Ĉivespere la Esperanta kurso de mi finiĝis. La alia kurso jam finiĝis marde ĉisemajne.
En la fino mi diris al ili kelkajn retpaĝojn por daŭrigi ilian lernadon. Mi kredas, ke multe da ili ja volus plu lerni nian lingvon.
Mi ankaŭ petis ke ni kunfotu por memori.
Jen la fotoj de miaj gestudentoj.
Tiu ĉi kurso funkciis ĉiumarde. Mi estas en la mezo de la unua vico.
Tiu ĉi kurso funkciis ĉiuĵaŭde.
Estis tre varme. Por foti mi petis ilin amasiĝi.
Kiom da lernatoj vi havis en tute ?
ĉu kelkaj el viaj gelernantoj venos ĉi tie en Ipernity por trovi korespondantojn ?
Nun ke finiĝis viaj kursoj, vi rajtos ripozi ĉu ne ?
Ĉu vi reinstruos venontjare en la sama universitato ?
Amikajn salutojn
Flo !
Mi jam diris al ili pri tiu ĉi Ipernity kaj deziras ke ili alliĝos.
Nuntempe mi ankoraŭ ne rajtas ripozi, ĉar ankoraŭ multe da laboroj atendos min por fari.
Ĝojinde mi havos preskaŭ du manatajn feriojn baldaŭ ---alvenos mia somera ferio. Tiam mi volus bone ripozi. ^_^
Mi ne certas ĉu mi reinstruos venontsemestre. ĉar mi ĉiam estas tre okupata. Krome mi ne estas lingva profesorino, sed pri Media scienco. Instrui Esperanton nur estas por propagandi Esperanton en mia Universitato, Mi estas prezidantino de la regiona E-asocio.
ĉu reinstruos aŭ ne, Mi hezitis.
Mankas al mi tempo, lernolibro...
Mi tre ĝojus, se vi aldonus unuminutan filmeton. Tiel la plej talentaj studentoj povus eldiri frazon. Mi scivolus pri la prononco. Cetere ankaŭ la diligentaj studentoj ĝojus, ke ili elstaras el la nombraj ordinaruloj.
Amike Ivano
Arko has replied to pacxjoPardonon pro mia prokrasto.
Mi petas vian registri vian agadon kaj viajn kursojn ĉe la paĝaro: www.edukado.net/pagina/E-o+en+lernejoj/154/.
Tiel ni ĉiuj ne nur scios pri via laboro, sed povas ankaŭ fieri pri ĝi je pledoj por la enkonduko de E-o kiel de oficiala lingvo ĉe lernejoj kaj aliaj instancoj. Bonvoku helpi nian laboron. Dankon. Amike: Katalin Kovats
En la nomo de la Internacia Laborgrupo "LIngvolanĉilo" elkore salutas Vin
Ludoviko Molnár kaj Julinjo Farkas
Bonvolu rigardi nian retejon www.egalite.fw.hu kaj registri Vian universitatan agadon en la retejo www.edukado.net (E-o en lernejoj...
Nia Laborgrupo intencas ampleksigi la lernejan instruadon de Esperanto.
Arko has replied to Dr. Molnár LajosSign-in to write a comment.