Origine Francisco venas el Brazilo, kie li i.a. kantis en punk-muzikgrupoj kaj okupiĝis pri diversaj art-projektoj. Lia profesia trejnado de ekonomiisto kaj programisto gvidis lin al Argentino, Usono kaj Kanado. Fine li eklaboris en Hamburgo ĉe Beiersdorf, monda firmao, kiu produktas i.a. haŭt-ŝmiraĵon Nivea, glu-bendon Tesa, plastron kaj similajn konsumaĵojn. Post kvin jaroj da laboro pri surmerkatigo li forlasis sian postenon kaj dum dek jaroj vojaĝis tra la mondo, lerninta jogon kaj ajuvedon en Hindio, laborinte kiel fotisto en la Himalajo okupiĝinte pri budaismo kaj pri ekologiaj kaj socialaj projektoj en pluraj landoj.
Intertempe lia unua filino ekhavis la aĝon por deviga lernejo kaj la familio decidis ekloĝi en Berlino, "ĉar ni konas relative multajn homojn el aliaj landoj tie ĉi. La socia konsciiĝo, kontakt-retoj kaj la eblecoj ekaktivi en kulturo kaj politiko estas tre bonaj en Berlino", Francisco klarigas.
Fakte li aktivas ĉe la relative nova partio "La Piratoj", kiu intensive uzas komputilajn retojn por krei nov-stilan travideblon kaj partopren-eblecojn en politiko. Estis ankaŭ ĉe la Piratoj, kie Francisco ekhavis sian ideon pri miero. Mateo kiel limonado estas ŝatata moda trinkaĵo inter ĉi-tieaj komputilistoj pro la stimula efiko de kafeino kaj la simil-efika teobromino. "Mi rimarkis, ke dum kunsidoj multaj homoj unue trinkis mate-limonadon, poste bieron, kaj pensis, ĉu oni ne povas miksi ambaŭ".
Laŭ la pirata filozofio, estontaj klientoj de miero rajtis voĉ-doni en interreto pri la procentaĵo de alkoholo (rezulto: 5,3 % kiel ĉe klasika biero) kaj pri la kvanto de aldonita mateo. La prototipo prezentita fine de februaro en la malgranda butiko de Francisco kaj en kelkaj trinkejoj en Prenzelberg (jen la populara nomo de la kvartalo) estas malhela, gustas forta, amara kaj iom je fumo - certe ne laŭ la gusto de ĉiuj, tamen ĝis nun surprize sukcesa.
Ĉiam laŭ la pirata filozofio Francisco ne planas patenton, sed lasis ĝin registri kiel krea komunaĵo, sur kiu ekzemple ankaŭ baziĝas Vikipedio. Kaj ankoraŭ lasta afero estas avangarda: Sur ĉiu botelo troviĝas kodaĵo, kiu ebligas spuri ĉiujn inkrediencojn kaj kreas travideblon de la tuta produktado. Travideblo do ne nur en politiko, sed ankaŭ en via eble estonte plej ŝatata trinkaĵo. Ne surprize, ke sur la botel-etikedoj troviĝas simbolo simila at tiu de la pirata partio: oranĝ-kolora velo de barko.