"Malantaŭ mi nun subiris la vilaĝo, ĝardenoj kaj preĝejaj turoj; antaŭ mi novaj vilaĝoj, kasteloj kaj montoj supreniris; sub mi semitaĵoj, arbetaĵoj kaj herbejoj bunte preterflugantaj; super mi sennombraj alaŭdoj en la klara, blua aero. Mi hontis laŭte krii; tamen plej interne mi ĝojkriis, kaj mi piedfrapadis kaj dancis sur la starbreto [de la kaleŝo] tien kaj reen, tiel ke mi preskaŭ perdis mian violonon, kiun mi tenis sub la brako ...".

Junuloj antaŭ 200 jaroj do petveturis per violono sub la brako kaj afable riverencis al "veturigisto", t.e. koĉero. Jes kompreneble, la lingvaĵo de la traduko de Bennemann (1885-1954) estas iom polveca, tia kia la jam ne plu tute pura ekzemplero mia. Sed ankaŭ la germana originalo ja nuntempe impresas malmoderna kaj kovrita per fajna patino. Eĉ se lingve duoble eksdata, la sentoj kaj emocioj estas eternaj. La ekscitiĝo kaj ĝojo de junulo, kiu scivoleme kaj petoleme unuan fojon malkovras la vastan mondon transe de sia hejma vilaĝo.

Kial mi rakontas al vi ĝuste nun pri tiu el miaj plej favorataj? Unue, ĉar post longaj monatoj da neĝo kaj glacio fine regas "netaŭgula" vetero printempa en mia norda vilaĝo ie inter arbaroj kaj marĉoj, vekiĝinta sun-monato, kiu invitas al vojaĝado. Due, ĉar Cezaro antaŭ nelonge bele tradukis la faman "En friska grundo klara" de Eichendorff, gratulon al Cez unu plian fojon! Kaj laste ĉar mi volas atentigi vin pri tiu moderna, simpatia verda "netaŭgulo", kiu lakonas pri siaj unuaj cent Esperanto-renkontiĝoj kaj afablas klarigi al la jam-ne-plu-tute-junaj, kio signifas PRS kaj Tübingen en junulara ĵargono:

Ankoraŭ hodiaŭ "Tübingen" estas fifama pro la konfliktoj kun la ejestroj kaj la restriktoj al la nokta brufarado. Jarojn poste oni ankoraŭ kriis la nomon de tiu urbeto kiam oni silentigas diskejon kaj malfermas fenestrojn. Tamen tiu ĉi IS en tiu neniam-plu-ejo estis la unua post kiu mi spertis PRS-on [postrenkontiĝa sindromo, iuspeca verda saŭdado, sento de dolĉe-amara interna malpleno post gaja Esperanto-renkontiĝo, kaŭzante ke oni tuj aliĝas al venonta kongreso].

Printempan plezuron kun Eichendorff, Horowitz kaj PRS al ĉiuj!