S, Ŝ |
Ss - ss, ç | s as in “see“ | ss | с | s [FG alfabet]. — Nomoj de la literoj: … so ... [FE 1]. — so [OA 7] = nomo de la litero s, dudekdua litero de la Esperanta alfabeto. — Rim.: [Lingva Respondo 56 (1893): Pri la nomoj de la literoj]. La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo. - Esperantisto, 1893, p. 32. |
Ŝŝ - ch (chat) | sh as in “show“ | sch | ш | sz [FG alfabet]. — Nomoj de la literoj: … ŝo ... [FE 1]. — ŝo [OA 7] = nomo de la litero ŝ, dudektria litero de la Esperanta alfabeto. — Rim.: [Lingva Respondo 56 (1893): Pri la nomoj de la literoj]. La literojn de nia alfabeto mi proponas nomi en la sekvanta maniero: a, bo, co, ĉo, do, e, fo, go, ĝo, ho, ĥo, i, jo, ĵo, ko, lo, mo, no, o, po, ro, so, ŝo, to, u, ŭo, vo, zo. - Esperantisto, 1893, p. 32. |
sabat’ - samedi | Saturday | Sonnabend | суббота | sobota. — sabato - samedi | Saturday | Sonnabend | суббота | sobota [FE 20]. ― Hodiaŭ estas sabato, kaj morgaŭ estos dimanĉo [FE 20.4]. |
sabl’ - sable | sand | Sand | песокъ | piasek [= UV –er’ = FE 41 –er’]. — sablo - sable | sand | Sand | песокъ | piasek [FE 34]. ● sabl’aĵ’ - banc de sable | flat | Sandbank | мель | mielizna. ● sabl’er’ - un grain de sable | grain of sand | Sandkörnchen | песчинка | ziarnko piasku [UV –er’ = FE 41 –er’]. — Sablero enfalis en mian okulon [FE 41]. ● sablujo - Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo [FE 34.9]. |
sabr’ [OA 1] * sabre | sabre | Säbel | сабля | szabla. |
Sacerdot-o, [OA 4] prêtre catholique, ecclésiastique ayant reçu le sacrement de la prêtrise | Roman Catholic priest | katholischer Priester | sacerdote (cattolico) | sacerdote | sacerdote | sacerdot | katolika pastro, supera je diakono, ricevinta de episkopo la sanktajn benojn, kiuj rajtigas lin fari la meson kaj disdoni la sakramentojn. |
ŝaf’ - bélier, mouton | sheep | Schaf | баранъ | owca. {ZOO} — ŝafo - mouton | sheep | Schaf | овца | owca [FE 34]. — [AK] mouton. — Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj [FE 34.15]. |
safir’ - saphir | saphire | Saphir | сапфиръ | szalir. |
safran’ - safran | saffron | Safran | шафранъ | szafran {KUIR}. |
sag’ - flèche | arrow | Pfeil | стрѣла | strzała. {MIL} |
saĝ’ - sage, sensé | wise | klug, vernünftig | умный | mądry. — saĝa - sage, sensé | wise | klug, vernünftig | умный | mądry [FE 10]. — [AK] klug, weise. ― El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa [FE 10.20]. La regnestro de nia lando estas bona kaj saĝa reĝo [FE 37.4]. ● malsaĝeco ― La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda [FE 35.15]. ● malsaĝiĝi ― Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis [FE 39.4]. ● malsaĝulo ― Malsaĝulon ĉiu batas [FE 37.20]. |
sagac’ - subtil; argutieux | subtle, crafty, sharp | spitzfindig | замысловатый | przebiegły. — [AK] subtil, ingénieux, perspicace | scharfsinnig, spitzfindig | хитрый, проницательный. |
sagu-o [OA 2] |
ŝah-o [OA 2] |
ŝajn’ - sembler | seem | scheinen | казаться | wydawać się. — ŝajni - sembler | seem | scheinen | казаться | wydawać się [FE 17]. — „Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! ...“ [FE 17.5]. |
ŝak’ - échecs (jeu) | chess | Schachspiel | шахматы | szachy {LUD}. |
sak’ - sac | sack | Sack | мѣшокъ | worek. |
ŝakal’ - chacal | jackal | Schakal | шакалъ | szakal {ZOO}. |
sakr’ - épine du dos | back-bone | Kreuzbein | крестецъ | kość krzyżowa {ANAT}. — [AK] sacrum (anat.) | {en} sacrum. |
sakrament’ [OA 1] sacrement | sacrament | Sakrament | таинство | sakrament. |
sakristi-o [OA 2] |
saksofon/o. [OA 9] Blovinstrumento precipe ĵaza, militista kaj dancorkestra kun anĉo kaj plej ofte S-forma metala (latuna) tubo. |
ŝal’ - chàle | shawl | Shawl {2012: Schal} | шаль | szal {VEST}. |
sal’ - sel | salt | Salz | соль | sól. {KEM}{KUIR} ● sal’amoniak’ - sal ammoniac | sal ammoniac | Salmiak | нашатырь | salmiak [UV sal’amonika]. {KEM} |
salajr’ - salaire, appointements | wages, salary | Gehalt, Gage | жалованье | pensya. — [AK] Gehalt, Lohn. |
salamandr’ - salamandre | salamander | Molch | саламандра | salamandra {ZOO}. |
sal’amoniak’ - sal ammoniac | sal ammoniac | Salmiak | нашатырь | salmiak. {KEM} |
salat’ - salade | salad, sallet | Salat | салатъ | sałata {KUIR}. — [AK] salad. |
sald’ [OA 1] solde (le) | balance of account | Saldo, Restbetrag | сальдо | saldo. |
salik’ - saule | willow | Weidebaum | верба | wierzba {BOT}. — [AK] Weide (Baum). |
salikok/o. [OA 9] Malgranda senvertebra akvobesto, dekkrura krustulo. (Pandalus, Leander, Crangon, Paeneus kaj parencaj genroj.) |
saliv’ [OA 1] salive | spittle | Speichel | слюна | ślina. |
ŝalm’ - chalumeau | shalm | Schalmei | свирѣль | świstawka {MUZ}. — [AK] chalumeau (mus.). |
salm’ - saumon | salmon | Lachs | лосось, семга | łosoś {ZOO}. |
salon’ - salun | saloon | Salon | залъ | salon. — salono - salоn | saloon | Salon | залъ | salon [FE 24]. — [AK] drawing-room. ― Kiam vi vidis nin en la salono, li jam antaŭe diris al mi la veron (aŭ li estis dirinta al mi la veron) [FE 24.4]. En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino [FE 26.13]. |
salpetr’ - salpêtre | saltpetre | Salpeter | селитра | saletra {KEM}. |
salt’ - sauter, bondir | leap, jump | springen | прыгать | skakać. — salti - sauter, bondir | leap, jump | springen | прыгать | skakać [FE 17]. ― Mi saltas tre lerte [FE 40.4]. ● saltadi ― Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko [FE 40.5]. ● eksalti ― Mi eksaltis de surprizo [FE 40.3]. ● elsalti — Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj [FE 17.3]. „Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! ...“ [FE 17.5]. |
ŝalt/i. [OA 9] Ekfunkciigi aparaton per tiucela regilo (ŝaltilo), precipe tiel ke ĝi komencu produkti sonon, lumon, varmon, akvon ktp. (la gramatika objekto povas indiki la aparaton aŭ la produktatan efikon): ŝalti televidilon; ŝalti komputilon; ŝalti sonon; ŝalti lumon; ŝalti elektron. mal/ŝalt/i. Ĉesigi funkciadon de aparato per tiucela regilo (ŝaltilo). ŝalt/il/o. Aranĝaĵo por ŝalti aŭ malŝalti: baskula ŝaltilo; butonŝaltilo. |
ŝalup-o [OA 2] |
salut’ - saluer | salute, greet | grüssen {legu: grüßen} | кланяться | kłaniać się. — saluti - saluer | salute, greet | grüssen {legu: grüßen} | кланяться | kłaniać się [FE 20]. — [AK] кланяться, приветствовать | kłaniać się, pozdrawiać. ― Hieraŭ mi renkontis vian filon, kaj li ĝentile salutis min [FE 20.3]. |
salvi’ - sauge | sage | Salvei, Salbei | шалфей | szałwia. — [AK] Salbei. |
salv-o (milit.) [OA 2] |
sam’ - même (qui n’est pas autre) | same | selb, selbst (z. B. derselbe, daselbst) | же, самый (напр. тамъ же, тотъ самый) | źe, sam (np. tamźe, ten sam). — sama - même (qui n’est pas autre) | same | selb, selbst (z. B. derselbe, daselbst) | же, самый (напр. тамъ же, тотъ самый) | źe, sam (np. tam że, ten sam) [FE 13]. — [AK] selbe(r), gleiche(r). — Sá-ma [FE 3]. — Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna [FE 13.1]. Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon? [FE 17.10]. ... (tio ĉi estis tiu sama feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino) [FE 19.5]. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj [FE 27.2]. ● same ― ... tiel same ni ankaŭ diras: “la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon” ... [FE 28.3]. ● samregnano ― La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj [FE 37.11]. ● samreligiano ― La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj [FE 37.11]. ● samurbano ― La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj [FE 37.11]. |
ŝam’ - peau de chamois | shamoy-leather | sämisches Leder | замша | zamsza {VEST}. |
sambuk’ - sureau | elder | Hollunder | бузина | bez {BOT}. — [AK] elder-tree | bez groniasty. |
samovar-o [OA 2] |
san’ - sain, en santé | healthy | gesund | здоровый | zdrowy. — sana - sain, en santé | well, healthy | gesund | здоровый | zdrowy [FE 5]. — [UL] san - здоровый [1-a eld.] | здоровый [2.a eld.] | zdrowy | sain | gesund | sound, sane, healthy [pra-n-ro 5]. — La patro estas sana [FE 5.6]. — Se mi estus sana, mi estus feliĉa [FE 20]. Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, saniĝi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsaniĝi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resaniĝanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanulaĵo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsaniĝo, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p. [FE 42.12]. — [DL 2] Diru al la patro, ke mi estas sana. —Se mi nur estus sana, mi estus tute kontenta [DL 5]. ● sano ― Vi ankoraŭ tute perdos la sanon [DL 17]. Vivu longe kaj en sano [DL 19]. ● saniĝi ― „Via reĝida moŝto jam komencis tute saniĝi!“ respondis la ombro [DL 17]. „Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi saniĝis … [DL 17]. „Kiel!“ pensis la reĝidino, „ĉu mi efektive saniĝis? … [DL 17]. ● malsana ― Li estas morte malsana, li ne vivos pli, ol unu tagon [FE 31]. Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana [FE 39]. — [DL 4] La ĉapisto ne venos, ĉar li estas malsana. — Li estas senespere malsana, kaj savi lin povas nur ia miregindaĵo [DL 13]. ● malsano ― Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo [FE 39.6]. ― [DL 1888]: … la avo mortis je ia nekomprenebla malsano, havante la aĝon de dudek naŭ jaroj [DL 13]. Mi veturas en banejon, ĉar mia barbo ne volas kreski kiel ĝi devus, tio ĉi ankaŭ estas malsano, kaj barbon oni devas havi! [DL 17]. Ili venis en banejon, kie sin trovis multaj alilanduloj kaj inter tiuj ĉi unu tre bela reĝidino, de kiu la malsano estis tio, ke ŝi tro bone vidis, kaj tio ĉi estas tre danĝere [DL 17]. „Via malsano estas tio, ke vi ne havas ombron!“ [DL 17]. „Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi saniĝis … [DL 17]. Tiu ĉi banejo estas vere por mia malsano la plej helpa! [DL 17]. ● malsaniĝi — Elirinte el varma ĉambro sur la malvarman korton, ŝi malvarmumis kaj malsaniĝis [DL 15]. Fine li efektive malsaniĝis [DL 17]. … ne malsaniĝu hodiaŭ, kian [post 1889: kiam] ni volas je l’ vespero festi nian edziĝon [DL 17]. ● malsanulo ― Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo [FE 39.6]. ● malsanulejo — [DL 11] Nia fidela servanto mortis en la malsanulejo. |
ŝanc’ [OA 1] * chance (probabilité) | chance (possibility) | Chance, Aussicht | шансъ | szansa. |
ŝancel’ - chanceler | totter | bewegen, wankend machen | колебать | chwiać, powiewać. — [AK] faire chanceler, ébranler. — Ŝan-cé-li [FE 3]. Ŝanceli [FE 4]. |
sandal’ [OA 1] sandale | sandal | Sandale | сандалій | sandał (obuwie). |
sandviĉ/o. [OA 8] Manĝaĵo, konsistanta el ia nutraĵo metita inter du pantranĉoj. — A. sandwich; F. sandwich; G. Sandwich, belegtes Brötchen, Doppelschnitte; H. “sandwich”, emparedado; I. “sandwich”, panino imbottito, panino gravido; P. sanduíche. |
ŝanĝ’ - changer | change | tauschen, wechseln | мѣнять | zmieniać. |
sang’ - sang | blood | Blut | кровь | krew. {ANAT} |
sankci’ – [A, mankas en UV]. Leĝan sankcion ili [= la ideoj] ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita [A 13.2]. — sankci’ [OA 1] * sanction | sanction | Sanktion | санкція | sankcja. — sankci’ (1) {deklarita Fundamenta per} [OA 7]. |
ŝankr’ [OA 1] chancre | chancre | Schanker | шанкеръ | szankier. {MED} |
sankt’ - saint | holy | heilig | святой, священный | święty. — sankta - saint | holy | heilig | святой, священный | święty [FE 12]. — [AK] sacred, holy. ― La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj [FE 12.15]. Preĝu al la Sankta Virgulino [FE 37.23]. ● sankt’ej’ - temple | temple | Tempel | храмъ | świątynia {RELI}. |
santal’ [OA 1] santal | sandal-wood | Sandelholz | сандальное дерево | sandał (drzewo). |
sap’ - savon | soap | Seife | мыло | mydło. |
ŝarad’ [OA 1] charade | charade | Scharade | шарада | szarada. |
sardel’ - sardine | sardel | Sardelle | сардель, анчоусъ | sardela. {KUIR} — [AK] sardine. |
ŝarg’ - charger (une arme à feu) | load (a gun, etc.) | laden (eine Flinte etc.) | заряжать (ружье) | nabijać (broń). — [AK] charger (d’un fardeau). |
ŝarĝ’ - charger | charge, load | laden, aufladen, belasten | нагружать, обременять | obciąźać, naładować. |
ŝark’ - requin | shark, sea-dog | Haifisch | акула | haja, wilk morski {ZOO}. |
sark’ - sarcler | weed | gäten {2012: jäten} | полоть | pielić. — [AK] weed (vb.) — [RE]. |
sarkasm’ [OA 1] * sarcasme | sarcasm | Sarkasmus, Hohn | сарказмъ | sarkazm. |
sarkofag-o [OA 2] |
ŝat’ - estimer | esteem | viel halten, grossen Werth legen {legu: großen Wert legen} | дорожить | cenić, oceniać, szacować. — [AK] estimer, apprécier | prize, value | schätzen, Wert legen auf | дорожить, ценить | [pola korekto mankas]. — [RE]. — Rim: [Beaufront] ŝat’, faire cas de, priser (ce mot rend logiquement notre verbe français „aimer“, quand il signifie simplement priser. Ex.: J’aime l’étude, les arts, la solitude, les fleurs, le vin, les fruits, etc. Mi ŝatas la lernadon, la artojn, la solecon, la florojn, la fruktojn, k.t.p.) — [Lingva Respondo 1911] La vorton “ŝati” mi uzas ordinare en la senco de “rigardi kiel valoran, kiel gravan”. Ekzemple: la gazetoj tre ŝatas la kunlaboradon de aŭtoroj gloraj, sed tute ne ŝatas la kunlaboradon de komencantoj [LR 53, Oficiala Gazeto, IV, 1911, p. 221]. ● mal’ŝat’ - négliger | neglect | gering schätzen, vernachlässigen | пренебрегать | zapoznawać. — [AK] dédaigner, faire peu de cas de | hold of no value, not care about | gering schätzen, vernachlässigen | - | mieć za nie (lekceważyć). — [Beaufront] dédaigner, faire peu de cas de. ● ŝato – considération (qu’on a pour qqn.) [Beaufront]. ● ŝatateco – considération (qu’on en jouit) [Beaufront]. |
sat’ - rassasié | satiated | satt | сытый | syty. |
satan’ [OA 1] * satan | satan | Satanas {(ark.). 2012: Satan} | сатана | szatan. |
satelit/o [OA 9] 1 Astro rivoluanta ĉirkaŭ pli granda astro. 2 Artefarita objekto rivoluanta ĉirkaŭ la tero (aŭ alia astro). 3 (figure) Urbo, regno aŭ organizaĵo politike aŭ ekonomie dependa de alia urbo/regno/organizaĵo. 4 (figure) Fihelpanto tute dependanta de iu; nedisiĝa fikunulo, al kiu oni komisias krimajn aŭ malnoblajn taskojn. |
saten/o. [OA 8] Ĉefe silka, kaj nun nilona, sed ankaŭ lana, kotona ... teksaĵo, de kiu unu flanko estas glata kaj brila. — A. satin; F. satin; G. Satin, Atlas; H. raso, satén, satín; I. raso, “satin”; P. cetim. — [OA 8] II.A.4. Estas oficialigitaj sateno (ia ŝtofo) kaj atlaso (kolekto de kartoj, ktp . .), malgraŭ la jama oficialeco de atlaso (= sateno). |
satir’ [OA 1] * satire (litt.) | satire | Satire | сатира | satyra. |
satrap’ [OA 1] * satrape | satrap | Satrap | сатрапъ | satrapa. |
satur’ - rassasier, assouvir | satiate, saturate | sättigen, tränken | насыщать | nasycać. — [AK] saturer (chim.) | saturate | nasycać. |
saŭc’ - sauce | sauce | Brühe, Sauce {2012: Soße} | соусъ | sos {KUIR}. |
ŝaŭm’ - écume | foam | Schaum | пѣна | piana. — [AK] écume, mousse. |
sav’ - sauver | save | retten | спасать | ratować. — savi - sauver | save | retten | спасать | ratować [FE 22]. — [AK] save, rescue | ratować, zbawiać. ● Savonto ― Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo [FE 22.9]. |
sceno — Scé-no [FE 2, mankas en UV]. Sceno [FE 4]. — scen’ [OA 1] * scène | scene | Scene {2012: Szene} | сцена | scena. — scen’ (1) {deklarita Fundamenta per} [OA 7]. |
sceptr’ - sceptre | sceptre | Scepter | скипетръ | berło. |
sci’ - savoir | know | wissen | знать, вѣдать | wiedzieć. — scii - savoir | know | wissen | знать | wiedzieć [FE 20]. ― Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi [FE 20.11]. Se la lernanto scius bone sian lecionon, la instruanto lin ne punus [FE 20.12]. Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus [FE 26.20]. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa [FE 27.3]. El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon [FE 29.8]. Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron [FE 34.14]. Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari [FE 38.10]. ● scio — Scí-o [FE 2]. Scio [FE 4]. ● sci’ig’ - avertir, annoncer | announce, give notice | benachrichtigen | увѣдомлять | uwiadomić. ― Mi sciigas, ke de nun la ŝuldoj de mia filo ne estos pagataj de mi [FE 25.7]. ● sci’iĝ’ - apprendre | perceive | erfahren | узнавать | dowiedzieć się. |
scienc’ - science | science | Wissenschaft | наука | nauka, wiedza. — scienco - science | science | Wissenschaft | наука | nauka [FE 32]. ― Diplomatiiston oni povas ankaŭ nomi diplomato, sed fizikiston oni ne povas nomi fiziko, ĉar fiziko estas la nomo de la scienco mem [FE 32.3]. |
sciur’ - écureuil | squirrel | Eichhorn | бѣлка | wiewiórka {ZOO}. |
se - si | if | wenn | если | jeźeli. — se - si | if | wenn | если | jeżeli [FE 14]. — [AK] si (conditionnel). |
seb’ - suif | tallow | Schmalz, Talg | сало | smalec, łój. {KUIR} — [AK] tallow, suet. |
sed - mais | but | aber, sondern | но | lecz. — sed - mais | but | aber, sondern | но, а | lecz [FE 9]. — [RE A]. — [A] {multaj trafoj, ne registritaj tie ĉi}. ― La patro ne legas libron, sed li skribas leteron [FE 9.11]. La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka [FE 10.14]. Mi havas nur unu buŝon, sed mi havas du orelojn [FE 12.2]. Por ĉiu tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= tio estas) dek frankojn [FE 14.7]. Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn [FE 14.14]. Li amas min, sed mi lin ne amas [FE 18.1]. Mi volis lin bati, sed li forkuris de mi [FE 18.2]. Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas [FE 18.14]. La filino iris, sed ĉiam murmurante [FE 19.3]. ... kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos [FE 20.8]. Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis [FE 20.9]. Sed pri ŝia fratino ni povas diri, ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si; ... [FE 23.4]. Laŭ la projekto ... tiu ĉi fervojo estas konstruota en la daŭro de du jaroj; sed mi pensas, ke ĝi estos konstruata pli ol tri jarojn [FE 25.10]. Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo [FE 26.11]. ... ĉar ĝi {la artikolo} estas oportuna sed ne necesa [FE 27.3]. Anstataŭ „la” oni povas ankaŭ diri „l’” (sed nur post prepozicio, kiu finiĝas per vokalo) [FE 27.4]. ... oni prenas ordinare la purajn radikojn, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, ... [FE 27.5]. ... la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj [FE 28.2]. ... la vortoj „ĝardenon”, „tablon” staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj „en” kaj „sur” tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton ... [FE 28.3]. [FE]: {pliaj trafoj, ne registritaj tie ĉi}. |
seĝ’ - chaise | seat | Stuhl | стулъ | krzesło. — [AK] siège, chaise | chair. |
seg’ - scier | saw | sägen | пилить | piłować. — segi - scier | saw | sägen | пилить | piłować [FE 34]. — [AK] saw (vb.). — Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas [FE 34]. |
segment-o [OA 2] |
sek’ - sec | dry | trocken | сухой | suchy. ― sek’ - dry [UV aĵ’]. ● sek’aĵ’ - dry goods [FE 25 aĵ’]. |
sekal’ - seigle | rye | Roggen | рожь | źyto {BOT}. |
sekc’ - disséquer | dissect | seciren {2012: sezieren} | вскрывать (трупъ) | rozkrawać, rozczłonkować. |
sekci’ [OA 1] * section | section | Sektion | секція | sekcja. |
sekreci’ [OA 1] * secrétion {pres-eraro, legu: sécrétion} | secretion | Absonderung | выдѣленіе | sekrecja. |
sekret’ - secret | secret | Geheimniss {de 1901: Geheimnis} | тайна | tajemnica. — [AK] тайна, секрет. |
sekretari’ - secrétaire | secretary | Sekretär | секретарь | sekretarz. |
seks’ - sexe | sex | Geschlecht (männlich oder weiblich) | полъ (мужской или женскій) | płeć. |
sekt-o [OA 2] |
sektor-o [OA 2] |
sekund’ - seconde | second | Sekunde | секунда | sekunda {MEZ}. — sekundo - seconde | second | Sekunde | секунда | sekunda [FE 12]. — [AK] second (a). ― Sesdek minutoj faras unu horon, kaj unu minuto konsistas el sesdek sekundoj [FE 12.12]. |
sekundant’ [OA 1] * témoin, second | second (in a duel) | Sekundant | секундантъ | sekundant. |
Sekur-a, [OA 4] qui est en sûreté, à l’abri du péril, qui ne court aucun risque | safe, secure | sicher, ausser Gefahr | sicuro, sano e salvo | seguro, sin riesgo, libre de peligro | seguro, em segurança | sense risc, assegurat | estanta en sendanĝera situacio. |
sekv’ - suivre | follow | folgen | слѣдовать | nastąpić. — sekvi - suivre | follow | folgen | слѣдовать | nastąpić [FE 25]. — [AK] nastąpić, iść za kim, wynikać. — El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon ... aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon [FE 29.8]. ● sekvanta — Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: ... [A 2.1]. ● sekve ― La surtuto estas aĉetita de mi, sekve ĝi apartenas al mi [FE 25.5]. Ekzemple: por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon „n”; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko) [FE 28.3]. Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino (gefratoj) estas la bogefratoj de mia edzino [FE 36.7]. |
ŝel’ - écorce, coque | shell | Schale, Rinde | скорлупа, кора | skorupa. ● sen’ŝel’ig’ - écorcer, peler | shell, peel | schälen, abschälen | облуплять | obłupiać, obierać. |
sel’ - selle | saddle | Sattel | сѣдло | siodło. ● sel’i - seller | saddle | satteln | сѣдлать | osiodłać. |
selakt’ - petit-lait | whey | Molken | сыворотка | serwatka. |
ŝelk’ - bretelle | breeches-bearer | Hosenträger | подтяжки | szelki {VEST}. |
sem’ - semer | sow | säen | сѣять | siać. ● sem’o - semence | seed | Samen | сѣмя | nasienie. {BOT} |
semafor-o [OA 2] |
semajn’ - semaine | week | Woche | недѣля | tydzień. — semajno - semaine | week | Woche | недѣля | tydzień [FE 12]. ― La sepan tagon de la semajno Dio elektis, ke ĝi estu pli sankta, ol la ses unuaj tagoj [FE 12.15]. |
seminari’ [OA 1] * seminaire {pres-eraro, legu: séminaire} | seminary | Seminar (Anstalt) | семинарія | seminarjum. |
sen - sans | without | ohne | безъ | bez. — sen - sans | without | ohne | безъ | bez [FE 13]. — Sen [FE 2]. ● senĉesa — Sen-ĉé-sa [FE 2]. ● sendiferenca — Aldonante al la vortoj demandaj la vorton „ajn”, ni ricevas vortojn sendiferencajn: kia ajn, ... [FE 30.9]. ● sensenca |
Valizo - Felleisen
-
Felleisen , per kiu la Universala Vortaro (UV 1893) redonas la vorton valiz' , apartenas al la mult…
-
14 Jan 2013
Vortaro Oficiala S, Ŝ 2: ŝi - ŝnur'
-
Legu la enkondukon pri la Vortaro Oficiala.
-
14 Jan 2013
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
560 visits
Vortaro Oficiala S, Ŝ 1: s - sen
Legu la enkondukon pri la Vortaro Oficiala.
MIKELO (Michel Dereyger) has particularly liked this article
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.