I. La tekstoj

La koncerna piednoto 3 troveblas en la verko "Aktoj II" [1975], p. 39 (BRO, Oftec-grupo 1) kaj tekstas:
---------
12 numeraloj: unu 3), du, tri, kvar [...], naŭ, dek; cent, mil.

3) La eliziita formo un’ estas tolerebla en nombrado kaj en ordonaj esprimoj el la tipo de: “un’! du! un’! du!” en ekzercoj dancaj, gimnastikaj, militistaj, ks.
---------

BRO estas verko de la Akademio pri la plej lernindaj, ĉar plej ofte uzataj vortoj. Ĝi klasifikas ilin en naŭ oftec-grupoj de nepre lernindaj vort(element)oj (grupo 1) ĝis ne tiom ofte uzataj, kiuj tamen ankoraŭ apartenas al la „baza“ (kerna) vorttrezoro (grupo 9). Ĉefa cel-grupo estas verkantoj de lerniloj (lernolibroj, vortaroj). BRO faciligu al ili elekti kaj prezenti tiujn vortojn, kiujn la lernanto plej multe bezonos kaj de kiuj li plej multe profitos.

BRO estas publikigita en la „Parto Oficiala“ de Aktoj II, rekte post la teksto de OA 8. Ĝi tamen ne estas parto de tiu Oficiala Aldono. Nek ĝi mem esprimas tion, nek OA 8. Temas pri memstara verko celanta, „oportune klasigi nian oficialan vorttrezoron“, sed sendependa de OA 8.

BRO enhavas neniun oficialan informon pri la „laŭstatuta voĉdono“ kaj ties rezulto. En sia Antaŭparolo al Aktoj II, la tiama prez. Waringhien asertas, ke la "oficialajn tekstojn [en Aktoj II] voĉdonis ĉiufoje konsiderinda plimulto, ordinare supera al la du trionoj de la membroj".

Antaŭ la vortlistoj de BRO en naŭ oftec-kategorioj estas metita „Enkonduko“ (p. 28-38), subskribita nur de „La Direktoro de la Sekcio pri la Ĝenerala Vortaro, D-ro A. Albault“, do nek de la prezidanto, nek de iu alia membro de la tiama estraro de la Akademio.

La Enkonduko al BRO havas jenan strukturon:

I. Celoj kaj principoj [p. 28-30]
II. Starigo-Procedo de la Baza Radikaro Oficiala [p. 31-34]
III. Modifado de la primitiva listo [p. 34-37]
IV. Aliaj laboroj faritaj de la Akademio okaze de la starigo de B.R.O. [p. 37-38]

La tri unuaj partoj koncernas la starigon de la oftec-listo. Je la fino de la kvara parto tekstas:
---------
C. DISKUTO PRI KELKAJ VORTOJ
Okaze de la preparo de B.R.O. la Akademio estis frontita kun diversaj leksikologiaj problemetoj. La rezultoj de tiuj diskutoj jam parte aperis en la Aktoj kaj parte aperas jen en aparta ĉapitro de la 8-a Oficiala Aldono, jen kiel piednotoj en B.R.O. mem, depende de la naturo aŭ graveco de la rimarkigoj.
La Direktoro de la Sekcio
pri la Ĝenerala Vortaro,
D-ro A. Albault.
---------

II. Tolerdeklaroj

Tolerdeklaroj ne estas eksplicite normitaj en la Fundamento, sed evoluigitaj de AdE en analogio al A 8 (formoj novaj):

[8] 2) Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigi aŭ ŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova [A 8.1]. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo [A 8.2]. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj [A 8.3].

Tolerdeklaro estas malpli ol oficialigo (= aldono al FdE en formala proceduro). La formo nova ne estas aldonita al FdE paralele al la formo malnova (ekz. kemio apud ĥemio), sed "nur" forprenas la stigmon de malĝusta Esperanto. Pro tio tolerdeklaroj estas principe laŭfundamentaj (se AdE rajtas eĉ enkonduki formojn novajn, tiam ĝi kompreneble ankaŭ rajtas fari malpli, nome "nur" deklari, ke iu formo - ne plu - estas rigardata kiel malĝusta, sed estas tolerata).

Kiel ĉiuj faroj de AdE ankaŭ tolerdeklaroj devas obei la ĝeneralajn principojn kaj normojn de FdE. Ankaŭ por ili nome validas la principoj de klareco kaj kodeksigo:

... Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro [A 3.3].

Por ĝin atingi FdE por novaj vortoj (A 7) eksplicite preskribas, ke AdE aldonu ilin al FdE:

... Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento » [A 7.2].

Tiu preskribo validas por eĉ nuraj novaj vortoj, kiuj malpli ol formoj novaj endanĝerigas la unuecon de Esperanto, do la plej superan celon de FdE. Ĝi tial des pli validas por la pli danĝeraj formoj novaj kaj por tolerdeklaroj, evoluigitaj en analogio al formoj novaj (argumentum de minore ad maiorem).

El A 3.3 krome sekvas, ke iu klara (aŭ almenaŭ laŭ A 4.5 klarigebla) volo de AdE estas komunikita al la esperantistoj en tia formo, ke ili povas ekscii tiun volon kaj rezulte "scias tute klare, per kio ili devas en ĉio sin gvidi" (principo de sufiĉa publikigado).

III. Apliko al la formo un'

1. Interpreto de la Vortumo
En la koncerna piednoto (pn. 3) tekstas "estas tolerebla". Laŭ la kutima vortsenco ne estas klare, ĉu temas pri decido, konsidero, opinio aŭ propono. Oni komparu kun la vortumo de la tolerdeklaroj de 1967-06-20 (Aktoj I, p. 73 - miaj substrekoj):

"La Akademio alprenis jenajn decidojn:
§ 1. - La du formoj kemio kaj mekaniko estas tolerataj, kiel paralelaj formoj, apud la Fundamentaj ĥemio kaj meĥaniko. Kompense ambaŭ formoj mekanismo kaj meĥanismo estas rigardataj kiel egale bonaj.
§ 2. - Estas tolerata la nova ortografio buĝeto anstataŭ la ĝis nun oficiala budĝeto.
[Kaj tiel plu, ĉie "tolerata"].

Dum pri la teksto de 1967 ne povas esti dubo, ke temas pri decidoj, ke iuj formoj de nun estas tolerataj kaj rigardataj kiel egale bonaj, la ordinara vortsenco de pn. 3 malprobabligas decidon. Nenio malhelpis, ke BRO vortumo ekz. "La Akademio toleras la eliziitan formon un’ en nombrado kaj en ordonaj esprimoj el la tipo de: “un’! du! un’! du!” en ekzercoj dancaj, gimnastikaj, militistaj, ks." aŭ "AdE decidis, ke la elizita formo ... estas tolerata" aŭ io simila. Ke tia vortumo mankas, estas forta indico, ke tia decido mankas.

2. La Enkonduko al BRO
En sia enkonduko Albault asertas, ke la piednotoj de BRO estas "la rezultoj de tiuj diskutoj"pri "diversaj leksikologiaj problemetoj". Denove mankas klara indiko, ke AdE prenis formalan decidon pri la demando, ĉu en i.a. "nombrado" la formo nova un' estas tolerata apud la Fundamenta unu. El la vidpunkto de FdE tiu demando ankaŭ ne estas "problemeto", sed la plej severa tuŝo de FdE, kiun tiu konas (A 8) kaj por kiu ĝi preskribas aparte severajn kondiĉojn. La esprimo "leksikologia problemeto" estas forta indico, ke la akademianoj tute ne konsciis pri la graveco de sia faro el la vidpunkto de la Fundamento. La numeralo unu ne nur aperas en UV kaj Ekzercaro, sed apartenas eĉ al la malmultaj vortoj, kiuj aperas eĉ en la Gramatiko, nome en R 4, apartenas do al la kerno de Esperanto.

3. La ignorado de A 9
Kondiĉo por la (rekta aŭ analogia) aplikado de A 8 estas, ke AdE "trovas, ke ... vorto ... en nia lingvo estas tro neoportuna". La kriterioj de tiu esprimo troveblas en A 9:

... Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia « perfektigado » de la lingvo [A 9.2]: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco [A 9.3]; ...

El tio sekvas, ke AdE devas elmontri la "efektivan necesecon" por toleri la formon un' apud unu. Nek en pn. 3, nek en la Enkonduko troveblas eĉ unu vorto pri tio. Plia indico, ke ne temas pri oficiala decido pri (kondiĉa) tolerdeklaro, sed pri privata opinio aŭ io alia.

4. Ĉu sufiĉa publikigo?
La publikigo devas kontentigi la postulojn de A 3.3 kaj (eble) de A 7.2. Praktika celo de la "verketo 'Fundamento de Esperanto' " (BD 4.3) estas kunigi ĉiujn ĝenerale akceptitajn vortojn kaj regulojn pri ĝusta Esperanto en unu facile konsultebla verko (principo de kodeksigo, A 2.1, A 3.3). Se esperantisto volas informi sin pri tio, kio estas ĝusta en Esperanto, li ne devu serĉi en multaj disaj lokoj. Tial A 7.2 preskribas, ke novaj vortoj (kaj des pli formoj novaj) estu enkondukotaj "en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento ». Ankaŭ ne (jam) Fundamentaj, sed "nur" oficiale tolerataj formoj estas "ĝusta" Esperanto. Ili pro tio estu aldonita al la Vortaro Oficiala (VO) kun noto, ke temas pri (nur) tolerataj formoj (A 7.2 en analogio).
Pn. 3 lezas tiun preskribon, ĉar ĝi estis publikigita ne en la samjara OA 8, sed nur en BRO.
Eĉ se oni ne akceptas la postulon analogie apliki A 7.2, nesufiĉa publikigado sekvas el jenaj kromaj konsideroj: Kiel montrite, BRO estas verko pri la plej lernindaj, ĉar plej ofte uzataj vortoj, celanta ĉefe verkantojn de lerniloj. Ordinara esperantisto nek ekspektas nek devas ekspekti, ke en BRO troveblas io alia ol "oportuna klasigo de nia oficiala vorttrezoro". Li fidas kaj rajtas fidi, ke tie ne troveblas iuj decidoj de AdE, kiuj ne nur klasigas la Vortaron Oficialan, sed ion aldonas al ĝi (nome - asertitan - tolerdeklaron). Li rajtas fidi tion des pli, ĉar en la samjara OA 8 mankas ĉia atentigo, kiu referencas por pliaj detaloj al BRO. Sekve ĉiu kaŝita pligrandigo de VO en nura piednoto (!) de tute alicela (!!) verko lezus la preskribon, ke "ĉiu esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi". Rezulte eĉ se AdE en pn. 3 klare esprimus sian volon, ke la formo un' estas tolerata (kion ĝi ne faras), ĝi ne sufiĉe komunikis tiun asertitan volon.
La lasta frazo de la enkonduko al BRO ("... jen kiel piednotoj en B.R.O. mem, depende de la naturo aŭ graveco de la rimarkigoj") nenion ŝanĝas. AdE ne estas libera laŭ propra bontrovo decidi, kiel ĝi plenumas sian devon je publikigo. La cititaj vortoj krome rekte kontraŭas la Fundamenton, kiu ne distingas laŭ "naturo aŭ graveco".

5. Resumo
Pn. 3 estas nek klara (ĉu decido, ĉu privata opinio? - lezo de la principo de klareco, A 3.3), nek motivigita (lezo de A 9), nek ĝustaforme publikigita (lezo de la principo de sufiĉa publikigo, A 3.3, A 7.2).
Pro multrilata lezo de devigaj preskriboj de la Fundamento, AdE ne agis kiel "aŭtoritata centra institucio" (ACI), sed kiel privatulo, verkinte pn. 3.
Temas do pri iu - en la senco de A 3.6 - privata opinio, sed ne pri oficiala decido en formo de "kondiĉa toler-deklaro".

*****

Se oni akceptas tiun rezulton, Andreas plue demandas, kiel oni interpretu la fakton, ke pn. 3 aperas en oficiala teksto de AdE kaj ĉu oni povas konkludi el tiu fakto, ke la formo un' estas ĝusta Esperanto.

1. La nocio "oficiala" en Aktoj II
Unue necesas atentigi pri la maniero, en kiu la nocio "oficiala" estas uzata en Aktoj II. En sia antaŭparolo (p. 3) Waringhien skribas:

"La broŝuro konsistas el du partoj: la unua entenas la oficialajn tekstojn, laŭstatute voĉdonitajn de la Akademio, la dua la neoficialajn, kiuj, kvankam siatempe komunikitaj al la Akademio kiel indaj je ties konsidero, ne estis submetitaj al formala voĉdono."

La vorto "oficiala" en Aktoj II do estas uzata kiel sinonimo de "submetita al formala voĉdono". Tio ne estas la signifo de la nocio "oficiala" en la Fundamento:

"Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem [A 3.4]. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro « Fundamento de Esperanto », devas esti rigardataj kiel oficialaj [A 3.5]; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k. t. p., estas nur verkoj privataj, kiujn la esperantistoj - se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero - povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga [A 3.6].

Pro lezo de pluraj devigaj preskriboj de FdE, AdE ne aldonis la enhavon de pn. 3 (tolerdeklaron pri la formo nova un') al "tiu ĉi libro", nome al la "verketo 'Fundamento de Esperanto' " (BD 4.3). Tiu formo nova estas "kontraŭ tiu ĉi libro" (i.a. kontraŭ R 4 kaj UV), do principe malbona, alivorte malĝusta.

2. Ĉu silenta interkonsento pri la formo un' antaŭ aŭ post 1974?"
Io alia validus nur, se pri la ĝusteco de la formo un' ekzistus iu ĝenerala "silenta interkonsento" de la esperantistoj, ke ĝi estas ĝusta, eĉ se ĝi ĝis nun ankoraŭ ne estas aldonita al FdE (principo de nekompleta kodeksigo, A 2.1, A 3.3).

Tia silenta interkonsento estas konstatebla nek por la tempo antaŭ 1974, nek por la tempo post 1974. Eĉ ne unu aŭtoritatan fonton mi ĝis nun trovis, kie la formo un' estas registrita, eĉ ne en la propra vortaro franca-esperanta de Albault (kun Léger) de 1961.
Ŝajne neniu aŭ - se entute - nur tre malmultaj transprenis la ideon - ĉiuokaze ne sufiĉe multaj por ke oni povu paroli pri "ĝenerala" (silenta, t.e. ne jam en FdE dokumentita) interkonsento.
Manke de tia interkonsento la supra juĝo restas la sama: La formo un' estas malĝusta.

3. Fina rezulto
Pro multrilata lezo de Fundamentaj preskriboj AdE ne sukcesis aldoni tolerdeklaron al la Fundamento laŭ kiu la formo nova un' estas rigardata kiel ĝusta apud la Fundamenta formo malnova unu. Ĉar eksterfundamenta silenta interkonsento pri ĝia ĝusteco ne ekzistas, la formo un' daŭre estas malĝusta Esperanto.