REDUOBLIGADO: BAZA LINGVA FENOMENO EN ESPERANTO
de Ralph Harry
Parto Unu:
el Esperanto sub la Suda Kruco 23 (Septembro-Oktobro 1996)
En la plejparto de lingvoj, se ne en ĉiuj, oni ripetas vortojn aŭ partojn de vortoj, kelkfoje kun malgrandaj ŝanĝoj por krei konsonantajn rimojn (aliteracio) aŭ vokalajn rimojn, aŭ asonancon por atingi diversajn deziratajn lingvajn efektojn. Oni nomas la fenomenon reduobligado (Angle reduplication, France réduplication, Germane Verdoppelung).
Simpla ripetado
La plej simpla kazo estas la ripeto de la tuta vorto. En la Angla lingvo ni faras tion ofte en granda gamo da tradiciaj situacioj. Ekzemple Hear! Hear! kaj Come, come! Oni parolas al infanoj pri puff-puff , kaj tum-tum. En Bahasa-Indonezia/Malajzia ripetado estas la normala metodo formi la pluralon: Orang orang, Mata mata.
Ŝanĝo de la unua konsonanto
Kelkfoje oni ŝanĝas la unuan konsonanton aŭ aldonas konsonanton, ekzemple: argle-bargle, arty-crafty, bigwig, bow-wow, Box and Cox, boo-hoo, kaj en la Franca Brise-bise, ple-mle [? ĉu pelmelo?].
Ŝanĝo de la vokalo
Alia tipo de reduobligado estas ŝanĝo de vokalo, ekzemple: bric-a-brac, belah belay, hip- hop, tick-tock. La ŝanĝo kelkfoje estas nur asonanco kun aliteracio: eager beaver, hitch hike, busybody.
Ŝanĝo de tono
En la Vjetnama lingvo troviĝas reduobligado kun ŝanĝo de tono, ekzemple: dodo (ruĝeca), nho nho, trang trang (blankeca) kaj buom buom (papilio).
Reduobligado estas vivanta metodo en la Angla
Do, mi kredas ke reduobligo okazas universale, kaj ke ĝi estas vivanta lingvokreilo. En la Angla kreiĝis: hush-hush, hubba hubba, hubble bubble, blab-blab, blah-blah, go-go, lulu, yo-yo (el la Tagaloga lingvo), boo-boo, putt-putt, mumu aŭ muu-muu (el Havajo, komparu hula hula), ip-op (sandalo), wingding, superdooper, pocket rocket kaj Oaresome foursome!
La efikoj de reduobligo
Preskaŭ universalaj estas la diversaj efikoj de reduobligo. La ĉefaj efikoj de reduobligado estas: plureco (mata mata, orang orang), intensigo, ŝerceco aŭ blageco, daŭrigo, fantazieteco, eteco, infanparolado (hipokorismo), kaj egeco.
Reduobligo en la lingvoj de Aŭstraliaj Aborigenoj
Reduobligo okazas ankaŭ en la lingvoj de la Aŭstraliaj aborigenoj: Wagga Wagga Mitta Mitta, Woy Woy, Nulla Nulla kaj Willy Willy. (Vidu Anekson)
Uzado en la Franca/Malagache
En Madagaskaro oni uzas pousse-pousse por ĵinrikŝo kaj coup-coup por maĉeto.
Uzado en la Hispana
En la Hispana oni diras loco como loco (freneza kiel lokomotivo).
Uzado en la lingvo de Tongo
En la lingvo de Tongo oni uzas diversajn tipojn de reduobligo (kompletan, unuan parton, finan parton, mezan parton) por krei plurecon, daŭrigon, intensigon aŭ pliintensigon aŭ alian efikon. Vidu Anekson.
Uzado en Hindia
En Hindi kelkaj vortoj povas esti kunigitaj per Eĥo-vortoj por plilarĝigi kaj ĝeneraligi iliajn signifojn: cay-cayteo ktp
bhir homamaso bhir-bhr puŝiĝo kaj dismoviĝo (Angle hustle and bustle)
Thik bona thik-thak bonega, ĉio en ordo
pesil pencil, krajono pesil-vesil skribilo
gap klaĉo gap-sap klaĉo, Angle tittle-tattle, chit-chat
Reduobligo en Esperanto
Frua Esperanto
En frua Esperanto reduobligo ne estis multe uzata. Estas kelkaj duoblaj radikoj, plurfoje uzitaj de Zamenhof, ekzemple agaragaro, babao, barbaro, bombono, ĉifĉafo, kankano, kunkun, kuskuso, murmuro, riĉraĉ (sono de ŝiriĝanta ŝtofo), susuri, tamtamo, tiktaki, ululi. Sed ili deriviĝis jam duobligitaj, ofte onomatopeaj, ĉefe el radikoj en aliaj lingvoj.
Estis kelkaj fruaj uzoj, ekzemple iom post iom, sed mi ne trovis verajn reduobligojn en la verkaro de Zamenhof.
Zamenhof
L.L. Zamenhof, la verkinto de Esperanto, bone komprenis la valoron de koncizaj esprimoj, modelitaj laŭ la naciaj lingvoj. Li donis vivon al la internacia lingvo tradukante la kolekton de proverboj de sia patro, kaj kreante originalajn proverbojn laŭ la sama modelo. Multaj el ili inkludis la elementon de rimoj aŭ asonancoj en la reciprokaj frazeroj. Jen 7 el la unuaj 16 en la zamenhofa kolekto de 2630 proverboj (Eldonejo Stafeto, La Laguna):
1. Abelujon ne incitu, amason ne spitu.
2. Afabla vorto pli atingas ol forto.
3. Aĝo maljuna ne estas oportuna.
4. Aĝo tro matura ne estas plezura.
5. Akvo bolas, murmuras, sed ne ĝi kuras.
6. Akvo kaj pano servas al sano.
7. Akvo kura akvo pura.
ktp ktp! Sed tio ne estis reduobligo.
En lia traduko de Hamleto de Ŝekspiro estas kelkaj kazoj de simpla ripeto de vortoj, ĉefe uzitaj por emfazo (aŭ eble por helpi konservi la senriman metrikon!). Ili estas preskaŭ ĉiuj tradukoj aŭ eĥoj de la ripetoj de Ŝekspiro mem (Paĝoj donitaj estas tiuj de la 1964-eldono Hamleto, Reĝido de Danujo, Éditions Françaises d'Espéranto, Marmande):
- Li mem, li mem p. 4
- (Tush, tush) Jes, jes pp. 4, 44
- Fi fi, p. 17 (Fie on t)
- Ne, ne pp. 33, 36, 88 (No, it is struck)
- Princo, princo p. 43 (My lord, my lord.)
- Vortojn, vortojn, vortojn p.65 (Words, words)
- Mian vivon, mian vivon p. 66, Akto II Sceno II (Except my life, except my life).
- Kuraĝe, kuraĝe p. 69 (Come, come)
- Vere, vere p. 86 (O, tis too true)
- Ne, ne! Neniam p. 88 (No, not I)
- Mi nenion al vi donis (I never gave you aught)
- Ha, ha, ha pp. 89, 107.
- Ne, ne pp. 95, 128
- Vi pikas, vi pikas p. 99
- Lumon, lumon, lumon p. 106 (Lights, lights, lights)
- Efektive, efektive p. 112
- Helpon, helpon p. 120 (Help, help ho!)
- Sur lin! Sur lin! p. 128 (On him! On him!)
En sia traduko de la Malnova Testamento de la Sankta Biblio Zamenhof ankaŭ ne uzis reduobligon. Mi ne tralegis la tuan Biblion, sed mi legis la Libron Genezo, tio estas 50 paĝoj kaj mi trovis nur 5 kvazaŭ-reduobligojn:
- miloj da miloj 24:60
- pli kaj pli 26:13
- vizaĝon kontraŭ vizaĝo 32:30
- Jakob, Jakob 46:2
- Mi scias, mia filo, mi scias 48:19
Ni trovas similajn ripetojn en la traduko kiun faris Zamenhof de la Fabeloj de Anderson. Mi citas el la Eldono de 1965-Fabeloj, H.C. Andersen, Heroldo de Esperanto, Bruselo):
- Feloj, feloj 20
- Ho ve, ho ve 23
- Mi timos, mi timos 26
- Kvivit, kvivit 40, 54
- Nu, nu 49
- Adiaŭ, adiaŭ 50, 54
- Bonan matenon, bonan matenon 62
- Pep-pep 136
- Flugu, flugu 140
- Ho vojaĝi, vojaĝi 145
- Vidu, vidu 155
- Jes, jes 155
- Haltigu lin, haltigu lin 156
Zamenhof ja uzis en Fabeloj alian formon parencan al reduobligado:
- Vizaĝo kontraŭ vizaĝo 60
- Brakon en brako 104
- Brakon sub brako 168
- De tempo al tempo 63, 142, 155
- De tago al tago 99
- Pluen kaj pluen 61
- Pli kaj pli 116, 147, 156
- Falis gutoj post gutoj 155
- Frapon post frapo 168
- Pasis tagoj post tagoj 160
Tiuj ripetoj kun kaj kaj post enhavas klaran sugeston de daŭro kaj ripeto. Estas sugesto de duobligo por substreki en la onomatopeaj ripetoj kiaj Kvivit, kvivit... Sed mi ne trovis ekzemplojn de la duobligo de radikoj uzata kun unu sola terminaĵo. Mi ne trovis ĉe Zamenhof finfine, plenplena, aŭ duoblan vorton kun ŝanĝo de konsonanto aŭ de vokalo. Zamenhof, laŭ mia enketado, ne ludis la internacian ludon reduobligado.
Kalman Kalocsay, en sia traduko de La Tempesto de Ŝekspiro, uzis ripetojn similajn al tiuj de Zamenhof en Hamleto, kelkfoje eĉ kiam ne estas ripeto en la originalo:
- Arielo: I do not, Sir - Ne, ne, Majstro I,2 (p. 20)
- Caliban: The spirit torments me - La spirito min tormentas, Oh! ve, ve. II,2 (p.40)
- Ariel: I go, I go - Jes, mi iras, iras. IV,1 (p.70)
- Prospero: all, all lost, quite lost - vanis, tute vanis, IV,1 (p.70)
- uglier grows - pli kaj pli turpiĝas IV,1 (p.70)
- So, so, so, to the king's ship - bone, bone, bone... sur la reĝan ŝipon. V,1 (p. 82)
- Gonzalo: Bet so, amen . - Tiel estu, amen, amen. V,1 (p. 82)
- O look, sir, look, sir. - Ho vidu, vidu,... V,1 (p. 82)
- Prospero: Go to; away! - For, for, iru!. V,1 (p. 86)
Eĉ pli interesa estas la paroloj de Ferdinando (III, 48):
- And he's composed of harshness - Kaj ĉi tiu estas nurnura krudo
kaj de Stefano III,2 (p. 56):
- No, monster, not I - Nenne*, monstro
Estas noto: * Nenne Insista neado: la nega vorto ne estas apogita per la nega prefikso nen- de la tabelo (de korelativoj).
Julio Baghy (1891-1967), en "Sonĝe sub pomarbo" ja uzis unu-du reduobligojn:
- la gazet plenplenas kun novaĵoj p. 37
- Lampiroj ek-ek-brilegas p. 84
- Guo stertoras sorĉe kaj forĝe p. 88
- bruo de parenca gastameco zumis longe longe p. 96
- Turnodance ringe svinge p. 199
- Ni migris foje-foje
Paul Thorsen en "Rozoj kaj Urtikoj" La forĝisto kaj la bakisto diris:
- Ververe diris la juĝisto, ide' kun perspektivo
- Plenplene kulpas laŭ la senc'
Raymond Schwartz
La ĉefa pioniro en la uzado de reduobligado en Esperanto estis Raymond Schwartz. Raymond Schwartz (1894-1975) estis Franca bankdirektoro. Li esperantistiĝis jam antaŭ la Unua Mondmilito. Post 1918 li kontribuis al multaj gazetoj, precipe al Literatura Mondo, Franca Esperantisto kaj La Nica Literatura Revuo. Li fariĝis redaktoro de la fama spritgazeto La Pirato kaj fondis la esperantistan kabareton La verda kato kaj poste la Tri koboldoj . Li estis humuristo kaj satiristo. Liaj verkoj estis: Verdkata testamento (originalaj versaĵoj, 1926, 2-a eldono 1930); Prozo ridetanta (noveloj, 1928); Anni kaj Montmartre (romano, 1930); La stranga butiko (originalaj versaĵoj, 1931); La ĝoja podio (prozo kaj poezio originalaj, 1949).
En la verkaro de Schwartz ni estas en mondo de vortludoj, anagramoj, kontraŭknaloj, preskaŭtrafoj (ekz. kiel vi farsas?) kaj reduobligoj tra la tuta gamo.
Kiel akvo de l' rivero (Stafeto, La Laguna, 1963):
(a) substantivo prepozicio substantivo (simila al tiuj de Zamenhof) brak-en-brake (110), brakon sub brako (163), vid-al-vide (71, 109, 470), de vizaĝo al vizaĝo (157), manon-en-mano (292), hom-al-homo (kontakto de...) (339), iom post iom (166, 176, 188, 205, 340,430), tagon post tago (431), radion post radio (255), jaron post jaro (325), de tempo al tempo (335).
(b) radiko kaj konjunkcio kaj ripetita radiko:
re kaj re (178), foje kaj foje (112), ĉion kaj ĉion (163), pli kaj pli (261, 262, 279, 430, 456), ofte kaj ofte (271), jen kaj jen (182), ĉio kaj ĉio (195), dum horoj kaj horoj (299)
(c) simpla ripetado:
ne, ne (72), Jes jes (79), jen, jen (64), antaŭ multaj multaj jaroj (478)
(d) vera reduobligo, tio estas kunmetitaj ripetitaj radikoj:
famfama (64), plenplena (24, 191, 312, 334), finfine (84, 149, 244, 317, 444, 470) kaj la klasika paftraf (66), vagonŝanĝoj flugflug el unu (69), kaŝkaŝo, kaŝkaŝludo kaj kaŝkaŝpartiojn (263), ĉjoĉjo-nomoj (263), jesjesuloj (357) et-ete (324), vole-nevole (Angle willy-nilly) (153, 168, 263), fojfoje (159, 340, 400, ( 462), frot-frote (231), iam-tiam aŭ iam, tiam (158, 174, 255, 332, 364), tiktakadon, grandgranda (399), Ie-tie (366) kaj etaj-etaj (399)
Schwartz verŝajne estis de Alzaca origino (mi supozas tion pro la nomo, la rolulo Anni kaj ankaŭ pro la temo de Kiel akvo de l rivero [fakte el Loreno, tiuepoke parto de Germanio - BP]). Ĉiuokaze multaj el liaj reduobligoj havas Germanan stilon:
pli trete ol trote (166), kontraŭ muro kaj maro (245, 263), premo kaj tremo (461), je sprito kaj spirito (229), potojn kaj patojn (395), blovo kaj movo (171).
Kelkaj el liaj ripetoj gajnas efekton per la uzo de esperantaj afiksoj:
bakis, bakadis (205), ekneĝis, neĝis, neĝis (342), kliŝklaĉo (412)
En Anni kaj Montmartre troviĝas rasrasan (39), medio kaj metio (41), zumzumis (42), kaj nigrenigraj (67).
En Vole...Nevole, multaj noveloj kiuj venas el pli frua periodo de la verkado de Schwartz, la reduobligado ne estas tute same riĉa, sed troviĝas ekzemploj:
[Daŭrigo sekvos - BP]
Sign-in to write a comment.