Esence la raporto rekomendas, rezigni pri landnomoj je –i kaj daŭre uzi tiujn je –uj (Francujo anstataŭ Francio). El historia perspektivo ĝi ne estis sukcesa. En 1974 posta generacio de akademianoj denove allasis "liberan konkuradon" inter ambaŭ formoj.

La klarigoj donas informojn pri la agintaj personoj kaj la historiaj cirkonstancoj en la 1920aj jaroj. La komentoj koncentriĝas je tri aspektoj:

  • La „eterna“ landnoma diskuto,
  • la (mal-)konformeco de la prezentitaj argumentoj kun la Fundamento de Esperanto kaj
  • la ĉiama problemo de la Akademio, ke iuj membroj malfidele misuzas ĝin por aliaj celoj ol por nuraj sobraj decidoj pri tio, kio estas lingve „ĝusta“ en la senco de la Fundamento.



La prilaboro tial taŭgas kiel instrumaterialo, kiel la Akademio ne laboru – ne en 1922 kaj ne en nia epoko. Ĝi suplementas la sepvoluman verkon „Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto“ (BK) kaj turnas sin al instruistoj, progresintaj lernantoj, historiistoj kaj ĉiuj, kiuj interesiĝas pri ‚ĝusta Esperanto’. Ĝi estas elŝutebla tie ĉi.

Émile Grosjean-Maupin (1863-1933) estis franca licea instruisto, kaj membro de la Akademio, verkis la plej influ-havajn francajn Esperanto-vortarojn kaj surbaze de i.a. ili Plenan Vortaron 1930, el kiu fariĝis Plena Ilustrita Vortaro 1970, 2002, 2005.