H, Ĥ |
Hh - h légèrement aspiré | h as in “half“ | h | (г, х) | h [FG alfabet]. — Nomoj de la literoj: … ho ... [FE 1]. — ho [OA 7] = nomo de la litero h, deka litero de la Esperanta alfabeto. — Rim. 1: [Lingva Respondo 56 (1893): Pri la nomoj de la literoj]. La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo. - Esperantisto, 1893, p. 32. Rim. 2: [Lingva Respondo (1889)]: La uzado de ch k.t.p. anstataŭ ĉ k.t.p. estas enkondukita nur por la presejoj, kiuj ne havas ankoraŭ literojn kun signetoj, sed en skribado mi konsilas al vi ĉiam uzi pli bone ĉ anstataŭ ch, ĉar la uzado de unu litero por unu sono estas multe pli logika ol la uzado de du literoj. Vi diras, ke la signetoj superliteraj estas maloportunaj en la skribado; sed la alfabeto pure latina havas ja ankaŭ kelkajn literojn kun signetoj superliniaj (i, j, t), kaj la plej granda parto de la lingvoj kiuj uzas la alfabeton latinan havas ankoraŭ amason da aliaj literoj kun signetoj superliniaj kaj subliniaj. Certe ia akademio aŭ kongreso penos iam elpensi pli oportunajn skribajn formojn por kelkaj literoj (ĉar ne sole la literoj kun signetoj sed ankaŭ multaj aliaj literoj havas formon tre maloportunan); sed tio ĉi estas jam tute alia demando, kiu la lingvon mem tute ne tuŝas: ĝi estas ne demando de lingvo, sed nur demando de oportuneco de la skribado. La Esperantisto, 1889, p. 15 Rim. 3: [Lingva Respondo (1890)]: Multaj plendas, ke la skribado per ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, ŝ kaj ŭ estas por ili neoportuna kaj malhelpas ilin ankaŭ en la presado de verketoj en iliaj lokoj, kie la presejoj ne havas la literojn kun signetoj. Ni ripetas tial tion, kio estis jam dirita en la “Aldono al la Dua Libro”: anstataŭ la signeto superlitera oni povas kuraĝe uzadi la literon h kaj anstataŭ ŭ — simplan u. La Esperantisto, 1890, p. 32. Rim. 4: [Lingva Respondo (1890)]: Sinjoro F.-V. Lorenc konsilas, ke la presejoj, kiuj ne havas la signetojn superliterajn, uzu anstataŭ ili kaj anstataŭ h — apostrofon returnitan post la litero; ekzemple “ac`eti” anstataŭ “aĉeti” aŭ “acheti”. De nia flanko ni devas nur peti, ke se oni volos uzi tiun ĉi konsilon, oni ne forgesu klarigi en la komenco de la presata verko la signifon de tiu ĉi returnita apostrofo. La Esperantisto, 1890, p. 54-55. Rim. 5: [Lingva Respondo (1891)]: Vane vi timas, ke ni volas enkonduki novan ortografion (h anstataŭ signeto superlitera). La fina leĝo por nia ortografio estos: “por unu sono unu litero” kaj kiam ni nur povos, ni ĉiam uzados ĉ anstataŭ ch (povas nur esti, ke iom poste, por pli oportunigi la skribadon, ni donos al tiu ĉi litero pli simplan formon). La skribado de unu sono per du literoj estas tute ne logika kaj neniam povus esti aprobata; sed ni ĝin uzas nur kiel necesan unuatempan rimedon por doni al ĉiuj presejoj kaj al la telegrafo la eblon labori jam nun en nia lingvo. Sed kiam iom post iom la plej granda parto de la presejoj kaj telegrafejoj proviziĝos je nia alfabeto, tiam la uzado de superflua h estos absolute ĉesigita. Ne la ĉ estas transira ŝtupo al ch, sed en la ch ni proponis transiran ŝtupon al ĉ, kiam ni vidis, ke la absoluta enkonduko de ĉ estas ankoraŭ teĥnike ne oportuna. Tute vere vi diras, ke la presejoj kaj telegrafoj devas sin konformigi al la lingvo, kiun ili uzas, kaj ne la lingvo al ili; sed nia lingvo estas ankoraŭ juna kaj nepotenca kaj devas sin fleksi, se ĝi ne volas perei. Ne estas ankoraŭ tempo diri fiere al ĉiuj presistoj: “Se vi ne volas vin konformigi al ni, ni vin ne bezonas!” La unuatempa permeso presi per h estas necesa rimedo por ne fari ofte la presadon de ia verko tute ne ebla aŭ tro multekosta; sed kiu nur havas la eblon presi per signetoj superliteraj, tiu ĉiam devas ĝin fari. La Esperantisto, 1891, p. 15. Rim. 6: [Lingva Respondo (1908)]: La fundamentaj reguloj de nia lingvo permesas presi h anstataŭ supersigno; sed kio estas permesata por presado, tio ankaŭ estas permesata por skribado. Tiel same, kiel neniu povas protesti, se vi skribos ekzemple per artifikaj gotaj literoj anstataŭ per literoj ordinaraj, aŭ per literoj presaj anstataŭ skribaj, tiel same ankaŭ neniu povas protesti, se vi skribos per h anstataŭ supersignoj. Sed la demando estas, ĉu viaj korespondantoj estos kontentaj, se, skribante al ili, vi uzos la pli artifikan manieron kun h anstataŭ la pli simpla kun supersignoj. Tio ĉi sekve estas ne demando de permeso aŭ malpermeso, sed simple demando de gusto. Sed, se vi deziras anstataŭigi la supersignon en ĉ kaj ŝ, vi nepre devas anstataŭigi ĝin ankaŭ en ĵ, ĥ kaj ĝ, ĉar ĉiu el la ambaŭ skribmanieroj aparte estas permesita en nia lingvo, sed uzado de ia skribmaniero miksita estus jam arbitraĵo kaj kondukus al ĥaoso. - Se vi volas skribi per h anstataŭ supersignoj, vi povas tion fari, ne bezonante demandi ies permeson; sed se vi volas uzi skribmanieron miksitan, aŭ — tiom pli — se vi volas uzi sisteme la tute novajn literojn y kaj w, anstataŭ j kaj ŭ (mi ne parolas pri specialaj teknikaj okazoj, kiam tio eble estas necesa) vi devas — se vi deziras esti lojala Esperantisto kaj ne enkonduki anarĥion en nian aferon — akiri por tio la permeson de la Lingva Komitato. Formulu klare vian deziron kaj prezentu ĝin al la voĉdonado de la Lingva Komitato, kaj se via propono estos akceptita per plimulto da voĉoj, ĝi fariĝos permeso oficiala. Sed memoru, ke pro la bono de nia afero la Lingva Komitato devas esti tre singarda kaj akcepti nur tion, kion ĝi trovas tute sendanĝera, efektive grava kaj sendube utila; tial se la Komitato malakceptos vian proponon, submetu vin discipline al ĝia decido kaj ne agu simile al tiuj personoj, kiuj, ne ricevinte aprobon de la Komitato, krias, ke la Komitato nenion taŭgas, ke ĝi ne estas aŭtoritata, ke ĝi nenion faras, k.t.p. - Principe la Lingva Komitato havas la rajton permesi en la lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa; mi neniam prezentos ian malhelpon, kaj ĉiun mature pripensitan kaj orde voĉdonitan decidon de la Komitato mi akceptos sendispute. Sed mi opinias, ke la vera celo de la Lingva Komitato tute ne konsistas en ia facilanima eksperimentado sen grava neceseco; ju malpli ni okupos niajn kapojn per diversaj “plibonigoj” kaj ju pli ni simple propagandos kaj riĉigos la lingvon, des pli bone estos. Respondo 45, La Revuo, 1908, Aŭgusto |
Ĥĥ - h fortement aspiré | strongly aspirated h, „ch“ in „loch“ (scotch) | ch | х | ch [FG alfabet]. — Nomoj de la literoj: … ĥo ... [FE 1]. — ĥo [OA 7] = nomo de la litero ĥ, dekunua litero de la Esperanta alfabeto. — Rim.: [Lingva Respondo 56 (1893): Pri la nomoj de la literoj]. La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo. - Esperantisto, 1893, p. 32. |
ha! - ah! | ah, alas | a! ach! | а! ахъ! | a! ach!. — [UL] — [RE]. — [AK 1914] ha! ach! ― Ha, kiel bele! [FE 26.23]. |
hajl’ - grêle | hail | Hagel | градъ | grad. {METE} |
hak’ - hacher, abattre | hew, chop | hauen, hacken | рубить | rąbać. – haki - hacher, abattre | hew, chop | hauen, hacken | рубить | rąbać [FE 34]. — [AK] couper, tailler à la hache. — Há-ki [FE 2]. Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas [FE 34]. ● hak’il’ - hache | hatchet, axe | Beil, Axt | топоръ | siekiera.—Per hakilo ni hakas ... [FE 34] |
hal’ - halle | hall | Halle | зала (базарная) | halla. — [AK] {en} hall (market, etc.). |
haladz’ - exhalaison mauvaise | exhalation | Dunst | угаръ | swąd, czad. — [AK] {en} fume, exhalation. |
halt’ - s’arrêter | come to a stop | anhalten, Halt machen, stocken | останавливиться | stawać, zatrzymywać się. |
hamak’ [OA 1] hamac | hammock | Hängematte | гамакъ | hamak. |
hamstr’ - hamster | hamster | Hamster | хомякъ | chomik. {ZOO} |
hangar/o. [OA 8] Granda ŝirmejo esence formita el metalĉarpenta tegmento subtenata de metalaj fostoj kaj uzata por enteni fojnon, kulturmaŝinojn, aviadilojn, aerostatojn, k.s. — A. hangar, storage building; F. hangar; G. Schuppen, Halle, Hangar; H. cobertizo, hangar; I. tettoi, hangar, capannone, (avio)rimessa; P. hangar. |
ĥaos’ - chaos | chaos | Chaos | хаосъ | zamęt, chaos. |
har’ - cheveu | hair | Haar | волосъ | włos. – haro - cheveu | hair | Haar | волосъ | włos [FE 31]. — [AK] cheveu, poil. — Há-ro [FE 2]. Haro estas tre maldika [FE 33]. Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo [FE 34]. ● har’ar’ - perruque | periwig | Perücke | парикъ | peruka. — [AK 1914] chevelure | Behaarung ● har’eg’ - soie de cochon | bristle | Borste | щетина | szczecina. ● har’lig’ - tresse de cheveux | weft of hair | Zopf | коса (волосъ) | warkocz, kosa. — [AK] {en} plait, tress of hair. ● kol’har’o’j - crinière | mane | Mähne | грива | grzywa [UV kol’]. ● lipharo [FE 4] — Lip-há-ro [FE 3]. Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj [FE 31]. ● okul’har’ - cils | eye-lash | Wimper | рѣсница | rzęsa [UV okul’]. ● vangharo - Liaj lipharoj estas pli grizaj, ol liaj vangharoj [FE 31]. |
hard’ - endurcir | harden | abhärten | закалять | hartować. |
harem-o [OA 2] |
haring’ - hareng | herring | Häring | селедка | śledź. {ZOO} |
harmoni’ [OA 1] * harmonie | harmony | Harmonie | harmonja. |
harmonik-o [OA 2] |
harmonium-o [OA 2] |
harp’ - harpe | harp | Harfe | арфа | arfa. {MUZ} — [RE A]. |
harpi-o [OA 2] |
harpun’ [OA 1] harpon | harpoon | Harpune | harpun. |
haŭt’ - peau | skin | Haut | кожа | skóra. {ANAT} — [AK] {en} skin (subst.). |
hav’ - avoir | have | haben | имѣть | mieć. — havi - avoir | have | haben | имѣть | mieć [FE 10]. |
haven’ - port, hâvre | port, harbour | Hafen | гавань | przystań, port. |
hazard-o [OA 2]. — [RE A]. |
he [OA 1] * he! | eh! | he! holla! heda! | hej! |
hebreo - juif | Jew | Jude | еврей | żyd [FE 36, mankas en UV]. — La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo [FE 36]. — hebre’ [OA 1] juif, hebreu | Hebrew | Hebräer | еврей | żyd. – hebre’ [OA 7] (1‑a Oficiala Aldono; nomo de ano de popolo). |
heder’ - lierre | ivy | Epheu {2012: Efeu} | плющъ | bluszcz. {BOT} |
heĝ/o. [OA 8] Barilo el interplektitaj arbedoj. — A. hedge; F. haie, haie vive; G. Hecke, (Hag); H. seto, cerco; I. siepe, chiudenda; P. cerca viva. |
Hegemoni-o, [OA 4] hégémonie | hegemony | Vorherrschaft {2012 ankaŭ: Hegemonie} | egemonia | hegemonía | hegemonia | hegemonia. |
hejm’ - maison, patrie | home | daheim, Heimat | дома | dom, ojczyzna. — [AK] le chez soi, le foyer domestique. |
hejt’ - chauffer, faire du feu | heat (vb.) | heizen | топить (печку) | palić (w piecu). — hejti - chauffer, faire du feu | heat (vb.) | heizen | топить (печку) | palić (w piecu) [FE 16]. ― En la vintro oni hejtas la fornojn [FE 16.20]. ● hejto — Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma [FE 38.3]. |
hekatomb’ [OA 1] * hecatombe | hecatomb | Hekatombe | гекатомба | hekatomba. {RELI} |
heksametr-o [OA 2] |
hektar’ [OA 1] * hectare | hectare | Hektar | гектаръ | hektar. |
hektogram-o [OA 2] |
hektolitr-o [OA 2] |
hektometr-o [OA 2] |
hel’ - clair (qui n’est pas obscur) | clear, glaring | hell, grell | яркій | jasny, jaskrawy. — hela - clair (qui n’est pas obscur) | clear, glaring | hell, grell | яркій | jasny, jaskrawy [FE 10]. — [AK] {en} light, clear. ― En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn [FE 10.13]. ● nehela — Ne-hé-la [FE 2]. |
Helic-o (meĥ.) [OA 4] {(meĥ.) mankas en Kajero II}, hélice (méc.) | screw, propeller | Propeller, Schiffsschraube | elica | hélice | hélice | hélix {legu: hèlix). |
helik-o [OA 2] escargot | snail | Weinbergschnecke |
helikopter/o. [OA 8] Flugmaŝino ekipita per granda vertikalaksa helico kaj kapabla sin levi kaj mallevi vertikale, sin movi en la aero aŭ tie ŝvebi. — A. helicopter, F. hélicoptère, G. Hubschrauber, H. helicóptero, I. elicottero, P. helicóptero. |
heliotrop-o [OA 2] |
help’ - aider | help | helfen | помогать | pomagać. — helpi - aider | help | helfen | помогать | pomagać [FE 30]. — Rakontu al mi vian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi [FE 41]. ● helpo - Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj) [FE 30]. Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron [FE 34]. — Ĉion, kio estas skribita en la lingvo internacia Esperanto, oni povas kompreni kun helpo de tiu ĉi vortaro [UV, enkonduko 1]. ● mal’help’ - déranger, empêcher | hinder | stören, hindern | мѣшать, препятствовать | przeszkadzać. — Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron [FE 33]. Forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni [FE 39]. |
ĥemi’ - chimie | chemistry | Chemie | химія | chemia. — ĥemio - chimie | chemistry | Chemie | химія | chemia [FE 32]. — Ĥe-mí-o [FE 2]. Ĥemio [FE 4]. — [OA 8] II.A.1. La ses formoj: alkemio, arkaismo, arkitekturo, kemio, mekaniko kaj monarko estas oficialigitaj kiel paralelaj al la Oficiala alĥemio kaj al la Fundamentaj arĥaismo, arĥitekturo, ĥemio, meĥaniko kaj monarĥo. |
Henriet’ - Henrietta [UV nj’ angla]. — Henriet’ {deklarita Fundamenta de} [OA 7] (virina antaǔnomo) ● Henri’nj’, He’nj’ - Hetty [UV nj’ angla] |
hepat’ - foie | liver | Leber | печень | wątroba. {ANAT} |
herb’ - herbe | grass | Gras | трава | trawa. — herbo - herbe | grass | Gras | трава | trawa [FE 34]. ● herb’ej’ - pré, prairie | meadow, green field | Wiese | лугъ | łąka. ● herboriĉa - Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj ... [FE 34] |
hered’ - hériter | inherit | erben | наслѣдовать | dziedziczyć. |
herez’ - hérésie | heresy | Ketzerei | ересь | kacerstwo, herezja. {RELI} |
hermafrodit-o [OA 2] |
herni’ - hernie | hernia | Bruch (Heilk.) | грыжа | ruptura, pzepuklina. {MED} — [AK] {en} hernia, rupture (med.). |
hero’ - héros | hero, champion | Held | герой | bohater. — heroo - héros | hero, champion | Held | герой | bohater [FE 35]. — [AK] {en} hero. — He-ró-o [FE 3]. ● heroeto — He-ro-é-to [FE 3]. ● heroino — He-ro-í-no [FE 3]. Heroino [FE 4]. ● heroi — He-ró-i [FE 3] |
herold’ [OA 1] * heraut | herald | Herold | герольдъ | herold. |
hetman-o [OA 2]. — [RE A]. |
Hezit’ [OA 3.1] to hesitate | hésiter | zaudern | hesitar | hesitar | esitare | wahac sie {legu: wahać się}. |
hiacint’ [OA 1] jacinthe | hyacinth | Hyazinthe | гіацинтъ | hiacynt. |
hidrarg’ - vif-argent, mercure | quicksilver | Quecksilber | ртуть | rtęć. {KEM} |
hidr-o [OA 2] |
hidrofobi’ [OA 1] hydrophobie | hydrophobia | Wasserscheu | водобоязнь, гидрофобія | wodowstręt. |
hidrogen’ - hydrogène | hydrogen | Wasserstoff | водородъ | wodór. {KEM} |
hidrostatik-o [OA 2] |
hidroterapi-o [OA 2] |
hien’ [OA 1] * hyène | hyena | Hyäne | гіена | hiena. |
Hierarĥi’, hierarki’ [OA 3.2] hierarchy | hiérarchie | Hierarchie | jerarquia | hierarchia | gerarchia | hierarchja. |
hieraŭ - hier | yesterday | gestern | вчера | wczoraj. — hieraŭ - hier | yesterday | gestern | вчера | wczoraj [FE 20]. ― Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min [FE 20.3]. Hieraŭ estis vendredo, kaj postmorgaŭ estos lundo [FE 20.5]. Hieraŭ li diris al mi la veron [FE 24.2]. ● hieraŭa — Lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin [FE 40.6]. |
hieroglif-o [OA 2] |
higien’ [OA 1] * hygiene | hygiene | Hygiene | гигіена | hygjena. |
higrometr-o [OA 2] |
ĥimer’ - chimère | chimera | Chimäre | химера | chimera. |
himn’ [OA 1] * hymne | hymn | Hymne | гимнъ | hymn. |
hipertrofi-o [OA 2] |
Hipnot-o, [OA 4] sommeil hypnotique | hypnotic sleep | Zwangsschlaf {2012 pli kutime: Hypnose} | sonno ipnotico | hipnosis, sueño hipnótico | sono hipnótico | estat hipnótic {legu: estat hipnòtic}. |
hipodrom-o [OA 2] |
hipokrit’ - faire l’hypocrite | feign, play the hypocrite | heucheln | лицемѣрить | być obłudnikiem. — [AK] feindre, farie l’hypocrite. |
hipopotam’ [OA 1] hippopotame | hippopotamus | Nilpferd | гиппопотамъ | hipopotam. |
hipotek’ [OA 1] * hypothèque | mortgage | Hypothek | ипотека | hipoteka. |
hipotez’ [OA 1] * hypothèse | hypothesis | Hypothese | гипотеза | hipoteza. |
Hirt’ [OA 3.1] bristly, rough | hérissé | struppig | erizado | hirto | irto | szorstki. |
hirud’ - sangsue | leech | Blutegel | піявка | pijawka. {ZOO} |
hirund’ - hirondelle | swallow (bird) | Schwalbe | ласточка | jaskółka. {ZOO} — hirundo - hirondelle | swallow | Schwalbe | ласточка | jaskółka [FE 26]. — Hi-rún-do [FE 2]. ― La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj [FE 26]. |
hiskiam’ - jusquiame | henbane | Bilsenkraut | бѣлена | szaleń. {BOT} |
hisop-o [OA 2] {BOT} |
Hispano - Espagnol | Spaniard | Spanier | Испанецъ | Hiszpan [FE 34, mankas en UV]. — hispan’ {deklarita Fundamenta per} [OA 7] (nomo de ano de popolo). ● hispana ― Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron [FE 34]. ● Hispanujo ― Mi vojaĝas en Hispanujo [FE 26.5]. Mi vojaĝas en Hispanujon [FE 26.6]. |
histeri’ [OA 1] hysterie | hysterics | Hysterie | истерія | histerja. |
histori’ - histoire | history, story | Geschichte | исторія | historya. — historio - histoire | history, story | Geschichte | исторія | historja [FE 10]. ― Rakontu al mia juna amiko belan historion [FE 10.6]. Mi rakontos al vi historion [FE 18.6]. ― Li rakontis al mi historion tute nekredeblan [FE 41.6]. — [DL I.] Anstataŭ provi praktike ... ili parolis pri la fiziologio kaj historio de l’ lingvoj vivaj ... La historio de la civilizado estas tre interesa [DL 7]. Mirinda estas la historio de lia familio: ... [DL 13]. Ne tiel la perdo de l’ ombro mem lin ĉagrenis, kiel tio, ke en la malvarmaj landoj estas rakontata unu ĉiukonata historio pri homo sen ombro [DL 17]. Sed kiu konas iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos, ke tiu timo estas tute senfonda ... [DL Ald.]. |
histrik’ - porc-épic, hérisson | porcupine | Stachelschwein | дикобразъ | jeż cudzoziemski. {ZOO} — [AK] porc-épic. |
ho! - oh! | oh! | oh! och! | о! охъ! | o! och!. — ho - oh! | oh! | o! och! | о! охъ! | o! och! [FE 21]. — [AK 1914] {en} oh! | {de} o! ach! oh! — [UL] ho! - oh! | oh! | o! och! | о! охъ! | o! och!. — [RE A]: ho ve!. ― „Ho, ĉielo!“ ekkriis la patrino, „kion mi vidas?“ [FE 21.3]. „Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo“ [FE 21.8]. Ho, Dio! kion vi faras! [FE 26.22]. — Rim.: La neceso de angla AK ne estas klara. De UL la formo ĉiam estis ho!. |
hoboj’ [OA 1] hautbois | oboe | Hoboe {2012: Oboe} | гобой | oboj. |
hodiaŭ - aujourd’hui | to-day | heute | сегодня | dziś. — hodiaŭ - aujourd’hui | to-day | heute | сегодня | dziś [FE 10]. — Ho-dí-aŭ [FE 3]. Hodiaŭ [FE 4]. ― Kia ĝoja festo! (estas hodiaŭ) [FE 10.11]. Kiun daton ni havas hodiaŭ? [FE 12.17] ― Hodiaŭ estas la dudek sepa (tago) de Marto [FE 12.18]. Venu al mi hodiaŭ vespere [FE 18.5]. Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo [FE 18.15]. Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo [FE 20.4]. Ĉu hodiaŭ estas varme aŭ malvarme? [FE 25.13]. Mi restos hodiaŭ dome [FE 28.5]. Li estas hodiaŭ en kolera humoro [FE 31.2]. Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti [FE 34.7]. Gesinjoroj N. hodiaŭ vespere venos al ni [FE 36.3]. La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P. [FE 36.10]. Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn [FE 41.8]. ● hodiaŭa — Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn [FE 14.7]. |
hok’ - croc, crochet | hook | Haken, Angel | крюкъ | hak. ● fiŝ’hok’ - hameçon | fishing-hook | Fischangel | уда, удочка | wędka. ● pord’hok’ - gond (d’une porte) | hinge (of a door) | Thürangel {de 1901: Türangel} | дверной крюкъ | zawiasa. |
ĥoler’ - choléra | cholera | Cholera | холера | cholera {MED}. — Ĥo-lé-ro [FE 2] |
hom’ - homme (l’espèce) | man | Mensch | человѣкъ | człowiek. ― hom’ - homme | man | Mensch | человѣкъ | człowiek [UV –a]. — hom’o - homme - hom’o’j - hommes [UV –j]. ― homo - homme | man | Mensch | человѣкъ | człowiek [FE 6]. — [AK] {en} man (the species). ― Infano ne estas matura homo [FE 6]. Mi ne amas obstinajn homojn [FE 10]. Du homoj povas pli multe fari ol unu [FE 12]. Ni estas homoj [FE 16]. Mi amas min mem, vi amas vin mem, li amas sin mem, kaj ĉiu homo amas sin mem [FE 18]. Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas. La falinta homo ne povis sin levi. Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto. [FE 22]. Honesta homo agas honeste [FE 25]. La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno [FE 31]. Sur la bordo de la maro staris amaso da homoj. Kelkaj homoj sentas sin la plej feliĉaj, kiam ili vidas la suferojn de siaj najbaroj. En la ĉambro sidis nur kelke da homoj. [FE 32]. Ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon [FE 33]. La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda [FE 35]. La Parizanoj estas gajaj homoj [FE 37]. Li estas homo ne kredinda. Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas. [FE 41]. Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin [FE 42]. ● hom’a - humain | human | menschlich | человѣческій | ludzki [UV –a]. |
homeopat’ (1) [OA 7] |
homeopati’ [OA 1] homeopathie | homeopathy | Homöopathie | гомеопатія | homeopatja. |
homonim’ [OA 1] * homonyme | homonym | Homonym | омонимъ | homonim. |
honest’ - honnête | honest | ehrlich | честный | uczciwy. — honesta - honnête | honest | ehrlich | честный | uczciwy [FE 11]. — “Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon” [FE 15.5]. Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj! [FE 20.17]. Honesta homo agas honeste [FE 25.11]. ● honeste ― Honesta homo agas honeste [FE 25.11]. ● honesteco — La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi [FE 11.3]. |
honor’ - honorer | honor | ehren | чтить | czcić. — [AK] {en} honour (vb.). ● honor’o - honneur | honour | ehren {mankas AK, legu: Ehre} | честь | cześć, zaszczyt. |
HONORARIO [OA 6.1] Neperioda pago por servo, plej ofte de persono, kiu praktikas liberalan profesion, ekz. advokato, kuracisto | honorarium | honoraires | Vergütung, Entgelt (für eine einzelne Leistung in einem geistigen Berufe) {2012: Honorar} | honorarios | onorario (sost.) | honorarjum. |
hont’ - avoir honte | shame | sich schämen | стыдиться | wstydzić się. — honti - avoir honte | be ashamed | sich schämen | стыдиться | wstydzić się [FE 39]. — [AK] {en} be ashamed. ― Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto [FE 39.2]. |
ĥor’ - chœur | chorus, choir | Chor | хоръ | chór. — Ĥó-ro [FE 2]. |
hor’ - heure | hour | Stunde | часъ | godzina. — horo - heure | hour | Stunde | часъ | godzina [FE 12]. — Hó-ro [FE 2]. ― Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj [FE 12.12]. Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro [FE 26.16]. Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma [FE 38.3]. ● pachoro — Pac-hó-ro [FE 2]. ● seshora — Ses-hó-ra [FE 2]. Seshora [FE 4]. |
horde’ - orge | barley | Gerste | ячмень | jęczmień. {BOT} |
horizont’ [OA 1] * horizon | horizon | Horizont | горизонт | horyzont. |
horizontal’ - horizontal | horizontal | wagerecht | горизонтальный | poziomy. |
horloĝ’ - horloge, montre | clock | Uhr | часы | zegar. — horloĝo - horloge, montre | clock | Uhr | часы | zegar [FE 20]. ― Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? [FE 20.7]. Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis; kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos [FE 20.8]. |
hormon/o [OA 9] 1 Substanco produktata de organo (ofte de glando), portata de la sango al aliaj organoj aŭ ĉeloj por influi ties funkciadon. 2 Substanco en vegetaĵo, funkcianta analoge al hormono 1 (plej ofte influanta la kreskadon de la vegetaĵo). |
horoskop-o [OA 2] |
Vortaro Oficiala - G, Ĝ 2: graf' - Gvine'
-
Legu la enkondukon pri la Vortaro Oficiala.
-
16 Jan 2013
Vortaro Oficiala H, Ĥ 2: hortensi' - huz'
-
Legu la enkondukon pri la Vortaro Oficiala.
-
16 Jan 2013
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
587 visits
Vortaro Oficiala - H, Ĥ 1: h - horoskop'
Legu la enkondukon pri la Vortaro Oficiala.
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.