... Sed mi rapide rimarkis, ke pli bone estus, ke, en la komenco, la lingvo havu nur siajn plej necesajn elementojn, kaj ke mi lasu al la vivo, aŭ al kompetenta akademio, la zorgon plenigi la aferon".

Tiel André Albault citas en sia bonega "Ĝenerala Enkonduka Notico" al la 10-a eld. de la Fundamento 1991 el Zamenhofa deklaro antaŭ kunsido de la Lingva Komitato dum la 6-a Universala Kongreso (Vaŝingtono 1910) [1]. En piednoto Albault aldonas: "La aludita aŭtoro tre verŝajne estas Joseph Albert Ernst SCHMIDT el Lejpcigo (1769-1851), germano-rusa gramatikisto kaj leksikologo (el informo de S-ro R. Jossinet, Parizo)".

Relative facile oni povas konstati, ke persono kun tiu nomo ne ekzistis. Schmidt, kiu kutime indikis sian nomon per nura "J.A.E. Schmidt" fakte nomiĝis Johann Adolph Erdmann Schmidt, sed li ja vivis de 1769 ĝis 1851, ja estis doktoro de filologio, lektoro, docento, profesoro ĉe la universitato de Lepsiko pri nov-greka kaj rusa lingvoj, ja estis tradukisto kaj interpretisto el la rusa, skribis lernolibrojn kaj gramatikojn pri la rusa kaj nov-greka kaj - ho ve! - sennombrajn vortarojn. Eĉ nur la meta-katalogo de la nord-germanaj bibliotekoj GBV listigas 92 verkojn de J.A.E. Schmidt, el kiuj pli ol 25 aperis ankoraŭ post lia morto. Jen nur kelkaj el liaj vortaroj (la jaroj indikas la unuan eldonon):

  • 1812, 1823, 1839, 1842: Rusa - Germana - Rusa (diversaj vortaroj, ne reeldonoj)
  • 1825, 1829: Novgreka - Germana - Novgreka
  • 1834: Pola - Rusa - Germana
  • 1834: Pola - Rusa
  • 1836: Rusa - Pola - Germana
  • 1837, 1839: Franca - Germana - Franca
  • 1837: Franca - Novgreka - Germana (jen la titol-paĝo)
  • 1840: Germana - Novgreka - Franca
  • 1847: Franca - Pola - Franca

Se ni do provizore supozas, ke ni trovis "nian" Johann Adolph Erdmann Schmidt (Schmidt bedaŭrinde estas unu el la plej oftaj nomoj en la germana) - al kiu "plena kaj multlingva vortaro de Schmidt" Zamenhof referencis en 1910? Multlingva, aŭ almenaŭ trilingva, estas la Rusa - Pola - Germana de 1836 aŭ la Pola - Rusa - Germana de 1834, se ni lasas ekster konsidero la trilingvajn kun la novgreka. La aperjaroj 1836 aŭ 1834 klarigus, kial Zamenhof uzis en la UV tiom da germanaj vortoj jam eksmodaj en 1893.

Elektronika Google-libro de la Rusa - Pola - Germana ne ekzistas, tiel ke facila komparo kun la Universala Vortaro (UV 1893) de nia Fundamento ne eblas. Ni do devus iri la ŝtonan vojon havigi ĝin kaj apudmeti al UV. Ĉu eble ideo por pluvemaj tagoj? Agrablan aŭtunon al ĉiuj!

-----

P.S.: Intertempe ja estas rete konsultebla la Plena Vortaro Rusa-Germana kaj Germana-Rusa de J.A.E. Schmidt el la jaro 1866. Sed ĝi ŝajne ne estas tiu, kiun alludas Zamenhof.

------

[1] Fundamento, 10-a eld. Pizo 1991, p. 11, piednoto 3. Jam nur pro la enkonduko kaj notoj de Albault indas preferi la libro-eldonon al la nefidinda reta versio.