1-1=
- Unu minus unu estas nulo, diris Roberto. 'stas infanaĵo.
- Ĉu vi vidas? Sen nulo ne funkcias.
- Sed kial oni notu ĝin? Se ne restas io, oni ja ankaŭ ne devas noti ion. Kial propra cifero por io, kio tute ne ekzistas?
- Nu, tiukaze kalkulu:
1-2=
- Unu minus du estas minus unu.
- Ĝuste. Nur - sen la nulo via nombro-serio aspektas tiel:
... 4, 3, 2, 1, -1, -2, -3, -4 ...
La diferenco inter 4 kaj 3 estas unu, inter 3 kaj 2 denove unu, inter 2 kaj 1 denove unu kaj inter 1 kaj -1?
- Du, konfirmis Roberto.
- Tiukaze vi do ellasis nombron inter 1 kaj -1.
- La sorĉita nulo!, vokis Roberto. ...
-------
- Probable vi pensas, ke mi estus la sola, diris la nombro-diablo, kiam li aperis venontan fojon. Ĉi-foje li sidis sur faldebla seĝeto meze de senfine vasta terpoma kampo.
- La sola kio?, demandis Roberto.
- La sola nombro-diablo. Sed tio ne estas vero. Mi estas nur unu inter multaj. Tie, de kie mi venas, el la nombro-paradizo, ni ekzistas arege. Bedaŭrinde mi ne estas la plej grava. La veraj ĉefoj sidas en siaj ĉambroj kaj pensas. De tempo al tempo iu ridas kaj diras ion kiel "R[n] egalas h[n] dividita n fakultato oble f de n parentezo sur a plus teta, parentezo fermita". Tiam la aliaj kapjesas komprene kaj kunridas. Foje mi ne komprenas, pri kio entute temas.
- Por tia malgrava diablo vi tamen estas sufiĉe memfida, respondis Roberto. Ĉu mi nun bedaŭru vin?
- Kion vi opinias, kial ili dissendas min nokte? Ĉar la ĉefoj tie supre havas pli gravan por fari ol viziti lernantojn kiel vi, mia kara Roberto.
- Tiukaze mi ja estu feliĉa, ke mi almenaŭ sonĝas de vi. ...
--------
Nun la nombro-diablo komencis monotone deklami la Fibonaĉi-nombrojn, ja, li iuspece ekĉantis ilin sur sia seĝeto. Estis kvazaŭ Fibonaĉi-opero:
- unuunudutrikvinokdektridudekunutridekkvarkvindekkvinokdeknaŭcentkvardekkvarducenttridektri-tricentsepdeksep ..
Roberto fermtenis siajn orelojn.
- ...
- Bone, Roberto. Ĉu vi nun konfesas, ke la leporoj kondutas kvazaŭ ili parkeris la Fibonaĉi-numerojn?
--------
Matematikon, nombrojn, kalkuladon - la dekjara Roberto malŝategas ilin same kiel sian dikan instruiston pri matematiko, kiu kaŝe manĝas brecojn, dum la infanoj devas kalkulaĉi stultaĵojn. En siaj noktaj prem-sonĝoj Roberto ŝanceliĝas sur alta klifo super bolanta riverego, glitas, falas, faladas - ĉiam denove, ripete, ade. Iun koŝmaran dormon denove li falas, tamen ĉi-foje li alteriĝas en stranga arbarego, kie kreskas gigantaj nombroj UNU. Sur mola fungo sidas vireto, kiu klarigas al Roberto, ke ĉio granda komenciĝas per UNU. Dum dekunu noktoj la nombro-diablo dialogas kun Roberto pri la nulo, la leporo-, rafano-, triangulaj, nesaĝaj, hopantaj kaj ankoraŭ aliaj nombroj, ĝis fine la dekduan nokton li kunprenas lin en la nombro-paradison. La postan tagon la dika instruisto estas acid-humora. "En la klaso estas 34 lernantoj. La unua ricevas unu brecon. La dua du, la tria tri ktp., la tridekkvara fine tridekkvar. Kiom da brecoj ni devas aĉeti, por ke sufiĉos por ĉiu infano?", li grumblas kaj malaperas malantaŭ sia gazeto. La infanoj ekĝemas - sed Roberto memoras, kion la diableto rakontis pri la kokusnukso-nombroj ...
La aŭtoro Hans Magnus Enzensberger (* 1929) estas konsiderata unu el la plej gravaj germanaj verkistoj postmilitaj. De kelkaj jaroj li skribas ankaŭ librojn por infanoj kaj junuloj. "La nombro-diablo - Kusena libro por ĉiuj, kiuj timas matematikon" fariĝis majstro-verko de porjunula literaturo. Atento-kapta kaj -tena, mistera, magia, instrua, leĝera, fascina kaj komprenebla tiel facile, ke ŝatos ĝin eĉ gepatroj, kiuj malŝategas kalkuladon, nombrojn, matematikon.
Hans Magnus Enzensberger, Der Zahlenteufel - Ein Kopfkissenbuch für alle, die Angst vor der Mathematik haben, Munkeno, Vieno: dtv 1997.
P.S.: Por vi certe estos same infane facile solvi la breco-enigmon kiel por Roberto, ĉar vi probable ne apartenas al tiuj, por kiuj Enzensberger skribis sian libron, nome al tiuj, kiuj timas matematikon (kiel mi). Sinceran antaŭdankon do, ke vi klarigos al ni solvon kaj solvo-metodon.
Sign-in to write a comment.