Levis Strauss, en 1847 enmigrinte el germana Frankonio al San-Francisco, grandskale produktis ilin por laboristoj kaj or-serĉantoj. James Dean en la 1950-aj popularigis ilin kiel pantalonoj por revoltetantaj gejunuloj. La lulilo de ĝinzoj tamen estas la nord-itala haven-urbo Ĝenovo.
Jam la nomo indikas tion. En la itala, la urbo nomiĝas Genova [ĝénova], en la franca Gênes [ĵe:n]. La pantalonojn el Gênes, aŭ mallonge la Gênes, la usonanoj populare misprononcis [ĝi:ns] kaj poste skribis ilin laŭ la prononco "jeans". Jen la hipotezo de Vikipedio. Eble tamen la ŝanĝiĝo de la itala -e- al usona -i- iris alian vojon. Kotonajn ŝtofojn el Ĝenovo oni jam en 1614 (!) nomis Geanes en Anglio - ŝajne kun prononco tre simila al la moderna "jeans". Jen klarigo, kiu evitas la ĉirkaŭvojon tra la franca.
Kiel ajn, en Esperanton la vorto eniris nur relative malfrue. La unua mencio, kiun mi trovis, estas en la Praktika Bildvortaro de Esperanto, Oxford University Press 1979 (p. 10, n-ro 7) [1]. Temas pri laŭtema bildvortaro bazita sur Oxford English Picture Dictionary. En la fontindikoj (p. 85) oni klarigas:
"ĝinzo - internaciismo (En la Suplemento de la Grand Dictionnaire Espéranto-Français de Waringhien estas registrita la vorto 'bluĝino' [2]. Eble estus bone uzi tiun vorton en la senco de kiu ajn vestaĵo el bluĝina ŝtofo, limigante la sencon de 'ĝinzo' al la pantalono, konforme al ties internacia signifo)".
Kiu estas tiu "oni"? La bildvortaro ne indikas la tradukinto(j)n de la angla originalo al Esperanto, nur iun enigman "Language Services, 17 High Street, St. Peters, Broadstairs, Kent, Anglujo". Ĝis nun mi ne sukcesis malkaŝi, kiu esperantisto do estas la aŭtoro de la unua registriĝo de "ĝinzo" en Esperanto.
Kiel kutime, la transskribo laŭ proksimuma usona prononco ne restis la sola. Miyamoto Masao notis "ĵinzo" en sia Japana-Esperanta Vortaro de 1982. En Monato ni trovas jen "ĝinzo" (1991/11, p. 29), jen "ĵinso" (1991/10, p. 12). Tio estas ankaŭ, kion dek jarojn poste la Nova PIV 2002 ofertas: "ĝinz/o - Drelika pantalono. Sinonimo: Ĵinso".
Simile neklara kiel la preciza etimologio de jeans en la angla kaj de ĝinzo / ĵinso en Esperanto ankaŭ estas la vivo de la viro, kiu unuan fojon pentris homojn en ĝinzoj. Nek la nomon de la artisto, nek lian biografion oni konas. Klare estas nur, ke li verkis iam "en la dua duono de la 17-a jarcento en Lombardio". Bedaŭrinde, ĉar li pentris vere majstre. Rigardu liajn bildojn de malriĉuloj en bluaj pantalonoj tie ĉi. Ĉar pli bone oni ne scias, art-historiistoj intertempe inventis nomon por li: "La Majstro de la Ĝinzo".
-----
[1] En la vortaro angla-esperanta de John Wells, 1-a eld. 1969: "jeans - drelika pantalono"; en la 2-a eld. 2010: "jeans - ĝinzo".
[2] La artikolo de 1976 tekstas: "bluĝin/o blue-jean (vêt.)", "vêt." signifas vêtements, vestaĵoj. Fakte la unua, kiu registris la nocion do estis Gaston Waringhien. Sed lia propono estas pura francismo. Henri Vatré en sia Neologisma Glosaro, 2-a eld. 1987 precizigas: "bluĝino 1. tekstil-materialo. 2. pantalono, vesto-parto kudrita el tiu materialo. Vd. ĵinso. F. blue-jean, treillis bleu." Ĉe ĵinso ni trovas: "1. moda tekstilmaterialo; F. treillis. 2. pantalono, vestoparto kudrita el tiu materialo. Vd. bluĝino." Laŭ Vatré do sinonimoj. Interesa estas la tuj posta artikolo ĵinzo: "vakera pantalono. Vd. ĵinso. A., F. jeans" kaj resendo al la meza vortaro germana-esperanta de Krause, 1-a eld. 1983: "Jeans Pl ĵinzo Sg; ~rock m ĵinzjupo". Kaj jen ŝajne la unua en vortaro registrita kunmetaĵo de iu formo de jeans. La transskribo "ĝinzo" mankas kaj ĉe Vatré kaj ĉe Krause 1983. Intertempe Krause lojale rezignis pri sia frua propono kun "ĵ" kaj "z" kaj notas en sia Granda Vortaro Germana-Esperanto de 2007: "Jeans Pl ĵinso, ankaŭ ĝinzo ..." laŭ PIV 2002, kun tamen inversigitaj preferoj.
ĝinzo - jeans
jeans - drelika pantalono, ĝinzo
Ĉu iu povos kontroli en la 1-a eld. de 1971, kio estas notita ĉe jeans? Ĉu nur la transpreno "drelika pantalono" el Wells 1969 aŭ ĉu jam kun la aldono "ĝinzo"?
Sign-in to write a comment.