Kiel ekzemplo mi elektis la ne tro longan artikolon pri la kataluna. Jen ĝia nuna stato, klarigojn vd. je la fino:

Kataluna – Katalanisch - Catalan

1908
Pujulà y Vallès, F[rederic] (1877-1963 – [W]). Vocabulari Esperanto-Català. Barcelona: Biblioteca “Joventut”, 1908. 282 p. — 19x13 cm. Esperanto → kataluna

1909
Bremon Masgrau, Jacint (1885-1960 – [W]); Marti. Clau Esperanto. Barcelona: R. Tobella Castelltort, 1909. [2], 24, [2] p. — pr. Tobella y Costa, Barcelona. 11x8 cm. 1.860 radikoj.
Posta eld. [1910]. Ŝlosilo; inkl. de gramatiko. Esperanto → kataluna

1909
Pujulà y Vallès, F[rederic] (1877-1963 – [W]). Vocabulari Català-Esperanto. Barcelona: Biblioteca “Joventut”, 1909. iv, [9], 225 p. — 19x13 cm. ĉ. 5.000 kapvortoj. kataluna → Esperanto

1910
Bremon [Masgrau, Jacint] (1885-1960 – [W]); Marti; Aldrich, A. Poŝvortareto - Vocabulari Esperanto-Catalá - Catalá-Esperanto. Barcelona: R. Tobella Castelltort, [1910]. 24, [1], 31, [4] p. — pr. Tobella y Costa, Barcelona. 11x8 cm. 1 860 radikoj. Esperanto ↔ kataluna

1932
Benson 1932. Vd. Sekcion Ĝ: Multlingvaj Vortaroj Ĝeneralaj.

1997
Alòs i Font, H[èctor] (1965- [W]); Carbonell i Pinyol, J[ordi] (W). Diccionari essencial Esperanto-català. Sabadell: Associació Catalana d’Esperanto. Kataluna Esperanto-Asocio. — La lasta (parta) traduko de PIV 1970 kun PIVS 1987 al etna lingvo, forlasanta ĉ. du trionojn de la PIV-aj kapvortoj, aldonanta kaj markanta ĉ. 40 ne-PIV-ajn vortojn.
1a eld. [aprilo] 1997. 165 p. — 21 cm = A5. bind. ĉ. 5.500 kapvortoj.
2a rev. eld. [septembro] 1997. 164 p.
3a eld. kiel e-libro [aprilo] 2003. — Senŝanĝa repr. de la 2a eld. septembro 1997. Ekranfoto. pdf de ĉ. 1,5 mb en 2014-01 libere elŝutebla el la reto.
Rec. (2009-12-19) de la 3a eld. 2003 kun specimeno kaj ekranfoto: En baro ĉe strando de Ejviso: „[...] Kion Alòs kaj Carbonell prezentas, kiun ni ne aŭ nur alimaniere trovas aliloke? Tre afable ili indikas la ĉ. 40 ekster-PIV-ajn vortojn per asteriskoj (*): 1.) Kelkaj -(i)stano-formoj (Afganistano ktp.) kun plusendo al la preferataj formoj kun -io aŭ ﷓ujo (Afganio, Afganujo). [...] 2.) Transskribo de kelkaj loknomoj el la kataluna anstataŭ el la hispana aŭ franca. Jen la „politika“ aspekto de la vortaro, jen, kial temas pri strando de Ejviso (Eivissa) kaj ne de Ibizo (Ibiza), pri Magribo anstataŭ Magrebo, pri la urboj Alakanto kaj ne Alikanto, Ĝirono (katalane Girona, hispane Gerona), la regionoj Lengadoko (surbaze de la franca - kaj do PIV-a - estas Langvedoko) kaj Roselono (PIV laŭfrancas Rusiljono), Tolozo sed ne Tuluzo, Nafaro anstataŭ Navaro (Navarra) ktp. La ĉiama Dancigo / Gdansko - demando do, aŭ se vi preferas, la demando pri eskimo kaj inuito, vasko kaj eŭsko. 3.) Kelkaj malmultegaj katalunaj regionismoj kiel ekzemple la loka popola danco sardano, sed eĉ la famaj rambloj (ramblas) de Barcelono, uzata jam de Rikardo Ŝulco en iu poemo ne estas registritaj (anstataŭe nur promenejo). 4.) Manpleno da vortoj el la ĝenerala vortaro, intertempe jam longe akceptita, kiel nifo, komikso, geto, gejo, fakso, alkemio, ajdoso (nuntempe aidoso) kaj unu sola kapabla varmigi diskutojn: "baro [3]* (= startrinkejo) bar (establiment)". [...] Agrabla, malgranda, konservema vortaro ŝatinda, bona bazo por a m p l e k s i g o. [...]“.
Prepara laboraĵo: H. Alos i Font. Proponoj por la esperantigo de katalunlingvaj loknomoj. 1995, vd. Duan Parton, sekcion „Geografio“.
Esperanto → kataluna

2006
Serrano Pérez, Luis (1926- [W]); Torné i Grau, Santiago. Diccionari català-esperanto. Barcelona: Barcelona Esperanto-Centro, 2006. — 7800 kapvortoj.
kataluna → Esperanto

2010
Alòs i Font, Hèctor (ed.) (1965- [W]);. Diccionari Apertium català-esperanto. Shupashar: 2010. 307 p. — Elŝutebla kiel pdf de ĉ. 1 mb el la reto.
kataluna → Esperanto

2010
Berga i Molina, Carles (1960- [W]). Vocabulari familiar català-esperanto / esperanto-català. [Familia vortaro katalana-Esperanto / Esperanto-katalana].
2a rev. eld. Terrassa: [s.n.], 2010. — Foto. Specimena paĝo. 1.109 kapvortoj kaj 338 kromsignifoj.
Esperanto ↔ kataluna

-----

Kelkaj klarigoj pri la aranĝo

1. Resumo, klarigo de la (nuresperantaj) mallongigoj kaj titoloj de ĉapitroj estu trilingvaj Esperanto - Germana - Angla (mi certe bezonos helpon kaj kontrolon de la angla)

2. Ordigo nur laŭ (konata) unua aperjaro. Se 1a eld. ne estas konata, mi uzas la jaron de la 2a, vd. la lastan ekzemplon.

3. La kutimaj bibliografiaj indikoj kiel ili aperas en la libro mem: (grase) ĉefa (ekz. familia) nomo, poste persona. Se necese kompletigo de la nomo aŭ malŝlosado de pseŭdonimoj en angulaj krampoj, ekz.: Verks, Karl' [t.e. Verax, Charles] ...

4. Post la aŭtornomo la vivojaroj en rondaj krampoj; [W] = ligilo al artikolo en Vikipedio ekz. (1859-1917 - [W]).

5. Titolo, eventuale kun traduko al Esperanto en [...], vd. lastan ekzemplon. Eble denove [W], se la vortaro havas propran artikolon en Vikipedio. Eldono, eldonloko, eldonejo, eldonjaro.

5. Post longa streko (—) sekvas aldonaj informoj en jena vico:
- presejo (= pr.)
- formato
- foto = foto de la titola-paĝo kun ligilo al tia foto
- specimena paĝo = ligilo al tia paĝo.
- Eble mallonga priskribo, vd. 1997.
- Retejo, kie e-libro estas konsultebla aŭ elŝutebla (= ligilo)
- Rec[enzoj], aŭ nur la fonton aŭ citaĵon el ĝi aŭ ligilon.
- proksimuma nombro de vortaraj artikoloj ("kapvortoj")
- tipo de vortaro, ekz. Esperanto ↔ kataluna = dudirekta.

Ĉu vi emas kontroli / kompletigi la nunan malneton?

Se vi sendas mesaĝon al mia Ipernity-leterkesto kun via e-poŝta adreso, mi sendos al vi doc-dosieron de la dezirataj lingvoj.

Antaŭdanke!