En Esperanto (UEA) de Jun. 1928:6, p. 126 ni legas:

AKADEMIAJ DECIDOJ
La Akademio, fidela al la Zamenhofa sistemo por landnomoj kaj forigante ĉian alian solvon, decidis per 15 voĉoj kontraŭ 2 (Febr. 1928), ke la solaj landnomoj, kiujn ĝi povas aprobi estas tiuj nome [tiel, probable: nomoj] montritaj en la verketo Pri Landnomoj, la sistemo de D-ro Zame[n]hof. [1]
Ĝi aliparte opiniis, ke la § 15 de la Fundamenta Gramatiko ne estas tie ĉi aplikebla, kaj ĝi decidis, ke la rimarko (1) de l’Vortaro de la Oficialaj Radikoj (p. 31) [2] kaj de Klasika Libro (p. 119) [3], kiu estis nur komentaria noto del’ [tiel!] Prezidanto, estas nuligota.
[Resto koncernas aliajn temojn].

*****

Leĝofare-metie tia decido estas katastrofo: Ĝi (malprecize) referencas al tri (!) aliaj verkoj kaj neniel estas komprenebla el si mem. - Sed tamen la volo de AdE estas eltrovebla. La verketo "Pri Landnomoj" [1] aperis en Jaslo [Pollando] 1927, 16 p. Kolekto de la Akademio (eldonisto do estis la kunlaborinto de Plena Vortaro S. Grenkamp-Kornfeld). Ĝia esenco poste estis regule represita en la tiuepokaj "Jarlibroj de la Lingva Komitato kaj de ĝia Akademio" (JarL), ekz. en tiu de 1931:

Pri Landnomoj
( ZAMENHOFA SISTEMO )

MALNOVA MONDO
La gento donas sian nomon al sia lando per aldono de l’ sufikso -ujo laŭ jena modelo:
Franco (gento). Franca (adjektivo), Francujo (lando).

[sekvas listo de landnomoj, inter ili Bavarujo, Prusujo, Saksujo kaj Ĥinujo]

NOVA MONDO
Ĉar, politike, malaperis la primitivaj gentoj [!? jen la mondkoncepto de iuj en 1928!], la lando mem donas sian nomon al la regnano per aldono de l’ sufikso -ano, laŭ jena modelo:
Usono (lando), Usona (adjektivo), Usonano (regnano).

[sekvas dua listo, i.a. kun Kaplando]

NOMOJ DE PROVINCOJ KAJ URBOJ
Aldoni la finaĵon -o al la provinca nomo: Brandenburgo, Silezio, Provenco, se ne eble, sensanĝe: Loiret, Essex.
Kelkaj nomoj de gravaj ĉefurboj esperantiĝis: Parizo, Ĝenevo, Kopenhago. — Aliaj simple alprenas la finaĵon -o: Londono, Berlino, — se ne eble, senŝanĝe: Versailles, Breslau. [...]

*****

La malklara vortumo "la solaj landnomoj, kiujn ĝi povas aprobi" signifas, ke temas ne pri oficialigo, do aldono al la Fundamento, sed (nur) pri (reviziebla) rekomendo.

AdE neniam oficiale nuligis la decidon de Feb. 1928. Tio devus okazi en la Unua Rekomendo pri Landnomoj de 1989, sed estis forgesite tie kaj same en la Dua Rekomendo de 2009. Evidente oni ne plu konsciiĝis pri la pli frua decido.

*****

Konsekvenco estas, ke la partoj de la decido el 1928, kiuj kontraŭas la aktualan Rekomendon de 2009, ne plu estas aplikeblaj (ekz. Ĥinujo anstataŭ la nuna Ĉinujo / Ĉinio). La partoj, kiuj ne kontraŭas la aktualan Rekomendon daŭre validas. AdE do daŭre oficiale rekomendas uzi ekzemple la formojn Bavarujo, Prusujo kaj Kaplando. -- Nu, kaj pri tio ja ankaŭ ne estas io kritikenda. Ke AdE en 1928 kondamnis la formojn Bavario kaj Prusio, ne plu gravas. Tiuaspekte la Tolerdeklaro de 1974 (OA 8) kaj la Rekomendo 2009 forpuŝas la Rekomendon 1928. En 2015 ĉiu do rajtas mem elekti, kiun formon li preferas.

*****

P.S. La detaloj estas multe pli komplikaj, nome la demando, kion AdE "nuligis" en 1928. Verko [3] estas Grosjean-Maupin, Émile. Oficiala Klasika Libro de Esperanto. Franca, Angla kaj Germana parto. Paris: Esperantista Centra Librejo 1924. 120 p. Kaj la tiea piednoto (1) diras:

Aŭstrujo (1) (Aŭstro) -- (1) Neniu motivo nun por la formo Aŭstrio. La finaĵo io (ne sufikso), kiam internacia en landnomo, ne estas kontraŭfundamenta (Germanio apud Germanujo, kiel evolucio apud evoluo, Fundamento § 15), sed tamen ne konsilinda, ĉar tute senutila komplikaĵo.

Pliajn detalojn vi baldaŭ povos legi en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 4 - Akademia Dokumentaro (BK IV).