tiar-o [OA 2]

tibi’ - os de la jambe, tibia | shin bone | Schienbein | голень | goleń. {ANAT} — [AK] большая берцовая кость.

tie - là-bas, là, y | there | dort | тамъ | tam. — tie - là-bas, là, y | there | dort | тамъ | tam [FE 28]. — tie - [franca mankas] | tie there - tie ĉi here | tie dort - tie ĉi hier | tie тамъ - tie ĉi здѣсь | tie tam - tie ĉi tu [FE 13 ĉi]. — Se ni iam post prepozicio uzas la akuzativon, la akuzativo tie dependas ne de la prepozicio, sed de aliaj kaŭzoj [FE 28.2]. ... por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon „n”; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko) [FE 28.3]. ... sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo [FE 28.3]. Se ni aldonas la literon „t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu [FE 30.4]. Aldonante al la vortoj montraj la vorton „ĉi”, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: ... tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime) [FE 30.8].

tien - „Se estas tiel,“ diris la patrino, „mi devas tien sendi mian filinon [FE 17.9]. “Mi volas ke vi tien iru,” diris la patrino, “kaj iru tuj!” [FE 19.2]. ... por esprimi direkton, ni aldonas al la vorto la finon „n”; sekve: tie (= en tiu loko), tien (= al tiu loko) [FE 28.3].

tie ĉi - [franca mankas] | tie there - tie ĉi here | tie dort - tie ĉi hier | tie тамъ - tie ĉi здѣсь | tie tam - tie ĉi tu [FE 13 ĉi]. — Se li scius, ke mi estas tie ĉi, li tuj venus al mi [FE 20.11]. La filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola ... [FE 21.7]. Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro [FE 26.15]. For de tie ĉi! [FE 26.24]. ... tiel same ni ankaŭ diras: “la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon”, kaj la vortoj „ĝardenon”, „tablon” staras tie ĉi en akuzativo [28.3]. Aldonante al la vortoj montraj la vorton „ĉi”, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: ... tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime) [FE 30.8].

tien ĉi – “Ĉu mi venis tien ĉi,” diris al ŝi la malĝentila kaj fiera knabino, “por doni al vi trinki? [FE 19.6]

ĉi tie - Aldonante al la vortoj montraj la vorton „ĉi”, ni ricevas montron pli proksiman; ekzemple: ... tie (malproksime), tie ĉi aŭ ĉi tie (proksime) [FE 30.8].

tiea - Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: ... tiea, ĉi-tiea, tieulo, ... k. t. p. ... [FE 30.10].

ĉi-tiea – Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: ... tiea, ĉi-tiea, tieulo, ... k. t. p. ... [FE 30.10].

tieulo - Ekster tio el la diritaj vortoj ni povas ankoraŭ fari aliajn vortojn, per helpo de gramatikaj finiĝoj kaj aliaj vortoj (sufiksoj); ekzemple: ... tiea, ĉi-tiea, tieulo, ... k. t. p. ... [FE 30.10].

tiel - ainsi, de cette manière | thus, so | so | такъ | tak. — tiel - ainsi, de cette manière | thus, so | so | такъ | tak [FE 10]. ― Mi estas tiel forta, kiel vi [FE 10]. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili [FE 11]. „Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon“ [FE 15]. ... ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto [FE 17]. “Pardonu al mi, patrino,” diris la malfeliĉa knabino, “ke mi restis tiel longe” [FE 17]. “Se estas tiel,” diris la patrino, “mi devas tien sendi mian filinon [FE 17]. Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas [FE 18]. “Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano.” [FE 19]. ... vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras [FE 21]. Sed pri ŝia fratino ni povas diri, ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si ... [FE 23]. Mia ora ringo ne estus nun tiel longe serĉata, se ĝi ne estus tiel lerte kaŝita de vi [FE 25]. ... tiel same ni ankaŭ diras: “la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon” ... [FE 28]. Se ni aldonas la literon „t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu [FE 30.3]. ... ekzemple: tiama, ĉiama, kioma, tiea, ĉi-tiea, tieulo, tiamulo k. t. p. (= kaj tiel plu) [FE 30.10]. Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo [FE 33]. La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo [FE 33]. Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita [FE 33]. Oni tiel malhelpis al mi, ke mi malbonigis mian tutan laboron [FE 33]. La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon ... [FE 34].

Rim: [Lingva Respondo 1891] Nedifinitaj pronomoj - TIA, TIELA

La diferenco inter la senco de tia kaj tiela estas tiel malgranda, ke la okazoj por tiela estas tre maloftaj. Ekzemple: se brulas granda domo kaj la brulo estas stranga, jen hela, jen subite estingiĝanta por momento, jen saltanta k.c. — ni povus diri (kvankam ne necese): ĉu vi vidis tiun brulon (= la brulon de tiu ĉi domo)? tian brulon (= tiel grandan k.c.) mi ofte vidas, sed neniam mi vidis brulon tielan (= tiamanieran). [La Esperantisto, 1891, p. 21].

ties - Se ni aldonas la literon „t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu [FE 30.4, mankas en UV]. — ties {deklarita Fundamenta per} [OA 7] = apartenanta al tiu.

tif’ [OA 1] typhus | typhus | Typhus | тифъ | tyfus.

tig/o. [OA 8] Tiu parto de herbecaj plantoj, kiu portas burĝonojn, foliojn kaj florojn, kaj kiu kune kun la radiko konsistigas la akson de la planto. — A. stem, stalk (of plant); F. tige, queue (fleur), pied (herbe); G. Stiel, Stengel; H. tallo; I. gambo, culmo; P. talo, haste, caule.

tigr’ - tigre | tiger | Tiger | тигръ | tygrys. {ZOO}

tikl’ - chatouiller | tickle | kitzeln | щекотать | łechtać.

tili’ - tilleul | lime-tree | Linde | липа | lipa. {BOT}

tim’ - craindre | fear | fürchten | бояться | obawiać się. — timi - craindre | fear | fürchten | бояться | obawiać się [FE 20].

timian’ - thym | thyme | Thymian | ѳиміамъ | macierzanka. {BOT}

timon’ - timon | thill, coach-beem | Deichsel | дышло | dyszel. — [AK] shaft, pole.

tindr-o [OA 2] amadou | tinder | Zunder

tine’ - teigne | moth | Motte | моль | mól. {ZOO}

tink-o [OA 2] (zool.) tanche | tench | Schleie

tinktur-i [OA 2]

tint’ - tinter | chink, clank, jingle | klirren | бряцать | brząkać. — [RE] [MV] — tint- [1882].

tio - cela | that one | das, jenes | то, это | to, tamto. — tio - cela | that, that one | jenes, das | то, это | to, tamto [FE 11]. — [AK] that (thing).

tiom - autant, tant | so much | so viel | столько | tyle. — Se ni aldonas la literon „t”, ni ricevas vortojn montrajn: tia, tial, tiam, tie, tiel, ties, tio, tiom, tiu [FE 30.4]. {mankas en la vortlisto de FE 30}.

tip’ [OA 1] type | * type | Typus {2012 ankaǔ: Typ} | tipoтипъ | typ.

tipograf’ (1) [OA 7]

tipografi’ [OA 1] * typographie | typography | Typographie | типографія | drukarnia.

tir’ - tirer | draw, pull, drag | ziehen | тянуть | ciągnąć. — tiri - tirer | draw, pull, drag | ziehen | тянуть | ciągnąć [FE 34].

kun’tir’ - astreindre | astringe | zusammenziehen, adstringiren {de 1901: adstringieren} | стягивать | ściągać. — [AK] contracter, resserrer.

korktirilo ― Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon? [FE 34.2].

tir’kest’ - tiroir | drawer | Schublade | выдвижной ящикъ | szuflada [UV kest’]. ― En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj [FE 31.24].

tiran’ [OA 1] * tyran | tyrant | Tyrann | тиранъ | tyran.

titan’ [OA 1] * titan | Titan | Titan | титанъ | tytan.

titol’ - titre | title | Titel | титулъ | tytuł. — DL 1888: titul’

tiu - celui-là | that | jener | тотъ | tamten. — tiu - celui-là | that | jener | тотъ | tamten [FE 13]. — [AK] that (one) (person or thing).

to [OA 7] = nomo de la litero t, dudekkvara litero de la Esperanta alfabeto

tog-o (romana vesto) [OA 2]. — Rim.: Nek „romana“ (rom’an’a, ne roman’a) nek Rom’o estas elementoj de la Vortaro Oficiala.

tol’ - toile | linen | Leinwand | полотно | płótno. — tolo - toile | linen | Leinwand | полотно | płótno [FE 35]. — [AK] linen (mat.). ― Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo [FE 35].

tol’aĵ’ - linge | linen | Wäsche | бѣлье | bielizna. ― Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo [FE 35].

toler’ - tolérer | tolerate | toleriren {de 1901: tolerieren} | терпѣть | tolerować, cierpieć. — [AK] dulden, tolerieren | tolerować, znosić.

tomat’ [OA 1] tomate | tomato | Tomate | помидоръ | pomidor.

tomb’ - tombe | tomb | Grab | могила | grób, mogiła. — [AK] tomb, grave.

tombak’ - tombac | pinchbeck | Tomback | томпакъ | tombak. {KEM}

ton’ - ton, son, | tone, sound | Ton | тонъ | tom.

tond’ - tondre | clip, shear | scheeren | стричь | strzydz. — tondi - tondre | clip, shear | scheeren | стричь | strzydz [FE 34]. — tondi - tondre | shear | scheeren | стричь | strzydz [FE 16 il’]. ― ... per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas [FE 34].

tond’il’ - ciseaux | scissors | Scheere | ножницы | nożyce. ― tondilo - ciseaux | scissors | Scheere | ножницы | nożyce [FE 16 il’]. ― ... per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas [FE 34].

tondr’ - tonner | thunder | donnern | гремѣть | grzmieć. {METEO}

tonel/o. [OA 8] Unuo de volumeno, uzata por mezuri la internan kapaciton de ŝipo: la internacia ~o valoras 2,83m3. — A. ton (displacement); F. tonneau (de jauge); G. Tonneau, Tonne; H. tonel, tonelada; I. tonnellata; P. tonelada (mar.). Kp. tuno {[OA 8]}.

tonsil/o. [OA 9] Ĉiu el pluraj limfaj organoj en la gorĝo ĉirkaŭ la faringo, kiuj protektas kontraŭ infektoj, precipe la du palataj tonsiloj ambaŭflanke de la gorĝo super la bazo de la lango: palataj tonsiloj; faringa tonsilo; tuba tonsilo; langa tonsilo.

tonsur’ [OA 1] tonsure | tonsure | Tonsur | тонзура | tonsura. {RELI}

topaz’ - topaze | topaz | Topas | топазъ | topaz. {MIN}

topograf’ (2) [OA 7]

topografi-o [OA 2]

torĉ’ - torche | torch | Fackel | факелъ | pochodnia.

tord’ - tordre | wind, twist | drehen, winden (z. B. Stricke) | крутить | kręcić. — [AK] kręcić (np. powróz).

toreador-o [OA 2]

torent’ [OA 1] torrent | torrent | Bergstrom | потокъ | potok. {GEO}

torf’ - torf | turf | Torf | торфъ | torf. — [AK] {fr} tourbe | peat, turf.

torn’ - tourner (avec un tour) | turn (on a lathe) | drechseln | точить | toczyć. — [AK] точить (на токарном станке) | toczyć (na tokarni).

tornistr’ - havresac | knapsack | Ranzen, Tornister | ранецъ | tornister. — [AK] havresac, sac d’école.

torped’ [OA 1] torpille (engin) | torpedo | Torpedo | торпеда | torpeda. {MIL}

tors-o [OA 2]

tort’ - tourte | tart | Torte | тортъ | tort. {KUIR}

tortur/i. [OA 9] Kruele turmentegi por eltiri konfeson (aŭ alian informon) aŭ por puni: torturi kaptiton; torturi krimulon.

Tost’ [OA 3.1] toast | toast | Toast, Trinkspruch | brindis | brinde | brindisi | toast.

tra - à travers | through | durch | черезъ, сквозь | przez (wskroś). — tra - à travers | through | durch | черезъ, сквозь | przez (wskroś) [FE 22]. — [AK] through (place). ― La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj [FE 22.14]. Sur la kameno inter du potoj staras fera kaldrono; el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton [FE 25.14]. Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo [FE 38.6].

traetera — Tra-e-té-ra [FE 3]. Traetera [FE 4].

trairi ― Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo [FE 33.2].

traire — Tra-í-re [FE 3]. Traire [FE 4].

trakuri ― Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo [FE 40.11].

tralegi ― Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni [FE 31.22].

tralerni ― Lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni [FE 31.22].

traulo — Tra-ú-lo [FE 3].

travidebla ― Vitro estas rompebla kaj travidebla [FE 41.2].

trab’ - poutre | beam (of wood) | Balken | бревно | belka.

tradici’ [OA 1] * tradition | tradition | Tradition, Ueberlieferung {legu: Überlieferung} | традиція | tradycja.

traduk’ - traduire | translate | übersetzen | переводить | tłomaczyć.

traf’ - toucher le but | strike, meet, fall in with | treffen | попадать | trafić. — [AK] toucher le but, atteindre | hit the mark. — Trá-fi [FE 2].

Trafik-o, [OA 4] circulation, trafic | traffic | Verkehr | traffico, circolazione | tráfico, relaciones comerciales | tráfico, relações comerciais | trafec {legu: tràfec}.

tragedi’o – tragédie [FG 15 franca, mankas en UV]. — tragedi’ [OA 1] * tragédie | tragedy | Tragödie | трагедія | tragedja. — tragedi’ (1) {deklarita Fundamenta per} [OA 7]. — [UL].

tragedi’a - tragique [FG 15 franca, mankas en UV].

Tragik’ [OA 3.2] tragic | tragique | tragisch | tragico | tragico | tragico | tragiczny.

tragikomedi’ [OA 1] * tragi-comedie | tragicomedy | Tragikomödie | трагикомедія | tragikomedja.

traĥe’ - trachée-artère | wind-pipe | Luftröhre | дыхательное горло | tchawica. {ANAT} — [AK] дыхательное горло, трахея.

trajn/o. [OA 8] 1. Sinsekvo de similaj veturiloj aŭ objektoj trenataj, aŭ (se figure) vice irantaj unu post la alia: ŝipo~o, fos~o; (f) ondo~o. 2/ Vagonaro movata de lokomotivo kaj iranta laŭ difinita horaro (= vagon~o). 3/ Veturilaro, kiu transportas ĉion, kion la trupoj bezonas por vivi kaj batali (= proviza veturilaro, militista konvojo, loĝistika servo). — A. 1/2/3 train; F. 1/2/3/ train; G. 1/2/ Zug. 3/ Train, Tross; H. 1/2/3/ tren; I. 1/2/ treno, 3/ carreggio, convoglio; P. 1/2/3/ trem.

trajt’ - trait | lineament, touch | Zug (Gesichts- etc.) | черта (напр. лица) | rys (twarzy). — [AK] trait (du visage, du caractère,etc.) | lineament, feature | черта (лица, характера и пр.).

trakt’ - négocier (faire des négociations) | transact | unterhandeln | вести переговоры | porozumiewać się, układać się. — [AK] traiter, négocier | transact, treat of (a subject) | verhandeln | вести переговоры, трактовать.

traktat’ [OA 1] traité | * treaty, treatise | Abhandlung, Vertrag | трактатъ | traktat.

traktor/o. [OA 8] Potenca motorveturilo uzata por tiri agrajn maŝinojn aŭ ŝarĝveturilojn. — A. tractor; F. tracteur; G. Traktor, Zugmaschine, Schlepper; H. tractor. I. trattore, P. tractor.

tram-o [OA 2] rail creux | tram (rail) | Tramschiene

tramveturil-o [OA 2] voiture de tramway | tramcar | Tramwagen

tramvoj-o [OA 2] tramway | tramway | Trambahn

tranĉ’ - trancher, couper | cut | schneiden | рѣзать | rżnąć. — tranĉi - trancher, couper | cut | schneiden | рѣзать | rżnąć [FE 16]. ― La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra [FE 16.4]. La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon [FE 34.1].

tranĉilo ― La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra [FE 16.4]. Kie estas la tranĉiloj? [FE 16.10]. La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon [FE 34.1]. Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo [FE 34.10].

al’tranĉ’ - couper, tailler | cut out | zuschneiden | кроить | przykroić.

trankvil’ - tranquille | quiet | ruhig | спокойный | spokojny. — trankvila - tranquille | quiet | ruhig | спокойный | spokojny [FE 15]. — [AK] tranquil, quiet.

trans - au-delà, trans- | across | jenseit, über | черезъ (надъ), пере- | przez, prze-. — trans - au delà | across | jenseit | черезъ, надъ | przez [FE 26]. ― La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj [FE 26.14].

transskribi ― Verkisto verkas librojn, kaj skribisto simple transskribas paperojn [FE 37.17].

transept-o (arĥ.) [OA 2] {ARK}

transistor/o. [OA 9] Elektronika duonkonduka elemento uzata kiel signalfortigilo (analoge) aŭ kiel ŝaltilo (ciferece), ordinare kun tri kondukiloj (la kurento ĉe unu el la kondukiloj regas la kurenton tra la du aliaj).

transit’ [OA 1] * transit | transit | Transit, (Waren)durchgang | транзитъ | tranzyto.

transitiv-a (gr.) [OA 2] {GRAM}

trapez-o (geom.) [OA 2]

tre - très, fort, bien (adv.) | very | sehr | очень | bardzo. — tre - très | very | sehr | очень | bardzo [FE 13]. — Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj volu ĉiam bone memori … [A 1.5]. … jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto … [A 2.1]. … mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, … el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, … [A 5.3]. … ni (…) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia « perfektigado » de la lingvo [A 9.2]. ― La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka [FE 10.14]. … tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan kruĉon [FE 13.3]. “Tre volonte, mia bona,”; diris la bela knabino [FE 15.2]. Mia hundo, vi estas tre fidela [FE 16.18]. Sinjoro Petro kaj lia edzino tre amas miajn infanojn; mi ankaŭ tre amas iliajn (infanojn) [FE 18.10]. “Estus tre bele,” respondis la filino malĝentile, “ke mi iru al la fonto!” [FE 19.1]. … ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro … [FE 19.5]. Haro estas tre maldika [FE 33.3]. Mia fratino estas tre bela knabino [FE 33.17]. La acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta [FE 35.8]. La alteco de tiu monto ne estas tre granda [FE 35.11]. Lia heroeco tre plaĉis al mi [FE 35.17]. La pafado daŭris tre longe [FE 40.2]. Mi saltas tre lerte [FE 40.4]. Lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin [FE 40.6]. Li kantas tre belan kanton [FE 40.8]. Via ago estas tre laŭdinda [FE 41.10]. Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema [FE 41.12]. Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema [FE 41.13]. Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas [FE 41.14]. Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto [FE 41.17]. Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris [FE 42.1]. La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn [FE 42.9].

tref’ - trèfle | club | Treff (Kart[en]sp[iel]) | трефы | tref (w kartach). {LUD} — [AK] trèfle (cartes) | clubs (at cards).

trejn/i. [OA 8] Submeti al instruado kaj ekzercado, por konduki ĝis la dezirata stato de kapableco aŭ por prepari al sporto, batalado ktp. — A. to train; F. former (un disciple), instruire (conscrits), préparer (candidat), exercer (oreille), entraîner (sportif); G. trainieren, ausbilden; H. adiestrar, entrenar, ejercitar: I. allenare; P. treinar, adestrar, exercitar (par esporte, batalha, trabalho).

trem’ - trembler | tremble | zittern | дрожать | drżeć, trząść się.

tremol’ - tremble | asp | Espe | осина | osina. {BOT} — [AK] tremble (bot.) | aspen.

tremp’ - tremper | dip, steep | tunken | макать | umoczyć. — [AK] tunken, eintauchen.

tren’ - traîner | drag, trail | schleppen | влачить | wlec.

tret/i. [OA 9] Piedpremi. Premi (forte) per la piedoj: treti iun/ion (per la piedoj); treti sur iun/ion; treti (vinberojn) en vinpremejo.

trezor’ - trésor | treasure | Schatz | сокровище | skarb. — Tre-zó-ro [FE 3].

tri - trois | three | drei | три | trzy. — tri - trois | three | drei | три | trzy [FE 12].

tri’foli’ - trèfle | trefoil | Klee | трилистникъ | koniczyna. {BOT}

trib/o [OA 9] 1 Etna homgrupo (precipe se nomada aŭ rigardata kiel primitiva) vivanta en komunumo. 2 Subdivido de zoologia aŭ botanika familio (uzata por grupigi genrojn de grandaj familioj).

tribun’ - tribune | orator’s pulpit | Rednerbühne | трибуна | trybuna, mównica.

tribunal’ [OA 1] * tribunal | tribunal | Tribunal | трибуналъ | trybunał.

tribut’ [OA 1] * tribut | tribute | Tribut, Abgabe, Steuer | дань | danina.

tri’foli’ - trèfle | trefoil | Klee | трилистникъ | koniczyna. {BOT}

trigonometri-o [OA 2]

trik’ - tricoter | knit | stricken | вязать (чулки) | robić pończochy. — [AK] robić (na drutach).

trikot’ - tricot | cudgel, knit | Tricot {de 1901: Trikot} | трико | trykot. {VEST} — [AK] stockinet (mat. for tights, jerseys, etc.).

tril’ - tril, trille | trill | Triller | трель | tryl. {MUZ} — [AK] trille (mus.).

trink’ - boire | drink | trinken | пить | pić. — trinki - boire | drink | trinken | пить | pić [FE 9].

trip’ - tripes | tripes | Kaldaunen, Kutteln | потроха | bebechy, flaki. {KUIR} — [AK] {en} tripe | потроха, требуха, ливер.

tritik’ - froment | wheat | Weizen | пшеница | pszenica. {BOT}

triumf’ [OA 1] * triomphe | triumph | Triumph | тріумфъ | tryumf.

trivial’ - trivial | trivial | abgedroschen | избитый, пошлый | trywialny, gminny. — [AK] trivial, abgedroschen | избитый, пошлый, тривиальный.

tro - trop | too | zu, zu viel | слишкомъ | zbyt. — [AK] zbyt, za, zanadto. ― … nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa [A 6.6]. Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi … povos proponi formon novan, … [A 8.1]. — Lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin [FE 40.6].

tro’uz’ - abuser | abuse | missbrauchen | злоупотреблять | nadużywać [UV tro’uz’]. — Tro-ú-zi [FE 3].

trofe-o [OA 2]

trog’ - auge | trough | Trog | корыто | koryto.

tromb’ - trombe | water-spout | wirbelwindartiger Orkan | смерчъ | zawierucha. {METEO} — [AK] Wasserhose | trąba (morska).

trombon-o [OA 2] trombone | trombone | Posaune

tromp’ - tromper, duper | deceive, cheat | betrügen | обманывать | oszukiwać. – trompi - tromper, duper | deceive, cheat | betrügen | обманывать | oszukiwać [FE 40] — [AK] täuschen, betrügen.

trompiĝi - Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis [FE 40].

tron’ - trône | throne | Thron | престолъ | tron. — [AK] престол, трон.

tropik’ - tropique | tropic | Tropicus, Wendekreis | тропикъ | zwrotnik. {GEO}

trop-o (gram.) [OA 2] {GRAM}

trot’ - trotter | trot | traben | бѣжать рысью | kłusować.

trotuar’ - trottoir | side-walk | Trottoir | тротуаръ | trotuar, chodnik. — [AK] pavement.

tro’uz’ - abuser | abuse | missbrauchen | злоупотреблять | nadużywać. — Tro-ú-zi [FE 3].

trov’ - trouver | find | finden | находить | znajdować. — trovi - trouver | find | finden | находить | znajdować [FE 6]. — Tró-vi [FE 2]. ― Jen estas la pomo, kiun mi trovis [FE 6]. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi [FE 11]. Ĉu vi jam trovis vian horloĝon? [FE 20]. Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis; kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos [FE 20]. ... el la kaldrono, en kiu sin trovas bolanta akvo, eliras vaporo; tra la fenestro, kiu sin trovas apud la pordo, la vaporo iras sur la korton [FE 25]. Super la tero sin trovas aero [FE 26]. La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj [FE 26]. ... “la birdo flugis en la ĝardenon, sur la tablon”, kaj la vortoj „ĝardenon”, „tablon” staras tie ĉi en akuzativo ne ĉar la prepozicioj „en” kaj „sur” tion ĉi postulas, sed nur ĉar ni volis esprimi direkton, t. e. montri, ke la birdo sin ne trovis antaŭe en la ĝardeno aŭ sur la tablo kaj tie flugis, sed ke ĝi de alia loko flugis al la ĝardeno, al la tablo ... [FE 28]. En mia skribotablo sin trovas kvar tirkestoj [FE 31]. Glaso de vino estas glaso, en kiu antaŭe sin trovis vino, aŭ kiun oni uzas por vino [FE 32]. Sur la arbo sin trovis multe (aŭ multo) da birdoj [FE 32]. En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj [FE 35]. En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj [FE 38]. En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj [FE 38]. Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto [FE 41].

trovinte ― Trovinte pomon, mi ĝin manĝis [FE 22]. ... la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro [FE 23].