Je la 10-a matene oni renkontiĝas en iu parko aŭ trinkejo kaj tie ricevas registro-numeron kaj ekscias la kadran temon. En la ĉi-jara deka foto-maratono jubilea estis "vojaĝo tra la tempoj en Berlino". Je tagmezo la ekiro: Dum 12 horoj ĝis sekvonta meznokto oni devas bildigi 24 subtemojn. Ilin oni ekscias ĉe diversaj renkontejoj distribuitaj tra la tuta urbego. Por nur atingi ilin en 2010 necesis vojaĝi preskaŭ 100 km tra Berlino, distanco, kiun multaj biciklis! La unua temo estis "samepoka atestanto", la dua en tute alia urboparto "nenies lando", la tria en denova alia kvartalo "antaŭen ĉiam, malantaŭen neniam" (slogano el iama GDR-socialismo). Kaj tiel plu dum longa duon-tago ĝis "rande de la tempo", "noktaj amuziĝemuloj" kaj fine "Berlino en la jaro 2020".

Malfacilas ne nur trovi motivon por ĉiu unuopa temo ("en antaŭaj epokoj ĉio estis pli bona"), sed krei koheran serion, kiu rilatas al la kadra temo. La foto-kondiĉoj dum la dekdu horoj kompreneble kovras la tutan spektron: De plena meztaga lumo hela ĝis malhelo nokta. La enurbaj maratonaj stacioj ampleksas la tutan berlinan kosmon: De laboristaj kvartaloj en stilo de socialismo ĝis burĝaj stratoj el la 1880-aj jaroj; de hiper-moderna ĝis mezepoka, de trafik-ŝtopita ĝis vilaĝeske trankvila.

Ĉ. 400 fotantoj partoprenis ĉi-jare, preskaŭ duoble pli ol en 2009. Ĉ. 250 el ili sukcesis fini la tutan itineron kaj produkti la konkursan foto-serion. Tiuj nun estos ekspociziata dum julia semajnfino kaj prijuĝata de ĵurio, kiu atribuos premiojn por la dek plej bonaj.

La bona novaĵo: Post kvar semajnoj gamboj kaj genuoj ne plu doloros - kaj oni estos mense preta akcepti la defion de la Berlina Foto-Maratono 2011.