Ĉi-sezone en mia relative norda regiono noktiĝas ĉirkaŭ la sesa vespere. Duonan horon poste lum-pentraj artistoj el multaj landoj ekspektaklas ĵetante gigantajn lum-bildojn sur la fasadoj de la Pordego de Brandenburgio, tutaj stratoj, la Pocdama Placo. La televida turo ĉe Aleksandro-Placo aspektas jen bombon-rozkolora, jen sirop-verda, jen lago-blua, memorigante nin pri la fora somero. Unu miliono da vizitantoj venis ankaŭ en tiu sepa lum-aŭtuno por promeni tra la klara, frida nokta aero sur la bulvardo "Sub la Tilioj". Damne, mi frostas, nur ĵus reveninte el Saharo. Festivalo de lumoj fine signifas "surmetu la vatitan ski-jakon kaj reenŝrankigu ĝin erst en aprilo denove". - Mi devus scii pli bone, sed ... grrr.

Ni aplaŭdas al la kuraĝaj "lum-kurantoj", kiuj kvaron-maratonas pli ol dek kilometroj inter la ĉefaj prilumitaj konstruaĵoj tra la nokto. Almenaŭ mi metis la kaktojn de la balkono en la ĉambron. La unua nokta frosto baldaŭ regalos nin.

Juĝante laŭ la plen-ŝtopiteco de la trinkejo, kiu fine ŝirmis nin kontraŭ la malvarmo, mi ne estis la sola kun neadekvataj vestaĵoj. La japanaj turistoj apud ni estas gajaj. Ne surprize, ili estas vatitaj kvazaŭ kiel por surgrimpo de Himalajo. "Lajt-lan", ili respondas al mia demando, kion ili plej ŝatis kaj "kafitrel" kompreneble, la lum-kuradon kaj la katedralon do. Iom mi envias ilian bonan preparon - ŝajnas, ke vere efikajn vojaĝ-agentejojn ili havas tie en Azio.

Dudek minutojn poste mi estas sur mia balkono, fumas lastan cigaredon kaj klopodas foti la bombonan televidan turon, fine eniras. Festivalo de lumoj estas agrabla afero, precipe se vi povas vidi ĝin tra la fenestro de via varma loĝo-ĉambro.

Venontan jaron venu kaj frostu kun ni ...

------

- Festival of lights en la oficiala retejo de Berlin-turismo

- Fotoj en la oficiala retejo de la Festivalo

- Bonan impreson de la etoso peras la oficiala varb-filmo (mi pardonpetas pro la naŭza muziko)

- Aliaj ret-filmoj en la Festivala retejo

- Artikolo en la german-lingva Vikipedio kun pliaj fotoj