I.

Mallonge post alveno en Berlino, Borel vizitis Zamenhofon en Varsovio por priparoli planojn kiel (re-)aktivigi la Esperanto-movadon en Germanio, tiuepoke "blanka makulo" sur la esperanta mond-mapo. Zamenhof promesis subteni lin laŭforte, precipe helponte pri instruiloj por germanoj. Baldaŭ aperis la unuaj informiloj aŭ kiel oni tiuepoke diris "propagandiloj", lernolibroj kaj ... la "germanaj vortaroj". Ilin Borel povis produkti en la profesia presejo kaj eldonejo de sia frato Jules en Berlino. La unua paro, nome Esperanto-Germana (EG 1) kaj Germana-Esperanta (GE 1) aperis en 1904, jaro antaŭ la unua Universala Kongreso en 1905. Duaj, plilarĝita eldonoj sekvis en 1906 (GE 2) kaj 1907 (EG 2), la jaro en kiu komenciĝis la Ido-skismo. Tiuj duaj eldonoj estis represitaj pluraj fojoj, tamen sen grandaj enhavaj ŝanĝoj.

Kiel aŭtoroj la poŝ-formataj simplaj vort-listoj nomas por GE 1 kaj 2 la germanan "junulon" Hermann Jürgensen kaj Maurice Pagnier, junan parizanon, kiu studis en Berlino, "sub redakto de Zamenhof". Por la alia direkto, nome por EG 1 kaj 2, estas indikita nur Jürgensen, pri kiu ni nur scias, ke li en 1908 ŝajne jam translokiĝis de Berlino al la haven-urbo Kiel apud la Balta Maro [1]. La realo tamen estis pli kompleksa. En siaj memoroj Borel rakontas [2], ke li preskaŭ ĉiun nokton laboris kun Jürgensen super la manuskriptoj de la vortaroj. La malnetoj estis senditaj al Varsovio, reviziitaj de Zamenhof, resenditaj al Berlino kaj publikigitaj en la eldonejo de la frato Jules Borel.

II.

Precipe la dua eldono de la Esperanto-Germana de 1907 (EG 2) poste forte influis la Vortaron Oficialan (VO), ĝis en nia epoko. Kompare al la "praepoka" Universala Vortaro de 1893, ĝi reprezentas la "maturan" zamenhofan Esperanton malfruan. Prave samepokuloj kritikis [3], ke mankas indikoj pri la "nove" registritaj vortoj aŭ listo de "neologismoj". Sed rapide oni komparante trakribris EG 1 kaj EG 2, notis la novajn vortojn kaj aldonis francajn tradukojn al la originaj germanaj [4]. Bonega antaŭlaboro por la samtempaj prepar-laboroj por la Unua Oficiala Aldono (OA 1), kiu aperis en 1909.

III.

Kiel vaste la novaj vortoj poste fariĝis oficialaj, ni vidas, se ni komparas la liston de diferencoj inter EG 1 kaj EG 2 kun VO (tie ĉi nur por A ĝis D). Minuso signifas "ne jam oficialigtita", cifero la OA, per kiu la vorto estis oficialigita:

A: acetato (-), acetileno (-), adapti (3), adjunkto (-), adstringa (-), aeronaŭtiko (-), aglomeri (-), aglomero (-), agregato (-), agrikulturo (-), akcesora (3), akrobato (2), akumulatoro (-), albumino (-), alibio (2), alkal(i)o (-), altreliefo (-), amatoro (8), amforo (1), analitiko (-), anĝeluso (-), anhidra (-), anticipi (3), antinomio (-), antipirino (-), antitezo (2), areo (9), arĥaika (-), arĥaismo (A), arkeo (-), aserti (1), asimili (2), aspekto (1), atavismo (2), atribui (1), aŭguro (6 en la formo aŭguri), aŭreolo (2), azilo (2) [poste oficialigitaj: 18 el 38].

B: bacilo (2), bakterio (2), bildo (1), bolto (-), braceleto (2) [poste oficialigitaj: 4 el 5]

C, Ĉ: celulozo (2), cirklo (8) [poste oficialigitaj: 2 el 2]

D: dedukti (3), deklari (2), deponi (3), derivi (4), detektivo (9), devii (-), dimensio (4), dinamo (-), disciplo (3 en la formo disĉiplo kun -ĉ-), distanco (1), distribui (8), diverĝi (-), dreni (-), duŝo (2) [poste oficialigitaj: 10 el 14].

IV.

Rimarkinde estas, ke la germanaj tradukoj en EG 2 de 1907 plurfoje estas pli bonaj ol la - ofte ne tre konvinkaj - en OA 3 kaj 4 de 1921 kaj 1929. Vd. ekzemple:

Anticip’ [OA 3.2] to anticipate | anticiper | vorausnehmen, voraustun, vorausgreifen, anticipieren {2012: antizipieren} | anticipar | antecipar | anticipare | --- {pola traduko mankas}. — [EG 2] antizipieren.

Dimensi-o, [OA 4] dimension | dimension | Ausdehnung {2012 ankaŭ: Dimension} | {it} dimensione | {es} dimensión | {pt} dimenção | {ca} dimensió. {GEOM} — [EG 2] (geom.) Ausdehnung, Dimension.

Rimarkinde estas plue, kiom da tre simplaj, bazaj vortoj el 1907 ĝis hodiaŭ ne estas oficialigitaj, ekzemple la teknikaj ĉiutagaĵoj boltodinamo (ekz. ĉe biciklo), religiaj vortoj kiel arkeo (de Noa) aŭ anĝeluso (iu katolika preĝo) kaj kutimaj vortoj kiel deviidreni. Sendube ekzistas pli randaj, pli bizaraj vortoj en VO ol tiuj ne jam oficialigitaj, "forgesitaj" vortoj el EG 2.

------

[1] Vd. la atentigon de Desespero pri Germana Esperantista Jarlibro por 1908 (p. 105). Laŭ tio li loĝis en 1908 en Kiel, Falckstr. 21.
[2] Borel, Jean. «Rememoroj el 1903», En: Germana Esperantisto, 2 (1924), p. 23-25.
[3] P.C. [t.e. Paul Corret]. Wörterbuch Deutsch-Esperanto. En: Lingvo Internacia 1907, p. 37-38 en recenzeto pri GE 2. Kp. plian recenzon de GE 2 en La Revuo 1907, p. 380-381 kaj 525.
[4] Corret, P[aul]. Novaj Vortoj en la Germana Vortlibro. En: Lingvo Internacia 1907, p. 120-125.