La teksto en la UV estas "ofend' offenser | offend | beleidigen | обижать | obraźać, krzywdzić". Bedaŭrinde, ĝi estas tre malklara elirpunkto. Franca kolego skribis "Almenaŭ la franca kaj la angla tradukoj de tiu radiko klare enhavas la sencon, inkluzive juran (ofendi leĝon, ktp.), por kiu mi uzas ĝin. En la franca, oni diras "offenser la loi" (ofendi la leĝon)". Male la germana ne kovras tiun sencon. Ne eblas diri "das Gesetz beleidigen", sed ja "das Gesetz verletzen". Ĉu do eblas diri "ofendi la leĝon" en Esperanto? Kaj laŭ kiu interpreta metodo oni eltrovas la "ĝustan" sencon de la esperanta radiko "ofend-"?

Se ni supozus, ke la regulo estas, ke iu senco devas troviĝi en ĉiuj kvin lingvoj samtempe (plej malgranda komuna minimumo), tiam oni ja povus "ofendi sentojn", sed ne "ofendi leĝon", ĉar tiu senco ne estas kovrita de la germana.
Se ni supozus, ke la regulo estas, ke la plejmulto de la font-lingvoj decidas, ni jam scius "ofendi leĝon": franca: jes, angla: jes, germana: ne, rusa: ? pl: ? Estus iel kiel ĉe futbalo, ekzemple 3 : 2 aŭ 2 : 3.
Se ni supozus, ke la regulo estas, eĉ unu sola lingvo sufiĉas, tiam oni ja povas "ofendi leĝon", ĉar la franca havas tiun sencon.
Krome aldoniĝas la demando, kiun francan, anglan, germanan, rusan, polan ni devas apliki: Ĉu la lingvojn de 1894, ĉu tiujn de 2009? Almenaŭ la germana intertempe forte ŝanĝiĝis multrilate kaj ofte ankaŭ semantike.


La ĝustan interpreton oni neniel povas trovi per apliko de iu asertita "logiko, komuna al la tuta homaro". Simile kiel en la ekzemplo de "grapolbombo" la fonto-lingvoj simple malsame klasifikas la mondon: Laŭ la franca "ofendi leĝon": jes, laŭ la germana: ne. Temas pri tradicio, ne pri logiko.
Rezulte: La simpla referenco al la UV de 1894 ne multe helpas, se oni ne liveras la ŝlosilon, kiel interpreti ĝin.

Se la Fundamento ne helpas, ni serĉas gvidon en aliaj fontoj, kutime do unue ĉe Zamenhof.

La japano Rihej Nomura kompilis mirindan verkon, nepre rekomendindan "Zamenhofa Ekzemplaro - La uzado de vortoj kaj la esprimoj el la verkoj de L.L. Zamenhof" (Nagoya: Nagoja Esperanto-Centro 1989). Ĉe Nomura troviĝas neniu Zamenhofa ekzemplo pri "ofendi leĝon".

De Smedt atentigas pri la difin-vortaro de Kabe 1910, 1911, 1925, 1984 (ĉiam senŝanĝa), ĉar ĝi estas la plej fidinda difin-vortaro de samepokulo de Zamenhof: "Montri malrespekton, malestimon al iu per agoj aŭ vortoj". Ĉe Kabe do kiel en la germana: Oni povas ofendi personon, sed ne abstraktaĵon kiel leĝon.

Inter 1910 kaj 1934 la senco ŝajne plivastiĝis:

Plena Vortaro (PV, 2a rev. eld. 1934, 1a 1930) donas jenajn difinojn:
* Ofendi (tr). 1 Kolerigi aŭ ĉagreni iun malrespektante ties dignon: vi ... ktp. 2 Malrespekti, malobservi sciencan regulon aŭ veron: ofendi fonetikan leĝon; tio ofendas mian lingvan senton [z]; mi ankoraŭ ofendis la geografion (Kp MALOBEI, ROMPI, TRANSPAŜI, KONTRAŬI)

La Enciklopedia Vortaro de Wüster el la sama tempo (1923 ss) informas:
ofend-i f 2 beleidigen, verletzen (vgl. aflikti, lezi 2)

Tio tamen ne estas same klara kaj eksplicita kiel PV 1934 (nur "kp.lezi 2").


Ĉar PV fakte estis la tiama komuna bazo kaj ĉefa referenc-verko por vortaroj de multaj lingvoj, oni trovas la PV-uzon en diversaj vortaroj, ekz. en Butin, Esperanto-germana 1952 "(gegen etwas) verstoßen", en Michalski, Esperanto-pola 1959-1991 ("li ofendis gramatikajn regulojn") ktp., tamen ne en ĉiuj PV-tradukoj (ekz-e ne en la sveda de Nylen 1933).

Sed jam PIV 1970 revenas al la malvasta senco:

*ofendi (tr.) 1. Kolerigi aŭ ĉagreni iun, malrespektante ties dignon:
[sekvas ekzemploj]. 2. Malrespekti (senton): ~ ies pudoron; tio ~ mian lingvan senton [Z].

Kaj tiel same en PIV 2002 kaj PIV 2005 ĝis hodiaŭ. Kaj la nova generacio de vortaroj de la tipo Esperanto-xy-lingvo, kiuj baziĝas sur PIV plej parte denove fidele sekvas, ekzemple Broccatelli Esperanto-itala 1984, de Smedt Esperanto-nederlanda 2004 ktp.


Fine de tiu promeneto ni do povas konstati: En la epoko de Zamenhof oni ne "ofendis leĝojn" laŭ la franca uzo. Tion oni faris nur ek de la 1920-aj jaroj kaj kun PV 1930/1934. Waringhien, tiom ofte draŝita pro asertita troa naturalismo kaj trofrancecemo, korektis tion en PIV 1970 kaj regvidis al Zamenhofa uzo. La naciaj vortaroj iom post iom sekvis kaj sekvas.

Nun venas junaj entuziasmuloj kaj kreas Retan Vortaron. Kiel bazon ili volas uzi PIV-on, sed SAT ne donas la permeson, sed ja donas la permeson uzi PV-on de 1930/1934. La ReVo-uloj strebegas "malfrancigi" kaj "tutmondigi" ReVo-n, sed daŭre instruas pri "ofendi" ... la "francecan" uzon de "ofendi regulon", eĉ "ofendi geografion"! Precize la stato de 1930! Pro la novaj teknikaj eblecoj, juna generacio ricevos la staton de 1930 sur la mobilaj telefonoj, modernaj retaj vortaroj kiel la nova nepala vortaro de Razeno (2008) ekzemple aŭtomate referencas al ReVo kaj do baze al PV de 1930 ktp.

Pri kio mi volas atentigi vin? 1. Estas kurioza fakto, ke moderna tekniko resendas nin enhave al la "mezepoko" de Esperanto, nome al la 1920-aj jaroj. 2. La "ĝusta" interpreto de la Fundamento neniel estas klara aŭ evidenta, precipe ne la interpreto de la seslingva listo Esperanta - franca - angla - germana - rusa - pola de la Universala Vortaro de 1894. 3. Teoria studo, kiel ekstrakti la "ĝustajn" precizajn signifojn el tiu vortlisto ĝis hodiaŭ mankas. 4. Nura vortlistoj de la tipo "ofendi - offend" aŭ "offend - ofendi" ne nur ne helpas ĝuste paroli Esperanton, sed eĉ estas misgvidaj kaj erarigaj - precipe por komencantoj.