Ofte la "studoj kaj notoj pri la Internacia Lingvo" troveblaj en "Lingva Kritiko" estas interesaj - inter multaj aliaj ekzemple la fonaj informoj pri OA 9 de 2007 kaj pri la aktuala listo de rekomenditaj landnomoj, kiujn ambaŭ ĉefe preparis kaj influis Wennergren.
Post ensalutado oni povas diskuti pri studoj publikigitaj en la retejo - principe kaj teorie. S-ro Wennergren rezervas al si la rajton aprobi diskuterojn antaŭ publikigo - kutima kaj pravigebla rimedo por garantii minimuman nivelon de la reagoj.
Nu, mi komentis kelkajn studojn tie, en sobra, neniel ofenda tono. I.a. temis pri la kontribuo de Wennergren "Kial do oficialigi?" - Mi laŭdis la aperon de la Naŭa Oficiala Aldono (OA 9), preparita ĉefe de Wennergren mem. Sed ja, mi ankaŭ atentigis, ke la enkonduko al OA 9 rekte lezas la preskribojn de la Fundamento (ĝi nome malĝuste insinuas, ke vortoj el OA havus malpli altan statuson ol vortoj el FdE laŭ stato de 1905, dum la Antaŭparolo al FdE klare diras, ke AdE "pligrandigas la ĝisnunan Fundamenton", aldonitaj vortoj do ekhavas la tute saman statuson kiel tiuj jam en FdE en 1905).
Pasis la someraj tagoj kaj miaj komentoj ne estis afiŝitaj. "Ĉu Bertilo eble ferias en iu arbara ĉaledo sen komputilo", mi supozis kaj iam afable demandis, ĉu li ricevis miajn notojn kaj ankoraŭ publikigos ilin - nenio.
Intertempe Bertilo aktive kundiskutis en iu reta diskutejo, do tamen ne estis en senkomputila izoliteco. Dua demando, ĉu eble tamen iam, nu? - Neniu reago ĝis hodiaŭ.
La sama ludo kiel ĉe aliaj "Akademianoj" el la Kiselman-cirkleto do. Ne respondi, malŝalti la akademian diskutejon je iu preteksto, sed ja ludi teatraĵojn en UK. Bone, ke tiaj homoj ne plu havas monopolon pri informiloj.
_____________________________________________________________________
Legu la tutan rakonton pri OA 9 en Berlina Komentario pri la Fundamento de Esperanto, vol. 1 (BK I).
_____________________________________________________________________
Akademio (ne) respondas - pri siaj membroj
-
Antaŭ da dua mondmilito AdE tre precize raportis pri ĉio farita kaj farota al la esperantistoj en la…
-
07 Sep 2015
La "Akademia" difinvortaro de 1938-1939
-
En la antaŭa blogero mi iom skizis la historiajn provojn verki "Akademian" difinvortaron, kvankam…
-
05 Sep 2015
See all articles...
Keywords
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
432 visits
Akademiano (ne) respondas - Lingva Kritiko ne volas kritikon
"Lingva Kritiko" estas privata retejo pri esperantologio, kiun redaktas Bertilo Wennergren, la antaŭa direktoro de la Akademia sekcio "Ĝenerala Vortaro" kaj aŭtoro de PMEG. - Kritikajn atentigojn pri misinformoj pri la Fundamento li ne publikigas ...
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.