Proksime de la historia urbocentro kaj haveno ĉarma strato kun arboj, vendejoj kaj kafejoj en negoca kvartalo estis nomita "calle Esperanto" (strato Esperanto). Laŭ la kutimo en Hispanio pluraj vendejoj kaj kafejoj transprenis la strato-nomon kiel nomon de la komercejoj. Tiel ekzistas juvelisto Esperanto, fruktvendejo Esperanto, du kafejoj Esperanto, eĉ kokinaĵ-rostejo Esperanto! Kaj sekve en ties varbmaterialoj denove aperas la nomo Esperanto, ĉu sur kalendaro, ĉu sur suker-saketoj. Ĉio ĉi kune faras Malagon la urbo kun la plej "esperantigita" strato de la mondo - probable.

Fotojn el la strato Esperanto vi trovas en la blogo de Julio. Se vi mem volas foje viziti la straton aliĝu al la Hispana kaj Andaluzia Kongreso de Esperanto de la 2-a ĝis 5-a julio 2009.

Vi konatiĝos kun tre afablaj Esperantistoj de la aktiva Andaluzia Esperanto-Unuiĝo, kiu i.a. eldonas la ĉi-apudan gazeton "Monate ĉe vi". Kaj en Kafejo Esperanto I vi havos la eblecon ĝui la hispanan specialaĵon "Chocolate y Churros" kiel indikita sur la kalendaro maldekstre. Trink-ĉokolado kun kio? Nu, kun churros. Iom tikla demando, kiel esperantigi la dolĉajn, sukeritajn benjetojn baston-formajn, ĉar ĉuro en Esperanto estas vulgara vorto por ... spermo. Kaj ne precize estas tio, kion oni trempas en tason da varma ĉokolado. Do eble ĉurooj, ĉu? Aŭ laŭ la eŭska "ĉuroakoj". Jen certe baza kaj profunde grava lingva demando solvebla nur en varmega Malago sidante en trankvila kafeja ombro.

Ĝis revido en Malago en julio!