigoj en Lingva Respondo 105 de 1907 pri „neniigi“ (la radiko estas neni- [-a, -u]), vd. la tekston malsupre. 3. Ĝin ankaŭ subtenas la ĝenerala neuzo de memstara „nen-“, vd. jam Albault, Scienca Revuo 11-a jaro, n. 42, 1959, p. 73 en pn. 4.
Lingva Respondo 105 de 1907 [Pri “neniigi”]: Ĉiuj vortoj de la “interrilata tabelo” konsistas el du partoj: a) radiko, b) karakteriza finiĝo (ekzemple ki-al, ki-o, neni-u, neni-a k.t.p.). Ĉar pro diversaj kaŭzoj, pri kiuj mi [= Zammenhof] ne povas nun paroli detale, la karakterizaj finiĝoj de la diritaj vortoj ne povis esti fiksitaj kiel finiĝoj sendependaj kaj ĝeneralaj (ekzemple mi estis devigita preni la finiĝojn -e kaj -u, kiuj kiel sendependaj finiĝoj havis jam alian sencon), tial mi devis alkroĉi ilin nedisigeble [mia substreko] al la radiko. Tiamaniere ilia uzado sendependa (ekzemple en formoj “ali-u”, “ali-es”,“kelk-om”, k.t.p., kiuj per gramatika instinkto estis uzataj de kelkaj Esperantistoj) estas kontraŭregula. Sed en tiuj du kolonoj, kiuj finiĝas per -a kaj -o, la finiĝoj estas ne kondiĉe interrilataj, sed pure adjektivaj kaj pure substantivaj, kvankam ili, pro unuformeco, estas presataj en la vortaro kune kun la radiko (oni povus tamen tre bone presi ilin ankaŭ sen la finiĝo). Tial la forĵetado de la pure substantiva -o kaj ĝia anstataŭigado per diversaj aliaj finiĝoj kaj sufiksoj ŝajnas al mi tre bone permesebla. Kompreneble, se tio ĉi donus ion novan, kontraŭan al la ĝisnunaj kutimoj, ni devus tion ĉi eviti, ĉar absoluta kaj laŭlitera reguleco tion ĉi ne permesus; sed, ĉar la vortoj “neniigi” kaj “neniiĝi” estas jam de longa tempo tre bone konataj kaj uzataj de ĉiuj Esperantistoj, tial mi opinias, ke malpermesi la uzadon de tiu ĉi formo estus tute senbezone. [LR 105, Respondo 14, La Revuo, 1907, Aprilo].
La facile solvebla - kaj delonge solvita - interpreta demando tamen montras, ke ekzegezante la Fundamenton ni devas ĉiam bone konsideri ne nur la vortsencon (en nia ekzemplo la erarigan nocion "prefikso", sed ankaŭ la kuntekston, en kiu la vorto estas uzita, kaj la ĝeneralan celon kaj sistemon de la Fundamento kiel tuto. La Antaŭparolo (A) tion mem preskribas: "komparante la [kuntekston], oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto [A 4.5].
------
Ekzempleron de Berlina Komentario en formo de pdf oni povas senkoste elŝuti de www.pdf-archive.com.
Propraj nomoj en la Oficialaj Aldonoj
-
Liston de la propraj nomoj en la Fundamento mi jam publikigis . Jen la daŭrigo, nome ĉiuj propraj n…
-
09 May 2014
Akademio plendas, ke esperantistoj citas la Fundamenton
-
Belan farson ludas la grupeto, kiu nomas sin "Akademio de Esperanto". Unue ĝi bojkotis la propran di…
-
11 Mar 2014
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
808 visits
Aldonante la prefikson „nen”, ni ricevas vortojn neajn
... tiel klarigas la Fundamento en § 30.6 de la Ekzercaro (FE) la neajn tabelvortojn. Sed ĉu "nen" vere estas Fundamenta "prefikso" aŭ ĉu nur temas pri mallerta klarigo? ...
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.