I.

Kiez [ki:c] oni povas traduki per kvartalo, sed verdire ĝi estas malpli: Temas pri la strataro ĉirkaŭ via apartamento, ankoraŭ atingebla piede, kie troviĝas via bakisto kaj etvendejo, via strat-angula trinkejo, la lernejo de viaj infanoj, parko. Verdire ĝi estas multe pli: Tie ĉi loĝas viaj amikoj kaj konatoj, tie ĉi estos la centro de via ĉiutaga vivo. Kiez estas kvazaŭ vilaĝeto ene de la grand-urbo. Laŭdire ekzistas homoj, kiuj dum monatoj ne forlasas ĝin. Kaj se foje tamen, ekzemple por aĉeti novajn meblojn aŭ aŭton, ili diras "morgaŭ mi vojaĝos en la urbon".

Tipa tia enmetropola vilaĝo estas Sprengelkiez en la urbo-distrikto Wedding, apud la Pekina Placo kun ties Kafejo Oktogono. Ĝiaj nevideblaj, nur senteblaj limoj estas la Kanalo Berlin-Spandaŭ unuflanke, la kvar-lena kaj trafik-plena Müllerstraße aliflanke. Kompreneble oni povus iri trans Müllerstraße, sed kial fari? Se oni ne havas apartan kaŭzon oni same bone povas resti "hejme".

Kiel eta parto de la Vilhelma Ringo, Sprengelkiez havas ties kutimajn trajtojn: Kvinetaĝaj domoj el la 1880-aj ĝis 1890-aj jaroj, ekstere el briko, interne kun muroj el traboj kaj lomo, kiu estis la plej malmultekosta konstru-maniero kaj krome donas agrablan ĉambro-klimaton. En la kortoj iam estis etaj metiejoj, super kiuj loĝis la laboristoj. Nur malmultaj restis, jen kaj jen aŭto-riparejo aŭ ban-instalisto. La bombo-noktojn Sprengelkiez postvivis surprize netuŝita. Sed post la konstruado de la Muro en 1961 ĝi ektroviĝis en iom izolita situo en okcidenta Berlino. La mallonga vojo suden al la orienta centro estis blokita. Veturado al la nova okcidenta centro erst plifaciliĝis post konstruo de nova metroo, kiu evitas la historiajn urbo-vojojn, do ĉirkaŭpasas orienton.

Speciale pri Sprengelkiez ĉiam estis, ke ĝi estis - kaj ĝis hodiaŭ estas - ege dense loĝata, eĉ pli ol aliaj partoj de la Ringo. Kiam en la sesdekaj kaj sepdekaj jaroj multaj germanaj etburĝoj forlasis la kvartalon por trovi laboron aliloke, ekloĝis enmigrantoj ĉefe el Jugoslavio kaj Turkio en la favor-prezaj apartamentoj. Post 1990 alvenis rusoj, poloj kaj aliaj orient-eŭropanoj kune kun homoj el la tuta mondo. Sed ne nur. Iam la kanalo servis ĉefe kiel "maŝin-domo" de la ŝipo Berlino, izolite flotanta en la socialisma oceano: Karbo, faruno kaj konstru-materialoj enen, rubo elen. Industria infrastrukturo, kiu helpis certigi, ke Okcidenta Berlino povis transvivi. Post la malfermo de la enlanda limo tiu funkcio fariĝis malpli grava. Nuntempe ĉefe ekskurs-boatoj kun mansvingantaj turistoj uzas la kanalon. Antaŭ kelkaj jaroj la urbo konstruis biciklan vojon laŭlonge de ĝi. Preterpasante turkajn familiojn piknikantajn sur la herbejo apud la akvo-vojo kaj studentojn kun libroj sur la genuoj, oni bicikle atingas la Ĉefan Stacion, Federacian Parlamenton kaj plurajn ministeriojn en trankvilaj kaj refreŝigaj ĉ. dudek minutoj.

Ne surprize, ke mezklasaj bonhavuloj kaj akademiaj blank-kolumuloj pli kaj pli "malkovras" la kvartalon. Jam sur la balkonoj rigarde al la kanalo flirtas la ĉiel-arka paco-flago de la verduloj kaj "alternativuloj", dum en la malantaŭaj stratoj daŭre regas flagoj de la loka futbal-klubo Hertha aŭ de la turka dekunuo. La ĝentrifikado, la iom-post-ioma elpuŝo de malriĉaj loĝantoj per pli bonhavaj, komenciĝas ek de la akvo ... kaj en la tegmento-etaĝoj. Kutime validas la regulo: ju pli alta, des pli kosta. Supre la urba bruo estas for, vi ĝuas pli da suno kaj lumo kaj eble eĉ havas tegmentan ĝardenon.

II.

Mi facile trovis la domon. "Estas la unua apud la parko", Stefano klarigis antaŭe, "tute supre, kaj jes, ni ne havas lifton, sed iom da sporto ĉiukaze ne malutilos al vi", li amike malicis plue. "Damne", mi sakris forte spirante sur la tria etaĝo, "kial miaj amikoj ĉiam loĝas supre?", kaj plugrimpis la lastajn du. La apartamento estas tre vast-spaca, nur ŝpareme, sed elegante kaj bonguste meblita. "Kaj tio estas nia teraso", Karla ŝov-malfermis la vitrajn pordojn kaj mi ekpaŝas sur la terason, kiu verdire estas pli ĝardeno ol teraso. "Ŭaŭ! Tio estas ... uf! Kia ĝangalo! Kaj kiu panoramo!" - "Plaĉa, ĉu? Ni longe serĉis, ĉar Karla nepre volis havi ĝardeneton", li fiere klarigas. Dum ŝi klarigas al mi siajn plantojn kaj kreskaĵojn, Stefano malfermas botelon da vino. Ni sidas en la vespera suno, postrigardas la hirundojn kaj aŭskultas je la fora mallaŭta ridado de la infanoj en la parko malsupre.

- "Fakte tion mi ne atendis, kiam vi diris, ke vi loĝas en Wedding", mi penseme interrompas la silenton, "mi ja iom miris".
- "Normale", ridetis Steĉjo, "preskaŭ ĉiuj miaj kolegoj en la ministerio reagas simile; intertempe mi alkutimiĝis respondi la demandon, kie mi loĝas, per iu vaga 'en la berlina nordo'. Tiam ili ĉiam pensas pri Reinickendorf kaj ilia burĝa mondo de oficistoj estas en ordo. - Cetere, ĉu vi scias, kiu estas la plej konata konstruaĵo de Wedding?"
- "Ne, ĉu ekzistas fama preĝejo eble?"
- "Ne, ne, estas la domo de la agentejo por senlaboruloj en Müllerstraße. Se la televido raportas pri la aktualaj ciferoj kaj tendencoj pri labor-serĉantoj en Germanio, oni kutime montras ĝin kiel fonan bildon."
- "Ho, tion mi jam ofte vidis, sed mi ne konsciis, ke ĝi estas de Wedding. Mi nepre atentos venontan fojon. - Cetere, strange, ke precize tie ĉi malsupre estas parko, dum en la tuta Kiez unu domo najbaras alian kun nur malmultaj liberaj spacoj."
- "Ĝi iam estis industria tereno. En la 1920-aj jaroj la flug-pioniro Rohrbach tie konstruis akvo-aviadilojn, nomitajn 'flug-boatojn'."
- "Ne, ne vere, ĉu? Meze en loĝ-kvartalo?"
- "Jes tamen kaj ili estis eĉ la plej grandaj de la epoko. La krud-materialoj venis per ŝipoj, la pretaj avioj foriris laŭ sama vojo. Pli precize, la aviaj torsoj kaj flugiloj aparte. Oni devis munti ilin poste, ĉar la strato inter produktejo kaj kanalo estas tro mallarĝa. Infana grimp-skafaldo en formo de avio memorigas pri tiu historio en la nuna parko."
- "Interese. Mi foje rigardos".
- "Ĉe la fino de la strato estis malgranda haveno apud la kanalo tiu-cele. Se oni scias pri ĝi, oni ankoraŭ vidas la restaĵojn. Nuntempe ilin uzas precipe kanuantoj. - Cetere antaŭ nelonge ili starigis novan ŝildon tie, kiu diras proksimume "Bonvenon en Wedding ĉe Maro. De tie ĉi nur plu estas 1700 aŭ mi ne plu scias kiom da kilometroj ĝis la Nigra Maro".
- "Fola."
- "Jes, klare, tio estas Berlino, Bernardo. Oni devas fari longan kromvojon tra Mezlanda Kanalo, Rejno kaj Majno, Kolonjo kaj Frankfurto, fine per kanalo en Danubon, sed fareble estas."
- "Nu, hodiaŭ vespere eble ne plu", Karla aperas en la pordo. "Ni povas ekmanĝi. La legomoj estas el nia ĝardeno. ..."