Ni prenu kiel ekzemplon la paĝon 86, sur kiu ni jam trovis nian ĉanon. Okulfrapas kiom da vortoj kun rilato al religio troveblas: paska pano, idolo, baptaniĝi, baptaneco, baptano, baptujo, tomba monteto. Kaj jen vorto kun rilato al aristokratio kaj kortumo: kurfirst (transskribo de la germana Kurfürst al la rusa), princo elektanta; kiel rusismoj (vortoj rilatantaj precipe rusajn aferojn): kumiso (trinkaĵo el fermentinta ĉevalina, azenina aŭ kamelina lakto) kaj iu klariginda "vilaĝa industrio". Krome la rektaj transskriboj "kuriero" kaj "kurioza", fine la medicin-rilata specifaĵo "vitriolo".

"Nu, kio?", vi diras, sed ni daŭrigu nian promenon. Por rusismoj vd. ekzemple jenon: hetman, kozak, rubl, sevrug, anker (iu spaca mezur-unuo, pro ĝi la ŝip-ankro), arŝin, barank, ĉetverik, desatin (area mezur-unuo), hajduk, ĥan, jesaul, kalaĉ (iu kuko), kreml, kumis (vd. supre), murz, sajk, sarafan, verŝok, vojevod, zolotnik. Kaj tiel plu, kaj tiel plu.

Por "aristokratio kaj kortumo" ni legu p. 70, kie ni trovas kamera ĉambro kaj poste kamerger (= transskribo de la germana Kammerherr, h -> g) ĉambelan', kamerdiner (= el la germana Kammerdiener) ĉambr'ist', kamerjungfera (el la germana Kammerjungfer) ĉambr'ist'in' de kort'eg'o, kamerjunker (la germana Kammerjunker, kp. junkro), kavalir' de kort'eg'o - nekredeble, ĉu ne?

Surprize demokrat' jam troveblas, sed anarĥio nur estas el la Jürgensen-vortaro de 1905. Ĉu tio estis la mondo de Zamenhof? Eble. Sed li ankaŭ devis skribi por sinjoro Lagodovski kaj ties superuloj. Lagodovski estis cenzuristo en Varsovio, konato de lia patro Marko Zamenhof. Inter 1887 kaj 1889 li donis la permesojn al la unuaj esperantaj verketoj. Sed en septembro 1888 Zamenhof petis permeson por eldono de gazeto "La Internaciulo" ne ĉe la varsovia cenzuristo, sed ĉe la centra administracio en la ĉefurbo Peterburgo. " 'Kuracisto Lazaro Zamenhof' plenumis ĉiujn postulojn necesajn por cenzuro: li prezentis sin kiel redaktoro kaj eldonisto, sciigis la adreson, prezon de la eldono, aldonis kopion de sia kuracista diplomo kun notaria atesto, fiskmarkojn, ekzemplerojn de jam eldonitaj esperantaj libroj" ...kaj malsukcesis, ĉar "en cenzurejo mankas persono, kiu povas trarigardi eldonojn en nove inventitaj lingvoj", tiel ke "la ĉefa administracio opinias necesa la petskribon malakcepti".

Lagodovski mortis en 1889. De tiam Zamenhof devis peti permeson por publikigo ĉe la centra cenzurejo en Peterburgo. De 1890 ĝis 1891 li eĉ ne unu solan fojon ricevis ĝin, eĉ ne por represo de jam aperintaj verketoj. Fine de novembro 1892 venis ordono esperantajn verkojn "transsendi al la Peterburga komitato 'de cenzuro eksterlanda' [t.e. 'cenzuro por eksterlandaj eldonoj']". Sep monatojn pli poste, fine de junio 1893 Zamenhof ricevis la permeson presigi la Universalan Vortaron de nia Fundamento. Ĉu ĝi eble estas tiel proksima al kaj preskaŭ identa kun la Meza Vortaro Esperanto-Germana de 1889 por ĉiel eviti iu ajn pretekston denove prokrasti aŭ eĉ nei cenzuran permeson? Tiel Zamenhof povis argumenti "Lagodovski jam kontrolis ĝin, nur la lingvoj franca, angla, pola kaj rusa estis aldonitaj".

P.S.: Multajn pliajn detalojn legu en Ĥvorostin, S.K., Cara Cenzuro kaj Esperanto, en: Scienca Revuo 1972, p. 37-46 kaj 79-88 (du partoj), el kiu mi prenis la citaĵojn (vd. la bildon).