Kiel ekzemplo mi elektis la artikolon pri lern-:
*lern-i (-n, -i), Learn, acquire knowledge of (skill in), make o-s master of. ~i arton, lecionon, muzikon. ~i bicikli, kalkuli, legi, obei. ~i diligente, parkere. ~i el la sperto. Por sperto kaj ~o ne sufiĉas eterno. ~ado, -ing, study. ~anto, -er, pupil. ~antaro, class. Ek~anto, beginner, tyro. Kun~anto, fellow-student. Meti~anto, apprentice. Facile ~ebla, easy to learn. *~ejo, school [Ne = skolo]. ~ejo elementa, mezgrada, supera. Popol~ejo, primary school. fig La ~ejo de la vivo. ~eja ferio, school holidays, vacation. ~ejano, scholar, schoolboy. ~ejestro, headmaster, principal. ~ema, assiduous, studious. ~igi (teach) ion al iu; iun pri io (Jer 9/20). El~i, fin~i (~i funde), learn thoroughly, master. Mal~i, unlearn. Mem~into, self-taught person. Cp gimnazi, instru.
La steleto indikas, ke temas pri vorto el la Fundamento (1905). Ĝin postsekvas aŭ akuzativo aŭ verbo en infinitivo "(-n, -i)". Sekvas tradukoj al la angla kaj poste en kursivo aplik-ekzemploj, kiuj finiĝas per klasika zamenhofa proverbo. Poste la kunmetaĵoj kun postmetitaj vort-elementoj laŭ la alfabeto: ~ado, ~ebla, ~ejo (denove kun steleto, ĉar Fundamenta). Komentoj en angulaj krampoj avertas pri oftaj eraroj de anglo-parolantoj: "[Ne = skolo]", do ne traduku school per skolo. Troveblas multaj referencoj al la Biblio, tie ĉi "lernigi iun pri io" el la Malnova Testamento, Jeremia (Jer 9/20). Ellerni kaj finlerni estas difinita per mallonga klarigo "lerni funde". Ĉiu artikolo post "Cp" (= komparu) finiĝas per plusendo al najbaraj vortoj, tie ĉi al gimnazio kaj instrui.
Imprese, ĉu ne? Tre helpa, eĉ se vi tute ne komprenus la anglan. Nu, se vi sufiĉe longe simple legas la vortaron, vi probable fariĝos lerta:
*lert-a (je, pri), clever. 1 able, adroit, deft, dexterous, good (at), handy, skilful, talented. ~a mano, metiisto, oratoro, ŝtelisto. 2 (~e farita): clever, ~a evito, imito, laboro, reklamo, respondo. ~(ec)o, dexterity, knack, skill. ~aĵo, act of skill, dodge. ~ego, consummate skill. ~igi, train. ~iĝi, gain skill. ~ulo, clever person, adept, dab (at). ~ulino (Jer 9/11). Paf~ulo, good shot, marksman. Mal~a, awkward, clumsy, maladroit, unskilful. Cp fuŝ. ~~aĵo, blunder, bungle. ~~ulo, bungler, fumbler. Mov~a (facilmova), agile. Cp kapabl, kompetent, spert.
La skanaĵo ankoraŭ bezonas multe da poluro. Kiu interesiĝas helpi, povas peti la nunan staton de mi.
Ekde kiam vi disponigis la traserĉeblan version mi uzas la vortaron ankaŭ por inversa, ekdeangla serĉado.
Krome M.Butler estis tre muzikema kaj muzikkona, stenografiisto (li stenografiis elstarajn paroladojn Ptiman-sisteme) kaj kvakero. Kiu li estis laŭmetie, mi bedaŭrinde ne scias.
Bernardo has replied to Milokula KatoOni tion forte sentas ankaŭ en lia vortaro. Ĝi estas tre detala pri muzikaj terminoj. Ja Butler ankaŭ verkis Muzikan Terminaron, el kiu li ĉerpis por sia vortaro.
Sed eble tiu profesio ankaŭ alimaniere kontribuis al sia eleganta kaj klarega stilo. La aŭstra aŭtoro Thomas Bernhard cetere origine ankaŭ estis muzikisto, kiu klare sentiĝas en sia lingvo-sento kaj ritmo-kompreno kaj siaj famaj lingvo-kadencoj en la stilo de Kleist: www.ipernity.com/blog/37943/128245. Eble estas iu rilato inter muziko kaj lingvo-sento (?).
Ĝuste por ke oni povu serĉi ankaŭ laŭ la angla en la Butler-vortaro Esperanto-Angla mi klopodas fari ĝin iom pli facile legebla, precipe por tiuj, kies gepatra lingvo ne estas la angla. Butler ekzemple uzas multegajn mallongigojn (ja li estis stenografiisto), kiel ekz. "gm" = "game", "oppositn" = opposition", feelg = feeling ktp. Mi komencis laŭeble "ripari" tion kaj remeti la mankantajn literojn. Ja ne plu ekzistas neceso ŝpari paperon kaj spacon. Iom pli detale vd. tie ĉi: www.ipernity.com/blog/37943/308879.
Sign-in to write a comment.