Solvoj en kelkaj lingvoj
Laŭ la germana Vikipedio la unua stuntisto en la historio de kin-arto estis akrobato, kiu pretis salti de alta klifo de la prizona insulo Château d'If apud Marsejlo en la Mediteraneon. Per tiu eskapa sceno sensacie finiĝis la muta filmo "La grafo de Montekristo", produktita en 1908. La danĝera salto donis la francan nomon por la film-akrobato: cascadeur de la verbo cascader, t.e. malsupren- aŭ sobsalti (komparu la vorton kaskado, speco de akvo-falo). La franca "malsuprensaltanto" penetris en multajn aliajn lingvojn: en la germanan Kaskadeur (nuntempe arkaa), plurajn slavajn, ekzemple la rusan kаскадёр, ukrainan kаскадер, ĉeĥan kaskadérství, polan kaskader k.a., krome en lingvojn geografie najbarajn al la slavaj kiel ekzemple la litova kaskadieris, hungara kaszkadőr kaj la latinida rumana cascador.
Aliaj latinidaj lingvoj elstarigas ne la aspekton de la salto, sed la anstataŭigan funkcion por la aktoro. Tiel la hispana kaj kataluna doble, la brazila portugala dublê, la eŭropa portugala duplo kaj simile la turka dublör.
Post la unua mondmilito la usona film-industrio, precipe en Holivudo, pli kaj pli superis tiujn de eŭropaj landoj. Sekve la uson-angla fariĝis la internacie plej grava film-lingvo. Ĝi havas la vorton stunt performer aŭ stuntman. Stunt signifas akrobataĵo, stuntman do laŭvorte estas "akrobataĵisto". Ĝin senŝanĝe transprenis plej multaj ĝermanaj lingvoj. En la germana ĝi anstataŭigis la iaman Kaskadeur, la nederlanda, sveda kaj dana ĉiuj uzas stuntman kiel fremdvorto. Inter la latinidaj lingvoj same faras la itala.
Ni havas do almenaŭ tri koncepto-familiojn plus eble pliajn en lingvoj kiujn mi ne scias legi aŭ ne komprenas (ekzemple finna sijaisnäyttelijä, persa بدلکاری, indonezia pemeran pengganti k.a.).
Solvoj en Esperanto
En PIV 2002 mi ne trovis ĝin je akrobato, riski, stunt- aŭ stant-. Probable ĝi mankas [1], same kiel en la - malmulte surprize - ankaŭ tiupunkte magra Reta Vortaro. Jen kelkaj trafoj kaj maltrafoj el dulingvaj vortaroj ordigitaj laŭ aper-jaroj:
1992: La Granda Vortaro Franca-Esperanta de Le Puil kaj Danvy notas - ŝajne kiel unua vortaro entute (? tamen vidu la sekvan noton pri la vortaro de Vilborg) - "cascadeur (cin.) filmakrobato"
1992: Vilborg, Sveda-Esperanta: "stuntman - danĝerstatisto"
1995: Benson, Angla-Esperanta ne proponas tradukon, nur havas "stunt - akrobataĵo".
1996: La Granda Vortaro Itala-Esperanta de Minnaja havas: "stuntman (cin.) falisto", ĉe kiu evidente sidis la cascadeur en la memoro
1996: Mankas en la Hungara-Esperanta de Szerdahelyi kaj Koutny
2003: De Diego, Vortaro Hispana-Esperanta: "doble - 12. Tea. Cin. dublanto (suplente)"
2004: Vortaro Nederlanda-Esperanta de De Smedt: stuntman - akrobataĵisto, riskaĵisto.
2005: Jorge Camacho proponas stuntisto en la esperanta Vikipedio
2007: En la Granda Vortaro Germana-Esperanta de Krause Stuntman tute mankas.
2007: En la Amika-Vortaro Hispana-Esperanta de Gutiérrez ni legas "doble Cin. dublanto"
2010: Stuntman mankas en Wells Angla-Esperanta, nur stunt troveblas.
2010: Bick, Larsen Dana-Esperanta: "stuntman - riskaktoro"
2012: Flores Portugala-Esperanta: "dublê s.2g. (cin., TV) stuntisto".
Kiel ni vidas temas pri tipa ekzemplo de komenc-tempa esperantigo de specifa nocio. Ĉiujn metodojn kaj strategiojn ni trovas: paŭsado (falisto), transskribo laŭ ortografio (stuntisto), pluraj mini-difinoj (film-akrobato, risk-aktoro) kaj ankoraŭ aliajn solvojn. Mankas nur transskribo laŭ proksimuma prononco (stantisto), kiu respegulas la ĉiaman keĉupo / keĉapo - demandon (skani / skeni ktp.).
Eble interesa kaj atento-streĉa demandeto, sed mi promesas al vi, ke ankoraŭ multe pli genu-tremiga estas fari etan stunt-kurson. En Berlino ekzistas lernejo por film-akrobatoj nomita House 11, kie jam infanoj haltitaj per ŝnuro povas ekzerci spektaklajn grimpojn kaj saltojn. Ĝis salto el helikoptero, kiel videbla en tiu ret-filmo "Showreel 2006" de la stuntisto Jason Oettlé, tamen estas ankoraŭ longa vojo ...
-------
Aldono
[1] Kiel prave atentigas Ruĝulo kaj konfirmas Raŝi en la subaj komentoj, la nocio tamen ne mankas en PIV 2002 / 2005. La difino de dubli (1) havas:
"dubl/i (tr) 1 [TEATRO] (iun) Anstataŭi provizore iun pli gravan aktoron, ĉu pro ties malsaniĝo, ĉu por evitigi al tiu danĝerajn akrobataĵojn. 2 ...".
"dublanto. Aktoro, kiu ~as alian."
Laŭ tio apenaŭ estas dubo, ke la prefero kaj rekomendo de PIV estas dublanto.
La patro-kolego
-
De tiu jaro ni havas novan lernantinon en la klaso. Dum iuj el la rutinaj "gepatraj vesperoj" mi fin…
-
26 Feb 2012
Mirinda: Historia Vortaro de Esperanto de Neves
-
Antaŭ kelkaj tagoj mi jam menciis la novan Historian Vortaron de Esperanto 1887-1888, verkitan de…
-
07 Jan 2012
See all articles...
With...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
1 900 visits
Stuntistoj kaj film-akrobatoj ...
... anstataŭas aktorojn dum danĝeraj scenoj: Saltoj el granda alto, spektaklaj luktoj, iro tra fajro ktp. Vere internacia vorto same ne ekzistas kiel ĝenerale akceptita esperanta termino ...
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.