Ankoraŭ en 1906 Th. Cart, nome de LK, transdonis raporton kun proponoj de pli trafaj tradukoj al la kvin referenc-lingvoj de UV al Z, por ke li "decidu mem la farotajn korektojn, ĉu francajn, ĉu anglajn, k. t. p.". Je 1907-02-24 Z respondis kaj aprobis plej multajn proponojn rilatantajn la francajn tradukojn. Je tiu okazo li donis klarigojn pri kelkaj malmultaj vortoj, klarigoj, kiuj poste eniris la kolekton de Lingvaj Respondoj. Pri la vorto akuŝ Z skribis:
_______________________________________________________________________
„Por ‚akuŝi’ mi konsilas konservi ĝian signifon ne transiran (kiun ĝi havas en la Un. V.). La ŝanceliĝo pri tiu ĉi vorto estis kaŭzita de la sekvanta cirkonstanco: antaŭ 5-6 jaroj S-ro de Beaufront skribis al mi, ke pro la vorto ‚akuŝistino’ estus bone doni al ‚akuŝi’ signifon transiran. Ĉar la tiama rezonado de S-ro B. ŝajnis al mi ĝusta kaj ĉar la Univ. Vortaro tiam ne havis ankoraŭ ian karakteron de netuŝebleco, tial, mi konsentis, ke li donu en sia vortaro [de 1901] al ‚akuŝi’ sencon transiran. En tia senco la vorto poste transiris ankaŭ en ĉiujn aliajn vortarojn kaj kaŭzis konfuzon kaj mi ĝin enmetis ankaŭ en la vortaron germana-esperantan [de 1904]. Nun [en 1907], ĉar la Univ. Vortaro devas resti netuŝebla, mi konsilas konservi por la vorto ĝian antaŭan sencon, tiom pli, ke tiu senco estas ankaŭ pli ĝusta, logika kaj oportuna. La ekzistado de la vorto ‚akuŝistino’ tute ne devas nin konfuzi, ĉar ĉiu facile komprenos, ke ‚akuŝistino’ signifas ne ‚virino, kiu profesie (!) naskas’, sed ‚virino, kiu profesie sin okupas per aferoj de naskado’ (ne okupas sin per akuŝado, sed nur per akuŝoj). [LR 20 A, let. al Cart pri aprobo de la francaj AK (1907-02-24) en ED 4, Mar. 1907, p. 36; repr. en OV 1929, p. 539, BK III 2015].
_______________________________________________________________________
Viaj taskoj
1. Nomu la kvin referenc-lingvoj de UV (kaj same de FE kaj FG) en la sinsekvo, en kiu ili aperas en UV (kaj FdE laŭ stato de 1905).
2. Z referencas plurfoje al la "Universala Vortaro". En kiu jaro aperis ĝia unua eldono?
3. "S-ro de Beaufront" estis la probable plej grava pioniro de Esperanto en Francio kaj longe rigardata kiel la "dua viro de Esperanto" post Z. Liaj fru-epokaj vortaroj kaj gramatikoj estis adaptitaj al pluraj aliaj lingvoj. Per kio ĉesis la rilato de Louis de Beaufront al Esperanto? Donu koncizan respondon de maks. kvin vortoj.
4. Z asertas, ke li la vorton akuŝ "enmetis ankaŭ en la vortaron germana-esperantan [de 1905]". En tiu vortaro tamen ne Zamenhof estas nomita kiel aŭtoro, sed alia esperantisto, laŭ kies nomo oni kutime referencas al la "germanaj vortaroj". Kiu?
5. Kial Z en 1905 kaŝis sian aŭtorecon malantaŭ pajloviro? Donu koncizan respondon de maks. dek vortoj.
6. La plej grava argumento por la konsilo de Z estas, ke "la Univ. Vortaro devas resti netuŝebla". La "principo de netuŝebleco" estas multfoje menciita en FdE. Post la principo de unueco (A 1.1. kaj multloke), ĝi eble estas la dua plej grava principo de FdE. La Antaŭparolo ankaŭ donas motivojn, kial ĝi estas tiel grava. -- Kial laŭ la Antaŭparolo netuŝebleco estas pli grava ol ĉiu ŝajna aŭ eĉ vera plibonigo, konstanteco do pli grava ol boneco? Notu la precizan citaĵon kaj trovlokon.
7. Laŭ difino, t.e. laŭ interkonsento de la esperantistoj, la Fundamento estas senerara. Tio koncernas tamen nur la tekstojn en Esperanto, ne la tradukojn al la referenc-lingvoj. La Fundamento mem atentigas, ke tradukoj povas esti misaj, ĉefe la tradukoj al iu certa lingvo. Al kiu? Notu la precizan citaĵon kaj trovlokon.
8. La respondo de Z havas strukturon similan al tiu de tribunala verdikto. Analizu la strukturon de la respondo, disigu ĝiajn diversajn partojn kaj donu unu- aŭ duvortajn titolojn al ili, kiuj indikas la funkciojn de la partoj ene de la tuta respondo.
Kroma tasko (malfacila, ĉar multaspekta)
9. AdE asertas, "ke [UV] principe ne estis verkita kun la intenco montri la signifo-kategoriojn" (Aktoj I), do ĉu radiko estas o-, i- aŭ a-vorto (ekz.: laŭ AdE, UV ne celas montri, ĉu flor- aŭ akuŝ- estas substantivoj aŭ verboj). Bazo de tiu aserto estas analizo de UV laŭ stato de 1905, farita en la 1960-aj jaroj. --
a) Kiun Fundamentan principon aŭ kiujn Fundamentajn principojn AdE ignoris, farinte analizon nur de UV 1905? Notu la precizan citaĵon kaj trovlokon (la preciziajn citaĵojn kaj trovlokojn).
b) Kiun metodon AdE devus apliki anstataŭe, sur kiuj tekstoj devus baziĝi la analizo?
c) Enhave analizu la respondon de Z pri akuŝ- kaj komparu ĝin kun la aserto de AdE. Ĉu la respondo de Z konfirmas la aserton de AdE? Donu kialojn por via opinio.
... la amaso amas, ke oni donu al ĝi leĝojn (Z)
-
Kiu unuafoje legas la "ĝeneralajn principojn pri lingva ĝusteco de Esperanto", kolektitaj en la Anta…
-
21 Sep 2015
Samrangeco
-
Preterpase mi jam menciis la principon de samrangeco de la partoj de l' Fundamento, sed ne jam k…
-
14 Sep 2015
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
624 visits
Netuŝebla akuŝo
UK 2 de Ĝenevo en Aŭg. 1906 konfirmis LK, nur provizore fondita en UK 1 de 1905. Per tio ĝi fariĝis konstanta, daŭra Lingvo Institucio. La nova organizaĵo tuj aliris la taskon verki Akademiajn Korektojn (AK) de misaj tradukoj en la Universala Vortaro (UV) ...
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
"Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la « Universala Vortaro » [A 4.2]."
Fono estas, ke Z nur tre malbone parolis la anglan. Malsame kiel niaepoke, ĝi estis nur rande instruita lingvo en rusaj gimnazioj dum la 1870-aj jaroj, kiam Z estis lernanto. Inter la modernaj lingvoj estis (post la nacia rusa) unue la franca, due la germana. Krome la malnovaj lingvoj latina kaj greka, laŭvole (?) ŝajne ankaŭ la malnova hebrea (?? aŭ ĉu la judo Z lernis ĝin nur en aparta religia lernejo?? Kiu scias pli precize?). Unuecigita pola en la 1870-aj ne jam ekzistis. Ekzistis la "Varsovia uzado" (en Rusio) kaj la "Krakova uzado" (en Aŭstrio-Hungario). Ĉu la pola entute estis instrufako en la tiutempaj varsoviaj gimnazioj mi ne scias. Kiu povas helpi?
franca - angla - germana - rusa - pola
Tiu demando estas tre facila kaj respondebla per simpla malfermo de la libroformo eldono de FdE 1905 aŭ legado de la originala teksto en Berlina Komentario (BK II). Klarigojn pri la malnovaj formoj de la referenc-lingvoj oni trovas en BK I.
Mi iom hezitis verki tiel facilan taskon, sed tiam trovis tekston de la Akademio de antaŭ la unua mondmilito - teksto, en kiu estis prezentita malĝusta sinsekvo de la referenc-lingvoj (! pola antaŭ rusa).
Malpli facila estas la demando: "kial tiu aranĝo / sinsekvo de la referenc-lingvoj?", ĉar por ĝin respondi oni bezonas kelkajn historiajn konojn pri la politika kaj pro tio lingva situacio en Eŭropo fine de la 19a jc. -- Ĉu iu aŭdacas respondon?
Eĉ ankoraŭ malpli facila estas la demando: "La Fundamenta Gramatiko (FG) troveblas jam en la kvin lingvo-versioj de la Unua Libro (UL 1887), kiuj ĉiuj aperis kiel apartaj broŝuroj. La kronologia sinsekvo ne estas identa al la fina ordo en FdE. Ordigu la lingvo-versiojn de UL laŭ la aperdatoj, la plej malnova unue." -- Eta helpo: unue la rusa, laste la angla (kaj la resto ne tre gravas, estas pli demando por kvizo laŭ "Trivial pursuit", kie oni amuziĝ-cele demandas pri scio, kiun neniu vere bezonas).
Per transiro al Ido.
Se ekzistus publika lerneja sistemo de Esperanto, la respondo al tiu demando apartenus al la minimuma historia scio pri la historio de Esperanto, atendita de ĉiu lernanto. Nome li almenaŭ devus scii, ke en 1907 aperis "reform-Esperanto", kiun oni poste nomis Ido, kaj ke Louis de Beaufront asertis esti ĝia inventinto. Mi intertempe enmetis ligilon al la artikolo en Vikipedio. Vd. tie kaj eble saltu de tie ankaŭ al Ido kaj Ido-movado.
Hermann JÜRGENSEN - la Jürgensen-vortaroj.
Tio estas malfacila demando por progresintoj kaj tiuj, kiuj profunde interesiĝas pri la Fundamento (membroj de la Akademio do sciu, sed - ho ve!).
Pri tiu Jürgensen oni scias preskaŭ nenion, eĉ ne la vivojarojn. Spuroj de li ekzistas nur inter 1903 kaj 1907 - antaŭe nenio, poste nenio. Ĉ. 1905 li studis (?) aŭ laboris (?) en Berlino kaj tie verkis kun la "patro de la germana Esperanto-movado", la franclingva sviso Jean Borel la malneton de la famaj "germanaj vortaroj", kiujn Z poste reviziis. En la triopo Jürgensen, Borel, Zamenhof, Jürgensen estis la sola denaska parolanto de la germana.
La vortaroj baziĝas sur la vortaro Esperanto-franca de Louis de Beaufront el 1901. Ili fariĝis la plej grava bazo de la Unua kaj Dua Oficialaj Aldonoj al la Fundamento (OA). Eĉ ankoraŭ OA 3, OA 4 kaj laste OA 9 (2007) ĉerpis el ili.
BK I, p. 45 havas mallongan noton pri ĝi.
En 1905, kiam aperis la unua eld. de la Jürgensen-vortaro Esperanto-germana ĉe la eldonejo de Borel en Berlino, Z estis jure ligita. Per kio? Kun kiu?
Sign-in to write a comment.