infan’ - enfant | child | Kind | дитя | dziecię. — infano - enfant | child | Kind | дитя | dziecię [FE 6]. — infan’ - dziecię [UV ec’] ― infano - dziecię [FE 11 ec’] ― Infano ne estas matura homo [FE 6.1]. ― La infano jam ne ploras [FE 6.2]. Bonaj infanoj lernas diligente [FE 9.6]. El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna [FE 10.18]. El ŝiaj multaj infanoj unuj estas bonaj kaj aliaj estas malbonaj [FE 12]. Li havas dek unu infanojn [FE 12]. Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan kruĉon [FE 13]. Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ĉiu el la infanoj mi donis po tri pomoj [FE 14]. Vi estas infanoj [FE 16]. La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi. La infanoj ploras, ĉar ili volas manĝi. [FE 16]. La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj [FE 17]. Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn) [FE 18]. La infano serĉis sian pupon; mi montris al la infano, kie kuŝas ĝia pupo [FE 18]. Vi skribas, kaj la infanoj skribas; ili ĉiuj sidas silente kaj skribas. Infano, ne tuŝu la spegulon! ― Karaj infanoj, estu ĉiam honestaj! La infano ne ĉesas petoli. [FE 20]. La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro [FE 21]. Malbonaj infanoj amas turmenti bestojn [FE 33]. La edzino de mia patro estas mia patrino kaj la avino de miaj infanoj [FE 33]. Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj [FE 38].

infan’ec’ - dzieciństwo [UV ec’]. — infaneco - dziecinśtwo [FE 11 ec’].

infaniĝi — Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis [FE 39.4].

infanistino — Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston [FE 37.18].

infanteri’ [OA 1] * infanterie | infantry | Infanterie | пѣхота | piechota.

infekt’ - infecter | infect | anstecken | заражать | zaraźać. — infekti - infecter | infect | anstecken | заражать | zarażać [FE 39]. — [AK] infecter, contaminer.

infekta ― Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo [FE 39.6].

infer’ - enfer | hell | Hölle | адъ | piekło. — [RE A].

infinitiv-o (gr.) [OA 2]

inflaci/o. [OA 9] Ĝenerala plialtiĝo de prezoj kaj malpliiĝo de la aĉetpovo de mono.

Inflam-o (med.), [OA 4] inflammation (méd.) | inflammation | Entzündung | infiammazione | inflamación (med.) | inflamação | inflamació.

influ’ - influer | influence | Einfluss haben | вліять | wyvierać wpływ. — [AK] influer, influencer.

inform’ [OA 1] * informer | inform | informieren | освѣдомлять | informować.

infuz’ - infuser | infuse | ziehen lassen, infundiren | настаивать, настойка | wymaczać. — [AK 1914] (faire) infuser (trans.) | ziehen lassen, aufgiessen (Tee) {legu: aufgießen (Tee)}.

ing’ - marque l’objet dans lequel se met, ou mieux s’introduit...; ex. kandel’ chandelle ― kandel’ing’ chandelier; plum’ plume ― plum’ing’ porte-plume | holder for; e. g. kandel’ candle ― kandel’ing’ candlestick | Gegenstand, in den etwas eingestellt, eingesetzt wird; z. B. kandel’ Kerze ― kandel’ing’ Leuchter; plum’ Feder ― plum’ing’ Federhalter | вещь, въ которую вставляется, всаживается; напр. kandel’ свѣча ― kandel’ing’ подсвѣчникъ; plum’ перо ― plum’ing’ ручка для перьевъ | przedmiot, w który się coś wsadza, wstawia; np. kandel’ świeca ― kandel’ing’ lichtarz; plum’ pióro ― plum’ing’ obsadka do pióra. — ing - marque l’objet dans lequel se met, ou mieux s’introduit...; ex. kandelo chandelle ― kandelingo chandelier | holder for; e. g. kandelo candle ― kandelingo candle-stick | Gegenstand, in den etwas eingestellt, eingesetzt wird; z. B. kandelo Kerze ― kandelingo Leuchter | вещь, въ которую вставляется, всаживается; напр. kandelo свѣча ― kandelingo подсвѣчникъ | przedmiot, w który się coś wsadza, wstawia; np. kandelo świeca ― kandelingo lichtarz [FE 40 ing’].

cigaringo — ... tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo [FE 40.15].

kandel’ing’ – chandelier | candlestick | Leuchter | подсвѣчникъ | lichtarz [UV ing’]. ― kandelingo - chandelier | candle-stick | Leuchter | подсвѣчникъ | lichtarz [FE 40 ing’]. ― En la kandelingo sidis brulanta kandelo [FE 40.17].

pied’ing’ - étrier | stirrup | Steigbügel | стремя | strzemię [UV pied’].

plum’ing’ - porte-plume | [angla mankas] | Federhalter | ручка для перьевъ | obsadka do pióra [UV ing’]. — Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo [FE 40.16].

inĝenier’ - ingénieur | engineer | Ingenieur | инженеръ | inźynier. — inĝeniero - ingénieur | engineer | Ingenieur | инженеръ | inżynier [FE 25]. — In-ĝe-ni-é-ro [FE 3]. Laŭ la projekto de la inĝenieroj tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn [FE 25].

INGREDIENCO [OA 6] (kemio) Ĉiu aparta substanco, kiu konsistigas miksaĵon | ingredient | ingredient | Bestandteil (einer Mischung, z. B. von Speisen, Medikamenten) | ingrediente | ingrediente | ingredjencja.

ingven’ - aine | groin | Leisten-, Weichengegend | пахъ | pachwina {ANAT}.

iniciat’ - causer, engager | cause, engage | anstiften, veranlassen | зачинать, починъ | zapoczątkować, dać inicyatywę. — [AK] prendre l’initiative de, provoquer | initiate, start.

injekt/i. [OA 8] Enŝprucigi substancon en organismon, aparaton aŭ materialon. — A. to inject, F. injecter; G. einspritzen, injizieren; H. inyectar, I. iniettare, P. injectar.

ink’ - encre | ink | Dinte {tiel! – legu: Tinte} | чернила | atrament. — inko - encre | ink | Tinte | чернила | atrament [FE 34].

inkujo ― Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo [FE 34.9].

inksorbilo ― Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo [FE 34.9].

inklin’ - enclin | inclined | geneigt, bereit | склонный | skłonny. — [AK 1914] inclined, disposed | geneigt, bereit zu.

inkluziv-e [OA 2]

inkognit’ [OA 1] * incognito | incognito | Inkognito | инкогнито | inkognito.

inkvizici’ [OA 1] * inquisition | Inquisition | Inquisition | инквизиція | inkwizycja.

inkvizitor’ [OA 1] * inquisiteur | inquisitor | Inquisitor | инквизиторъ | inkwizytor.

inokul’ - inoculer | imp, inoculate | impfen | прививать | szczepić. {MED} — [AK] {en} inoculate.

insekt’ - insecte | insect | Insekt | насѣкомое | owad. {ZOO} — In-sék-to [FE 3]. Insekto [FE 4].

insid’ - tendre des pièges | lay snares | nachstellen | подстерегать | zasadzać się, prześladować.

insign’ - armes, armoiries | arms | Wappen | гербъ | herb. — [AK 1914] insigne, armoiries, armes | insignia, armorial bearings | Wappen, Wahrzeichen, Abzeichen.

insist’ [OA 1] insister | insist | beharren | настаивать | настаивать | nalegać.

inspekt-i [OA 2]

inspektor’ [OA 1] * inspecteur | inspector | Inspektor | инспекторъ | inspektor.

inspir’ - inspirer | inspire | einflössen | вдохновлять | wpajać, natchnąć.

instal-i [OA 2]

instanc-o (jur.) [OA 2] {JUR}

instig’ - instiguer | instigate | antreiben, anspornen, hetzen | подстрекать | odniecać. — [AK] pousser à, inciter à.

instinkt’ [OA 1] * instinct | instinct | Instinkt | инстинктъ | instynkt.

instituci’ – [A, mankas en UV] Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj ... [A 3.4]. ... ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel «Aldonon al la Fundamento» [A 7.2]. Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna ... [A 8.1]. ... nur ia centra institucio ... [A 9.4]. ... aŭtoritata centra institucio ... [A 12]. — instituci’ [OA 1] * institution | institution | Institution | учрежденіе | instytucja. — instituci’ (1) {deklarita Fundamenta per} [OA 7].

institut’ - institut | institute | Anstalt | учрежденіе | zakład.

instru’ - instruire, enseigner | instruct, teach | lehren | учить | uczyć. — instrui - instruire, enseigner | instruct, teach | lehren | учить | uczyć [FE 20].

instruanto ― Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus [FE 20.12].

instrukci’ - instruction | instruction | Instruction {de 1901: Instruktion} | инструкція | polecenie. — [AK] instructions, ordres.

instrument’ [OA 1] * instrument | instrument | Instrument | инструментъ | instrument.

insul’ - île | island | Insel | островъ | wyspa. {GEO} — [RE A]: insul’ar’ {apud arĥipelag’}.

insulin/o. [OA 9] Hormono produktata en la pankreataj insuletoj, influanta la uzon de glukozo en la korpo, kaj uzata kiel rimedo kontraŭ diabeto.

insult’ - injurier | insult | schelten, schimpfen | ругать | besztać, łajać, szkalować. — insulti - injurier | insult | schelten, schimpfen | ругать | besztać, łajać [FE 17]. — [AK 1914] insulter, injurier | abuse, revile | (be)schimpfen. — Kiam tiu ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto [FE 17.1]. Li koleras kaj insultas [FE 31.3].

int’ - marque le participe passé du verbe actif; ex. far’ faire ― far’int’ ayant fait | ending of past part. act. in verbs; e. g. am’int’ having loved | bezeichnet das Particip. perfecti act. | означаетъ причастіе прошедшаго времени дѣйств. залога | oznacza imiesłów czynny czasu przeszłego. — int - marque le participe passé du verbe actif | ending of past part. act. in verbs | bezeichnet das Participium perfecti activi | означаетъ причастіе прошедшаго времени дѣйствит. залога | oznacza imiesłów czynny czasu przeszłego [FE 22].

dirinta — Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li estis dirinta al mi la veron) [FE 24.4]. Kiam vi venos al mi, li jam antaŭe diros al mi la veron (aŭ li estos dirinta al mi la veron; aŭ antaŭ ol vi venos al mi, li diros al mi la veron) [FE 24.6]. Mi ne farus la eraron, se li antaŭe dirus al mi la veron (aŭ se li estus dirinta al mi la veron) [FE 24.8]. Kiam mia patro venos, diru al mi antaŭe la veron (aŭ estu dirinta al mi la veron) [FE 24.10]. Mi volas, ke tio, kion mi diris, estu vera (aŭ mi volas esti dirinta la veron) [FE 24.12].

estinta — ... ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj [A 1.1].

falinta ― La falinta homo ne povis sin levi [FE 22.6].

kurinte — ... la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro [FE 23.4].

mensoginto — Ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon; li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto [FE 22.7].

pasinta ― La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas [FE 22.8].

pekinta ― Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas [FE 22.4].

perdinte — ... perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco [A 4.6].

trovinte — Trovinte pomon, mi ĝin manĝis [FE 22.5]. ... la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro [FE 23.4].

Intelekt-o, [OA 4] intelligence, facultés intellectuelles | intellect | Verstand, Erkenntnis­vermögen {2012 ankaŭ: Intellekt} | intelletto | intelecto, entendimiento, inteligencia | intelecto | intel-lecte {legu: intel·lecte}.

inteligent’ [OA 1] * intelligent | intelligent | intelligent | интелигентный | inteligientny.

intenc’ - se proposer de | intend | beabsichtigen | намѣреваться | zamierzać. — intenci - se proposer de | intend | beabsichtigen | намѣреваться | zamierzać [FE 22].

senintence ― Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas [FE 22.4].

intendant-o [OA 2]

Intens-a, [OA 4] intense, intensif | intense, intensive | intensiv, hochgespannt, kraftwirkend | intenso | intenso | intenso | intens, intensiu.

inter - entre, parmi | between, among | zwischen | между | między. — inter - entre, parmi | between, among | zwischen | между | między [FE 13]. — [AK 1914] zwischen, unter.

internacia — EKZERCARO de la lingvo internacia « Esperanto » [FE titolo]. — In-ter-na-cí-a [FE 3, mankas en UV]. Internacia [FE 4]. ― Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de vortoj; oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t. e. la radikon kune kun ĝia gramatika finiĝo. Ekzemploj: [...]; internacia (= kiu estas inter diversaj nacioj) [FE 27.5].

interes’ - intéresser | interest | interessiren | интересовать | interesować.

interjekci’ - interjection | interjection | Interjection {de 1901: Interjektion} | междометіе | wykrzyknik. {GRAM} — [AK 1914] Ausrufswort {2012: Ausrufswort (ark.)}.

intermit’ - omettre, interrompre | intermit | intermittiren {de 1901: intermittieren} | перемежаться | przerywać się, folgować. — [AK 1914] être intermittent, avoir des intermittences | aussetzen (technisch).

intern’ - intérieur, dedans | inner | innerhalb, im Innern | внутри | wewnątrz. — interne - à l’intérieur, dedans | within | innerhalb | внутри | wewnątrz [FE 26]. ― Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne [FE 26.12].

interno ― La ekstero de tiu ĉi homo estas pli bona, ol lia interno [FE 31.13].

interpelaci/i. [OA 8] (Se paroli pri deputito en parlamento) publike demandi al ministro por ricevi klarigojn pri agoj de la registaro. — A. to interpellate, F. interpeller, G. interpellieren, H. interpelar, I. interpellare, P. interpelar (parlamentar).

interpret’ [OA 1] interpréter | interpret | interpretieren, dolmetschen | истолковывать | interpretować.

interpunkci’ - ponctuation | punctuation | Interpunctionszeichen | знакъ препинанія | znaki pisarskie. {GRAM} — [AK 1914] Zeichensetzung {2012: Interpunktion, Zeichensetzung}.

Intervju’ [OA 3.2] interview | interview k. t. p.

intest’ - intestin | intestine | Darm | кишка | kiszka. {ANAT}

intim’ - intime | intimate | intim | интимный | serdeczny, zaźyły. — [AK 1914] vertraut, intim

intrig’ - intriguer | intrigue | Ränkeschmieden | интриговать | intrygować. — [AK 1914] intrigieren, Ränke schmieden.

Inund-i, [OA 4] inonder | to inundate | überschwemmen | inondare | inundar | inundar | inundar.

Invad’ [OA 3.1] to invade | envahir | als Feind einbrechen, mit Gewalt besetzen | invadir | invadir | invadere | ntargnac {evidente pres-eraro: estu wtargnac}.

invalid’ [OA 1] invalide | invalid | Invalide | инвалидъ | inwalid.

invent/i. [OA 8] Krei, elpensi ion novan per la forto de la spirito: ~i maŝinon, novan metodon, procedon, modon, kombinon. — A. to invent, F. inventer, G. erfinden, H. inventar, I. inventare, P. inventar.

Invers-a, [OA 4] inverse | inverse | umgekehrt | inverso | inverso | inverso | invers, inrevés.

invit’ - inviter | invite | einladen | приглашать | zapraszać. — inviti - inviter | invite | einladen | приглашать | zapraszać [FE 25]. ― Li estas invitota. Li estis invitota. Li estos invitota. Li estus invitota. Estu invitota. Esti invitota [FE 25.3].

io - quelque chose | anything | etwas | что-нибудь | coś. — io - quelque chose | anything | etwas | что-нибудъ | coś [FE 30]. — [AK] {en} something.

iom - un peu, quelque peu de | any quantity | ein wenig | сколько-нибудь | ilekolwiek. — iom - quelque peu | any quantity | ein wenig, irgend wie viel | сколько-нибудь | ilekolwiek [FE 30]. — [AK] {en} a little, some quantity. — Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo [A 8.2]. — Ia, ial, iam, ie, iel, ies, io, iom, iu [FE 30.1]. ― Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron [FE 34.14]. Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma [FE 38.3].

ipsilon/o. [OA 9] La litero Y, y.

ir’ - aller | go | gehen | идти | iść. — iri - aller | go | gehen | идти | iść [FE 9]. ― ir’ идти | iść [UV ad’]. — iri - идти | iść [FE 13 ad’]. — ir’ aller [UV dis’]. ― iri - aller [FE 28 dis’]. ― Mi venas de la avo, kaj mi iras nun al la onklo [FE 9.9]. ... tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko ... [FE 13.3]. „Estus tre bele,“ respondis la filino malĝentile, „ke mi iru al la fonto!“ [FE 19.1]. „Mi volas ke vi tien iru,“ diris la patrino, „kaj iru tuj!“ [FE 19.2]. La filino iris, sed ĉiam murmurante [FE 19.3]. Iru for! [FE 20.15]. ... tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton [FE 25.14]. Kien vi iras? - Mi iras en la ĝardenon [FE 26.2]. Nu, iru pli rapide! [FE 26.26]. Jam estas tempo iri domen [FE 28.6]. Ni disiĝis kaj iris en diversajn flankojn: mi iris dekstren, kaj li iris maldekstren [FE 28.7]. Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti [FE 34.7]. La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon [FE 40.14].

ir’ad’ — ходить, хаживать | chodzić [UV ad’]. — iradi - ходить, хаживать | chodzić [FE 13 ad’].

ir’il’ — échasse | stilt, scatch | Stelze | ходули | szczudło.

dis’ir’ — se séparer, aller chacun de son côté [UV dis’]. — disiri - se séparer, aller chacun de son côté [FE 28 dis’]. — Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris [FE 42.1].

eliri — “Mi faras al vi donacon,” daŭrigis la feino, “ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.” [FE 15.7]. Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas; ... [FE 17.10]. Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon; kaj kiam malriĉa virino petos de vi trinki, vi donos ĝin al ŝi ĝentile.” [FE 17.11]. Miaj fratoj havis hodiaŭ gastojn; post la vespermanĝo niaj fratoj eliris kun la gastoj el sia domo kaj akompanis ilin ĝis ilia domo [FE 18.15]. ... ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi trinki ... [FE 19.5]. ... mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano.“ [FE 19.10]. La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas [FE 23.1]. ... el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo ... [FE 25.14]. Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron [FE 31.19].

eniri — Li eliris el la dormoĉambro kaj eniris en la manĝoĉambron [FE 31.19].

foriri — Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos [FE 42.5].

trairi — Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo [FE 33.2].

traire — Tra-í-re [FE 3] [FE 4].

Irako [OA 8]

Irano [OA 8]

irid-o [OA 2] (bot.) iris | yellow flag | Schwertlilie {BOT}

iris’ [OA 1] iris (anat.) | iris | Iris | радужная оболочка | tęczówka. {ANAT}

Irlando [OA 8]

ironi’ [OA 1] * ironie | irony | Ironie | иронія | ironja.

is - marque le passé; ex. far’ faire ― mi far’is je faisais, j’ai fait etc. | ending of past tense in verbs; e. g. am’is loved | bezeichnet die vergangene Zeit | означаетъ прошедшее время | oznaczca czas przeszły. — is - marque le passé | ending of past tense in verbs | bezeichnet die vergangene Zeit | означаетъ прошедшее время | oznaczca czas przeszły [FE 6].

Islando [OA 8]

‑ISM’ [1919] (teorio, sistemo, doktrino, skolo, partio, celado, kaj analogiaj sencoj). —

Israel/o. [OA 9] Ŝtato en okcidenta Azio, ĉe Mediteraneo, sude de Libano, fondita en 1948. Internacia landokodaĵo: IL. [OA 9] Noto: Kromnomo por Jakob estis Izrael(o), laŭ kiu oni nomas la antikvan popolon Izrael(o) aŭ la antikvajn hebreojn Izraelidoj, ekzemple en la Esperanta Biblio.

ist’ - marque la profession; ex. bot’ botte ― bot’ist’ bottier; mar’ mer ― mar’ist’ marin | person occupied with; e. g. mar’ sea ― mar’ist’ sailor | sich mit etwas beschäftigend; z. B. bot’ Stiefel ― bot’ist’ Schuster; mar’ Meer ― mar’ist’ Seeman {legu: Seemann} | занимающійся; напр. bot’ сапогъ ― bot’ist’ сапожникъ; mar’ море ― mar’ist’ морякъ | zajmujący się; np. bot’ but ― bot’ist’ szewc; mar’ morze ― mar’ist’ marynarz. — ist - marque la profession; ex. boto botte ― botisto bottier; maro mer ― maristo marin | person occupied with; e. g. boto boot ― botisto boot-maker; maro sea ― maristo sailor | sich mit etwas beschäftigend; z. B. boto Stiefel ― botisto Schuster; maro Meer ― maristo Seeman {legu: Seemann} | занимающійся; напр. boto сапогъ ― botisto сапожникъ; maro море ― maristo морякъ | zajmujący się; np. boto but ― botisto szewc; maro morze ― maristo marynarz [FE 31]. — [AK 1914] bezeichnet den Träger des Berufs, der regelmässigen {legu: regelmäßigen} Beschäftigung mit etwas.

1. –ist’:

artisto - ... la ekspozicio estas omaĝo al la ĵus mortinta artisto [OA 9 omaĝ/o].

bot’ist’ - bottier | [angla mankas] | Schuster | сапожникъ | szewc [UV ist’]. — botisto – bottier | boot-maker | Schuster | сапожникъ | szewc [FE 31 ist’].

diplomatiisto — Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem [FE 32.3].

enscenigisto [OA 9 reĝisor/o].

esperantisto — ...li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto [A 2.3]. ... ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro [A 9.4]. ... pro la unueco de nia afero ĉiu bona esperantisto devas antaŭ ĉio bone koni la fundamenton de nia lingvo [A 11]. ... la unua internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita [A 13.2].

fizikisto — Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem [FE 32.3].

fotografisto — La fotografisto fotografis min, kaj mi sendis mian fotografaĵon al mia patro [FE 32, mankas en UV].

ĥemiisto ― Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto [FE 32.2].

juristo — Ju-ris-to [FE 2, mankas en UV]. Juristo [FE 4]. — jurist’ [OA 1] * juriste | jurist | Jurist | юристъ | prawnik.

komercisto — Por ĉiu aĉetita funto da teo tiu ĉi komercisto aldonas senpage funton da sukero [FE 31].

kondukisto - Profesia kondukisto de aŭtomobilo, kamiono k.s. [OA 8 ŝofor/o].

kuiristo - Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston [FE 37.18]. La kuiristo sidas en la kuirejo [FE 40].

kuracisto - ... edzino de kuracisto estas kuracistedzino [FE 36]. Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana [FE 39]. La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon [FE 40.14].

lavisto ― Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo [FE 36.11].

lignisto — La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn [FE 37].

lignaĵisto — La lignisto vendas lignon, kaj la lignaĵisto faras tablojn, seĝojn kaj aliajn lignajn objektojn [FE 37].

mar’ist’ - marin | sailor | Seeman {legu: Seemann} | морякъ | marynarz [UV ist’]. — maristo - marin | sailor | Seeman {legu: Seemann} | морякъ | marynarz [FE 31 ist’]. ― La kuraĝa maristo dronis en la maro [FE 37.16].

marista — internacia marista signalkodo [OA 9 kod/o].

meĥanikisto ― Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto [FE 32.2].

mensogisto - Li estas mensogisto kaj malnoblulo [FE 37].

ofic’ist’ - fonctionnaire | officer | Beamter | чиновникъ | urzędnik [UV ofic’]. — Oficisto, ... [OA 6.1 KONDUKTORO]. — Tuto de la oficejoj kaj oficistoj de iu ministra fako, ... [OA 8 ministeri/o].

pasament’ist’ - passementiér | lace-maker | Posamentirer {de 1901: Posamentierer} | позументщикъ | szmuklerz.

pentristo - la specifa stilo de pentristo (la stilo karakterizas ĝuste tiun pentriston) [OA 9 specif/a].

rajdisto — Rajdisto en ĉevalaj vetkuroj. [OA 9 ĵoke/o].

skribisto - Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn [FE 37.17].

specialisto — Specialisto pri kirurgio [OA 8 kirurg/o].

ŝtelisto — Ŝteliston neniu lasas en sian domon [FE 37.15].

verkisto - Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn [FE 37.17].

veturigisto - Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston [FE 37.18].

kuracistedzino - ... edzino de kuracisto estas kuracistedzino [FE 36].

2. –ist’ar’:

esperantistaro — ... fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro [A 9.4].

militistaro ― Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava [FE 34.12]. Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj [FE 38.11]. La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj [FE 39.14].

registaro - Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon ..., tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, ... [A 1.2]. — Permeso, donita de registaro aŭ grava organizaĵo al unu el ties anoj, plenumi difinitan socian agadon (...) [OA 8 licenc/o 1.].

3. –ist’in’:

akuŝ’ist’in’ - sage-femme | midwife | Hebamme | акушерка | akuszerka [UV akuŝ’].

ĉambristino - Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston [FE 37.18].

infanistino - Ni havas diversajn servantojn: kuiriston, ĉambristinon, infanistinon kaj veturigiston [FE 37.18].

kuracistino - Virino, kiu kuracas, estas kuracistino ... [FE 36].

lavistinedzo ― Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo [FE 36.11].

istm’ [OA 1] isthme | isthmus | Isthmus | перешеекъ | istm, międzymorze. — {Kp. je ter’kol’}.

it’ - marque le participe passé passif; ex. far’ faire ― far’it’ fait (qu’on a fait), ayant été fait | ending of past part. pass. in verbs; e. g. am’it’ having been loved | bezeichnet das Particip. perfecti passivi | означаетъ причастіе прошедшаго времени страдательнаго залога | oznacza imiesłów bierny czasu przeszłego. — it - marque le participe passé passif | ending of past part. pass. in verbs | bezeichnet das Participium perfecti passivi | означаетъ причастіе прошедшаго времени страдат. залога | oznacza imiesłów bierny czasu przeszłego [FE 12].

italo [OA 8]