... leĝera legaĵo do, kiun oni eĉ komprenas, se lerneja klaso bruas survoje al la lago, aŭ la tri kutimaj senhejmuloj almoz-petas sur "siaj" respektivaj sekcioj de "mia" linio. Hodiaŭ mi tiom ekridis, ke la vagono fariĝis eta literatura salono. Nome, mi legis "Mi ne estas berlinano - vojaĝ-gvidilo por pigraj turistoj" de Wladimir Kaminer, unue mute, poste laŭte por miaj nekonataj kunvojaĝantoj, kiuj same hejmenstrebis al la oriento.

Kaminer naskiĝis en 1967 en Moskvo kaj per sia soveta vizo alvenis orientan Berlinon en 1990 survoje al Parizo - la Muro ĵus estis malfermita tie kaj tie. Sed samtempe okazis eŭropa futbala ĉampioneco kaj la berlinanoj kondutis ŝlande - eĉ se tiun vorton oni tiujare ne jam uzis. Kiel ajn, la pluvojaĝo prokrastiĝis, unue semajnon nur, intertempe pli ol dudek jaroj. Kaminer fariĝis unu el la plej konataj berlinaj verkistoj kaj certe la plej akravida kaj ĉarma.

"La trinkejoj tie ĉi pretendas sentempecon. Ili estas kvazaŭ publikaj loĝ-ĉambroj, kie oni povas ripozi. Ofte meblitaj per pezaj sofoj kaj apog-seĝoj, ili malfermas erst post mez-nokto kaj fermas je la sekva mateno. Post nokto de arda dancado la junaj berlinanoj ofte ne plu havas sufiĉe da forto por iri hejmen kaj pro tio kuŝas en drinkejoj. ... La sofoj odoras je ŝvito kaj parfumo kaj ofte estas priŝmirita de ŝminko. Pro tiaj drinkejoj Berlino ĝuas altan renomon, ekzemple inter verkistoj, kaj oni povas - sen troigo - nomi la urbon gravan inspir-fonton de la monda literaturo. Ekzistas tie ĉi pli da verkistoj ol muŝoj en la lago Wannsee. El Bavario, Aŭstrio, eks-Jugoslavio kaj la Rur-regiono ili translokiĝas tien ĉi. ...

Se oni legas intervjuon kun verkisto en iu gazeto, preskaŭ ĉiam iupunkte temas pri Berlino. Aŭ la aŭtoro vivis tie ĉi longan tempon, aŭ li ĵus planas translokiĝi tien ĉi. Usonaj furor-vendaj aŭtoroj tie ĉi volas fin-skribi siajn grandajn romanojn pri transvestitoj, japanaj verkistoj volas disvolviĝi siajn rakontojn "en skurila ĉirkaŭaĵo", rusaj aŭtoroj volas "studi la novan Eŭropon" en Berlino. ...

Ne estas la bela arkitekturo, kiu altiras ĉiujn tiujn literaturulojn al Berlino - ne, estas la drinkejoj: idealaj kovejoj por ĉiu kreema homo. Ĉar verdire Berlino estas unu sola drinkejo. En tiu urbo la vivo ne okazas malantaŭ fermitaj loĝejaj pordoj, sed antaŭ kaj malantaŭ la trinkeja barilo. ... En la trinkejo dum la tuta tago estas duona antaŭ mez-nokto, la granda biero aŭ ŝnapso kostas du kvindek, oni matenmanĝas ĝis la 18-a horo. Kion verkisto povus deziri pli? Se vi serĉas verkiston, iru al drinkejo, li tie sidos."

Ĉe tiu punkto ni atingis Pocdaman Placon kaj miaj samtrajnuloj devis eliri. La viro, forta, alte kreskinta nigrulo, ankoraŭ rapide notis nomon kaj titolon, la maljuna sinjorineto ridetante kap-adiaŭis. Du staciojn poste mi transpaŝis la nevideblan limon al oriento.

-------

Wladimir Kaminer. Ich bin kein Berliner. Ein Reiseführer für faule Touristen. 2007, 251 p. kun scio-plena anekso pri la iom aliaj turistaj allogaĵoj.