I.

Ni jam scias, ke vortoj estas senco-formo-kombinaĵoj. Iu difinita ideo (nocio, koncepto, senco, signifo) estas esprimita per unu difinita formo (termino, literaro, sonaro). La nocio

"Afrika besto kun longa kolo kaj flava felo kun nigraj makuloj "

estas esprimata per la termino "ĝiraf-". Nocio (kiel fiksita per la difino) kaj termino kune formas "vorton".

Facile ni povas fari regulon (en la lingvaĵo de la Fundamento "leĝon") el tiu vorto:

"Se vi volas esprimi la koncepton 'afrika besto kun longa kolo kaj flava felo kun nigraj makuloj', tiam vi devas uzi la formon 'ĝirafo'.

Ĉiuj komputilistoj bone konas la if-then / se-tiam-rilaton. Ĝi ĉiam konsistas el du partoj:

  • la se-parto enhavas kondiĉojn; nur se ili estas plenumitaj, estas aplikenda
  • la tiam-parto; ĝi enhavas la konsekvencon, ofte ordonon, permesonmalpermeson.

Oftaj miskomprenoj pri lingvaj reguloj rezultas el tio, ke oni ne profunde analizas la kondiĉo-flankon. Jam nur nia simpla ĝirafo-ekzemplo havas kompleksan kondiĉaron. Mi nombras ilin tie ĉi:

"Afrika [2] besto [1] kun longa [4] kolo [3] kaj flava [6] felo [5] kun nigraj [8] makuloj [7]."

Ok kondiĉoj! La vico de la nombroj sekvas el jeno: Unue ni esploru, ĉu temas pri besto. Se la respondo estas ne, ni nek devas esplori, ĉu ĝi estas afrika nek iun de la aliaj ecoj (kondiĉoj / k). Se ĝi ne havas felon, ni ne devas esplori, ĉu la felo estas flava kaj havas makulojn k.t.p.

Ni imagu, ke ni vidas iun afrikan beston kaj apliku la ĝirafo-regulon:

Nia afrika besto (k1-k2 +) havas kolon (k3 +), sed ne aparte longan (k4 ?), ĝi ankaŭ ne havas flavan felon (k5-k6 -), sed grizan haŭton, do ankaŭ ne nigrajn makulojn sur la felo (k7-k8 -). Anstataŭe ĝi havas longan rostron kaj grandajn orelojn. Ĉar ne ĉiuj kondiĉoj estas plenumitaj ("afrika besto kun kolo" ne sufiĉas), la ĝirafo-regulo ne estas aplikebla.

II.

Ofte reguloj ne estas vortumitaj en la perfekta se-tiam-formo. Ni rigardu R 12 de FG 1887. La francaj, anglaj kaj germanaj versioj havas:

  • fr: S’il y a dans la phrase un autre mot de sens négatif, [c'est que] l’adverbe „ne“ se supprime.
  • en: If there be one negative in a clause, [than] a second is not admissible.
  • de: Wenn im Satze ein Wort vorkommt, das von selbst eine verneinende Bedeutung hat, so [= dann] wird die Negation ne weggelassen.

Z resumis tion en sia traduko de 1903 jene:
  • eo: Ĉe alia nea vorto la vorto "ne" estas forlasata.

Pli proksima al la originalaj reguloj estas ekz. tia traduko:
  • Se en frazo jam estas alia nea vorto, [tiam] la vorto "ne" estas forlasata.

Supraĵe legita, la traduko de Z ŝajnas esti nur iu konstato. Sed ĝia "vera senco" (A 4.3) estas tiu de regulo. La tiam-flanko (konsekvenco- aŭ ordono-parto) de la regulo povas esti vortumita eĉ pli rigore:
  • Se en frazo jam estas alia nea vorto, [tiam] vi ne rajtas uzi la vorton "ne" / [tiam] la uzo de la vorto "ne" estas malpermesata / kontraŭregula / malĝusta / evitenda k.t.p.

Ni ekzercu tion je alia ekzemplo, nome je R 6.2.a)

  • fr: [2] Formes du verbe : a) Le présent est caractérisé par as; ex.: mi far'as ― je fais.
  • en: [2] Forms of the Verb: a) The present tense ends in as, e. g. mi far'as, „I do”.
  • de: [2] Formen des Zeitwortes: a) Das Präsens endet auf as; z.B. mi far'as, ich mache.
  • eo [eksterfundamenta traduko de Z el 1903]: [2] Formoj de la verbo: la tempo estanta akceptas la finiĝon "-as".

Rimarku, ke la "leĝoj" estas vortumitaj malsame. Pri la prezenco ("tempo estanta") ni devas scii du aferojn: 1. uzu la "finiĝon" as kaj 2. aldonu ĝin al la fino de la vorto (do far-as jes, as-far ne). Tio estas tute klare esprimita en la angla kaj germana (finas je), ne tiel klare en la franca (estas karakterizata). Nomante la "vorton" "as" finiĝon, la traduko de Z donas interpreton, kiun la originaloj ne havas. En la traduko de Z krome mankas la ekzemploj.
_____________________________________________________________________

Viaj taskoj

1. Revortumu R 6.2.a) laŭ la se-tiam-skemo.
2. La "leĝon" R 15.1 Z tradukis al Esperanto en 1903 jene: "15. [1] La tiel nomataj vortoj "fremdaj", t. e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo; ..."
a) Revortumu R 15.1 laŭ la se-tiam-skemo.
b) Nomu la kondiĉojn de la regulo en la sinsekvo, en kiu oni esploru ilin kutime.
c) Nomu la konsekvencon de la regulo, se vorto plenumas la kondiĉojn.

Kromaj taskoj

3. Kio estas la ekzemploj kun "mi faras"? Ili ja apartenas kvazaŭ anekso al la regulo. Ĉu ili mem estas reguloj aŭ ĉu io alia?
4. En la konsekvenca parto de R 15.1 ni legas "ricevante nur la ortografion de tiu ĉi lingvo". Kiun funkcion havas tiu frazparto en la strukturo de la regulo? Kiel oni nomas tiun funkcion?