Antaŭ 20 jaroj tie ĉi patrolis la gvadiaj ĵipoj de la "socialisma ŝtato", minoj konvinkis fuĝemulojn elteni en popol-demokrata grizo aŭ defendis la "atingaĵojn" de la "unua ŝtato de laboristoj kaj kamparanoj" en Germanio - laŭ via ideologia konvinkiĝo. Hodiaŭ la urbo-centra herbejaĉo apud la iama Muro nomiĝas "Parko de la Muro", berline eŭfemisme, ĉar la urbo estas bankrota. Malantaŭ la hinterland-muro [1] estas "amfiteatro", belvortaĵo por ŝtuparo por mil homoj kaj scenejo.
Joe Hatch venas el Irlando, vivas de kelkaj jaroj en Mitte (centra distrikto) kaj posedas biciklon, per kiu li transportas laŭtparolilojn, mikrofonon kaj karaokilon. La kantist-imitaj steluloj venas de ĉie, same kiel la dumil-orela aŭskultantaro. En amuza angla-germana miks-lingvo Joe anoncas Kathy. Dum li serĉas ŝian kanton sur la komputilo, li demandas, de kie ŝi venas. Iom facil-anime ŝi diras "Londono". Aŭdaca respondo al Joe. "Kiu ankoraŭ kredas, ke Londono estus mojosa - krom la angloj kompreneble?", la olda irlandano provokas kompatindan Kathy. Ŝi estas tiel ekscitita, ke ŝi eĉ ne reagas - unua prezento en la plej granda karaokejo de la mondo, kiel varbas iuj "alternativaj" turist-gvidiloj. Kantante Kathy bone defendas sin kaj ricevas adekvatan huraon.
La poŝ-telefono de Anna el Madrido apud mi denove sonoras. "Ne, paĉjo, ni aŭskultas karaokon. Jes, tie ĉi ankaŭ estas bela vetero", ŝi hispanas. Juna turkino premas sin tra la ŝtupara amaso kaj kaŝ-vendas bieron, laŭaserte "tute fridan". La aŭstralianino malantaŭ mi prenas botelon, sed Samira en plej bela berlina dialekto alraŭkas ŝin "redonu al mi, por ke mi malfermu por vi, heliko!" Schnecke ŝi diras, kiu estas nur iom malafabla vorto por knabino - strange tamen aŭdi ĝin el buŝo de virino al virino.
Brun-bukla belulo el Bulgario nomas sin Lupo (tiel) kaj plenvoĉas Smoke on the water de Deep Purple. Li forĵetas sian ledan jakon kaj elmontras larĝan bruston duonnudan. La knabinoj ekkriĉas, ni rigardas nin kaj rid-eksplodas. La suno brilas super la domoj tie fore en okcidenta Berlino. Iu Claudia kantas salson en la hispana kaj tri, kvar paroj ekdancas sur la scenejo. Anna dum momento lasas sian poŝ-telefonon en la mansako. Mike el Los-Anĝeleso videble estas gejo. Apenaŭ li kantas, sed lia koksa svingo estas galaksia kaj tre amuza. Kiam li rond-irigas sian postaĵon, nur duone kovritan per pantalono, direkte al la fanoj de maldeca spektaklo, Anna kunpremas siajn katolikajn genuojn kaj eligas iun malaproban "aj, aj!". "Vi vere estis entertaining", lakonas Joe, "mi eĉ ne rimarkis, ke vi kantis". La ŝtupara milo konsent-fajfas. Kevin venas el Berlino. "Kiu distrikto?" severe demandas Joe. "Moabit" - la berlinanoj inter la aŭskultantoj ahaas [2].
Kiam Lisa el Toronto ("ĵus dorssakumante Eŭropon") voĉ-flutas give peace a chance, nubo de dolĉa haŝiŝ-fumo kuŝiĝas sur nia amfiteatra ŝtupo. "Ĉu 'stas vi?" mi demandas al nia najbarino maldekstre. Ĉirkaŭ kvardek jaroj, kun kolo-tatuo kaj armea kurthararo blond-farbita, ŝi iom melankolie berlinumas: "Ne, tiuj tempoj jam delonge pasis. Sed spiru profunde". Kaj kiu povus kontraŭi la deziron de bela virino?
La aŭdacemuloj laŭvicas, mi aĉetas plian bieron ĉe Samira. El Hindio, Francio, Filipinoj, Svedio, Moabit ili estas kaj kompreneble ne mankas Antonjo el Italio: Cantare, oh ho, cantare ... La regulaj vizitantoj konas kaj freneze bonvenigas lin. Hodiaŭ li kanzon-duone forgesas la tekston kaj improvizas ital-german-angle: You are so wunderbar Berlino.
Kiam la suno malaperas malantaŭ la alia urbo, fora je distanco de nur tricent metroj, la kanzon-konkurso Los-Anĝeleso - Moabit staras 2:3. Tra la freŝa vespero ni biciklas hejmen laŭlonge de la Muro. After all, Antonjo probable pravas.Nur la biero povus esti pli malvarma.
P.S.: Filmeton pri Mauerpark kaj la karaokejo de Joe vidu tie ĉi. Sur la monteto antaŭ la sportejo videblas la hinterland-muro (klaku "Karaoke auf dem Todesstreifen").
---
[1] En la fino la Muro konsistis fakte el du muroj kun "morta strio" kaj kontrol-padoj inter ili. La ĉefa estis videbla de "kapitalisma" okcidento. La hinterland-muro estis la unua (kaj kutime lasta) barilo videbla el "socialisma" oriento. Inter ambaŭ situis pli-malpli larĝa tereno, kiu formas nun la Parkon de la Muro.
[2] Moabit estas laŭdire etburĝa kvartalo en la okcidenta parto, plej konata precipe pro sia granda prizono. Dum la angla persona nomo Kevin estas maloftega en burĝaj familioj, ĝi oftas en sociale malfortaj. Pro tio "Kevin el Moabit" tuj nutras antaŭjuĝojn pri vulgareco, disrompitaj familioj, senlaboreco kaj mizero.
Sign-in to write a comment.