Jen la enskribo sur p. 37:
  • десятина ([klarigo en malnova rusa ortografio]) - desatin' (2400 kvadrataj fademoj).
Ĉar ni jam lernis, ke la malnova rusa areo-mezuro desatino egalas al kvadrataj 2400 "сажень" (saĵen), ni tuj komprenas, ke per fademo Zamenhof tradukas la malnovan rusan longo-mezuron saĵen. Do ni simple kontrolu sur p. 176, kie ni tuj trovas ĝin. Sed, ho ve, kion ni legas:
  • сажень - klaft'
Ĉu malkoheraĵo inter paĝo 37 kaj 176? Ĉu fademoj estas klaftoj? La malmultaj indikoj en RE ne helpas plu. Klafto eniris tra la Meza Vortaro Esperanto-Germana (MV de 1889) en la Universalan Vortaron (UV 1893) de la Fundamento (1905):
  • klaft' - toise (russe) | fathom (measure) | Faden, Klafter | сажень | sążeń.
Akademiaj Korektoj (AK) ne ekzistas, kvankam la franca traduko pro la aldono de "russe" estas pli mallarĝa ol la angla kaj germana. ePIV 2012 difinas ĝin jene:

* klaft/o Malnova mezurunuo de longo aŭ de profundo (angla k germana: 1,83 m; franca: 1,95 m; rusa: 2,13 m): nur unu klafton sub la akvo staris la ŝiprompitaĵoZ; la infero falis dek mil klaftojn pli profundenZ. arŝino, futo.

Jen do сажень kaj la transskribo al la pola alfabeto sążeń, kiuj laŭ UV egalas al germana Faden, Klafter kaj angla fathom. La etimologio de klafto do estas la germana Klafter. Se oni parolas pri mezuro por mara aŭ aliakva profundo oni germane uzis (kaj ankoraŭ uzas) Faden, angle fathom. Laŭ longo la germana Klafter kaj Faden tamen estis egalaj (jen la klarigo en Vikipedio). RE kaj UV do pravas, сажень estas klafto, estas fademo.

Fademo evidente estas miks-formo inter la germana Faden (kiu jam donis "fadeno" [ŝnureto]) kaj la angla fathom, kies m donis fademo. Tipa miksaĵo de la ĝardeno-tipo (jardin + garden). Kiam Zamenhof verkis la difinon pri la alfabet-komenca desatino li inventis la formon fademo. Kiam li atingis la finon de la alfabeto je -s- kaj notis saĵen, li tamen decidis alimaniere kaj tradukis per klafto, tamen forgesis koherigi la difinon ĉe desatino, lasinte la pli fruan vorton fademo. Pro tiu eta pretervido la preskaŭ [1] forgesita fademo nun povas fieri esti la eble plej malofta esperanta vorto pri ĉiutagaĵo [2], kiun Zamenhof iam uzis aŭ registris. Ni esperu, ke tiun honoran titolon ĝi ne perdu pro tiu ĉi blogero. ...

Agrablan semajnon al vi, De hodiaŭ Francio havas novan prezidenton, kiu longas kelkajn klaftojn, fademojn, eĉ saĵenojn pli. Sed kiel oni mialande konsolas malgrandulojn: Vera grando oni ne mezuras per centimetroj ...

------

[1] Tamen trovis kaj notis ĝin jam Eugen Wüster en sia Zamenhof-Radikaro de 1927, p. 44: "fadem-o (= "klafto") RE 38".

[2] Kompreneble ekzistas aliaj tre maloftaj vortoj, kiujn Wüster nomas "okazaj vortoj". La plej konata ekzemplo eble estas la zamenhofa "friŝtiko" (maten-manĝo), kiun li nur unu solan fojon uzis en la traduko de la Revizoro por redoni specifan literaturan efikon de la rusa originalo, sed ne por rekomendi ĝin por ĝenerala uzo. Tielaspekte pri fademo estas malsame. Ĝi ja origine celis ĝeneralan uzon, sed poste estis forgesita, fine forpuŝita de la samsenca "klafto".