Transe de la aŭto-ŝoseo ĉirkaŭ Berlino, malantaŭ Oranienburg, la ĉefurbeto de la distrikto Supra Havel-Rivero (Oberhavel), komenciĝas la lando de la cikonioj. La nacia strato "B 96" fariĝas mallarĝa verda tunelo el ŝoseaj arboj. La maksimuma rapido nun estas 80 km/h, ĉar tro multaj mortis perdinte la kontrolon kaj koliziis kun arbo. La lokuloj plej parte respektas la limigon, ĉar rapida antaŭeniro ĉiukaze ne eblas: la venonta traktoro aŭ kamiono estos garantiata. Krome la polico kontrolas per prusa strikteco kaj regule kaptas hastantajn okci-ulojn (Wessies), tiujn strangajn homojn kun aŭto-identigilojn el Kolonjo, Dortmund, Braunschweig aŭ aliaj urboj en la okcidento, kie oni ne havas tempon, ĉar oni estas "grava".
Apud la vilaĝo Nassenheide (Malseka Erikejo), en aprilo ni kutime turnas orienten por rigardi ĉu la cikonioj jam alvenis en Frankenthal kaj ĉirkaŭo. Ĉi-jare estis ĉ. 20 nestoj. Nun en aŭgusto ili estas malplenaj, la idoj jam estas survoje kun la gepatroj sur la kampoj. Hodiaŭ ni tial daŭrigas norden, ĉiam paralele al la fervoja linio al Stralsund en Pomerio ĉe la Balta Maro.
La urbeto Gransee ie meze de la itinerio estas bona paŭzejo. Fakte paŭzon ni ne bezonas, sed estas bonvena preteksto por manĝi glaciaĵon ĉe "Huckeduster". Malantaŭ tiu kuireja fenestro do okazas la manĝaĵaj sekretoj, kiuj faras nin dormemaj, indulgemaj kaj la mok-ŝercojn pri la okci-uloj pli mildaj.
La suno banas la domaron en varmo kaj helo, la tempo ekhaltas la spiron super la malplenaj stratoj, la konscio pri la kaprice granda vilaĝo en la sudo forvaporiĝas el la memoro. Nun ni estas adekvate preparita por Ukermarko.
En Fürstenberg / Havel ni forlasas la B 96 orienten al Lychen. Lychen, iama urbo de ligno-flosistoj, estas la enirejo al Ukermarko. Memkonfide strat-ŝildo asertas: "Bonvenon en Ukermarko. De tie ĉi fariĝas bela". Ni scias kaj tamen ĉiam denove ridetas pri la troa fiero de la loka turista oficejo. Ie antaŭ la urbeto Boitzenburg kun la plej granda kastelo de Brandenburgio post tiuj de Pocdamo ni forlasas la distriktan straton tra la arbaro. "Malbona vojo" avertas ŝildo kaj fortimigas hastulojn.
La lastaj kvin kilometroj ja estas publika vojo, tamen nur sablo-pado tra zumanta, kantanta arbarego. Eĉ niaj trankvilaj 20 km/h skuegas la aŭteton. Kiel ĉiam ni malŝaltas la motoron sur la ponteto super la marĉo kaj spiras la freŝon, aŭskultas la brekekekeson de la bufoj, la triladon de la birdoj kaj la batadon de niaj koroj.
Sed jen: En nia 15-a ukermarka jaro okazas sensacio - unuan fojon kontraŭvena trafiko: Kamioneto de porinfana teatro kun granda klaŭna vizaĝo pentritaj sur la malantaŭaj bordoj. "Pinĉu min", diras la sinjorino sur la apud-stirila seĝo.
La pado forlasas la arbaron kaj denove fariĝas ŝoseo flankitaj de arboj. Ni nun estas tute proksima al nia celo, ĉar ne temas pri kverkoj aŭ faboj, sed frukt-arboj. La vilaĝo do devas esti proksima. Por laŭeble favor-koste prizorigi la publikajn stratojn la prusa ŝtato iam transdonis la respondecon al la lokaj kamparanoj. Kiel rekompenco ili ricevis la rajton pluki la voj-randajn fruktojn. La ŝoseoj havis mallarĝan pavimenton por la kaleŝoj, ĉu en la mezo kiel tie ĉi aŭ ĉe unu flanko, kaj sablajn vojojn por la ĉeval-rajdantoj, pied-irantoj aŭ bovaro. La pavimento konsistas el naturaj ŝtonoj forkolektitaj je miloj el la malfekundaj sablaj kampoj. Bedaŭrinde tiaj historiaj stratoj de jaro al jaro fariĝas pli maloftaj, estas anstataŭigitaj kaj priŝmiritaj per gudro por la bezonoj de aŭto-trafiko.
Ĉe la vilaĝ-enira ŝildo ni turnas nin maldekstren al la feriejo tuj apud la "Matena Lago". Fakte ĝi tiel ne nomiĝas, sed ni ĝin tiel nomas. Tie ĉi en la nordo de Germanio la someraj noktoj estas mallongaj kaj ne vere malhelaj. Neniu problemo do leviĝi je la sesa matene kaj iri naĝi en la lago, kiam la suno ankoraŭ ne grimpis super la altaj pineoj kaj fagoj ĉe-bordaj. La akvo tiuhore estas pli varma ol la aero kaj ekestas nebulo en la ombro. Lago-meze la fru-matena sun-brilo ĝin jam forlekis. Multe zorgi pri io oni ne devas, ĉar kutime oni estas sola kun akvo-birdoj kaj saltantaj fiŝoj. Kaj krome la "Nepoj de la Nudista Movado" ĉi-sezone metis avertan ŝildon:
"Karaj natur-amikoj,
por via informo ni atentigas, ke ĉi-loke de la lago Krüslin [krislin] oni praktikas
nudistan kulturon de la 21-a de junio 1928.
Tion ni daŭre volas gardi. Dankon!
La Nepoj de la Nudista Movado"
Kun ridetaj lipoj pro la iom nelerta vortumado ni estas en perfekta etoso por vek-kisi la sinjorinon, kiu hieraŭ ankoraŭ sidis sur la seĝo apud la stirilo.
Pri Tagmeza kaj Vespera Lagoj ni distubju alian fojon. Kiu ŝatas povas intertempe jam rigardi la fotojn en la albumo "Uckermark '09". Agrablan feriadon al ĉiuj.
Bernardo has addedSemantike tio laŭ PIV 2002 estas tute akceptebla, vd. dif. 1 "ne eligi sonon de parolo, krio, ĝemo k.s." kaj la ekzemplojn "se silentas draŝejo, malpacas loĝejo" (Z), "dum la tuta striko la fabrikoj silentis". Je "silenta": "Faranta nek parolon, nek bruon: akvo silenta subfosas la bordon (Z)".
Pro du pliaj kialoj "silentaj" estas pli bona: "s - la - s - la" estas kvazaŭ senmova monotona ondeto, dum "s - la - kv - la" pli "saltas", kio kontraŭas la etoson. "kvieta" ankaŭ rompas la serion pro la kunpuŝiĝo de -i- kaj -e- sen intermetita konsonanto, kiun havas ĉiuj aliaj vortoj.
Kvankam kaj silento kaj kvieta estas Fundamentaj, silento probable estas eĉ pli forta kaj baza, ĉar oni aŭdas ĝin en la kurso de la komenco ("silenton, bonvolu!"). Kaj la tuta rakonteto ja temas pri tre bazaj impresoj, sentoj, emocioj. Oni do uzu same plej bazajn vortojn.
Kaj se "silenta lago" ŝajnas nekutima - des pli bone! Titolo ja veku intereson kaj interesa kutime estas nur io nekutima.
Sign-in to write a comment.