La 22an de aprilo ĉi jare Rita Levi Montalcini, elstara virino kaj sciencistino, festis jam sian centjaran naskiĝdatrevenon per vigla intelekta kaj morala aspekto. Al demando ĉu ŝi kredas je Dio aŭ ne, sinjorino Montalcini respondis: “Mi envias kiu havas la Fidon, mi ne kredas je Dio. Mi ne povas kredi je iu dio kiu nin premias kaj nin punas.”
Post preskaŭ unu semajno ŝin preskaŭ reeĥis en la tagĵurnalo “La Repubblica”, en sia tiom mallonga kiom interesa rubriko “Amaca” Michele Serra, kiu ĉerpinte la inspiron de tiuj religiaj fundamentistoj, kaj kristanaj kaj islamaj, por kiuj la tiel nomata “porka gripo estis dia puno, skribis ke: “Unu el la pruvoj pri la neekzisto de Dio, almenaŭ de la pedanta kaj malbona Dio alvokita en tiuj ĉi okazoj, konsistas en la fakto ke kelkaj el Siaj surteraj sekvantoj ne estas surmomente trafulmitaj ĉiufoje kiam ili diras stultaĵojn” (Michele Serra, La Repubblica, L’Amaca, 29an de aprilo 2009).
Senpere mi pripensis Pastron “Livio” la famekonatan administranton de “Radio Maria, kiu, en sia ĉiutaga freneza komentario, asertis ke per la tertremo en Abruco la Sinjoro volis kunigi la homojn al Siaj suferoj (tio okazis dum la Sankta Semajno). Fronte al tiu aserto memvole oni estas puŝata peti al la Sinjoro ke, tuj Li bonvolu kunigi al Siaj suferoj eĉ Pastron “Livio” kaj la tutan Radion “Maria”...
Sciencisto, intelektulo kaj pastro, tri ateistoj kiuj, diversmaniere, parolis pri dio, sed pri kia dio? Kia estas la dio kiun ili rifuzas, la dio al kiu ili indiferentas, kiun ili ne konas, aŭ kiun ili manipulas?
Vi povas vidi la tutan tekston tie ĉi:
http://www.studibiblici.it/index.htm
Bistum zahlt 8,4 Millionen Euro wegen Kindesmissbrauchs
-
No dann, halleluja! Scheinheilige Horde!
-
08 Aug 2009
Alicia Alonso
-
http://es.wikipedia.org/wiki/Alicia_Alonso
Ĉu iu povus traduki tion al esperanto por Vikipedi…
-
23 Jul 2009
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
1 113 visits
La sankta eklezio kaj Radio Maria :-)
Decidu mem pri tio!
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Belega Drag-Queen :-)
Sign-in to write a comment.