karaj alilandaj samideanoj: ĉu vi interesiĝas pri monaĥeja vivo? ĉu vi interesiĝas pri budhismo? Jen bona novaĵo por vi, ĉiu estas bonvena por ke kreu vere internacian etoson kaj helpu ĉinajn studentojn lerni nian lingvon.
Venu al
Internacia Somera Lernejo de Esperanto en Xi’an( Siano)
Komunaj organizantoj: ILEI-CN, Xi’an-a Esperanto-Asocio
Dato: 21-a de Julio ĝis 11-a de Aŭgusto, 2013
Loko: Monaĥejo Tiefo 80km nordokcidente de Xi’an, Ĉinio
Programoj:
Kursaro pri ABC, gramatiko, vortfarado, traduko, legado kaj verkado, konversacio. Seminario pri interŝanĝo de spertoj kaj instru-metodoj,
Sesio de Esperantologio.
Kotizo:
¥300 RMB , la kotizoj ne inkluzivas manĝadon, tranoktadon kaj lernolibrojn.
Portempa partoprenanto: ¥100 RMB por semajno aŭ malpli ol semajno, ¥ 200 por du semajnoj aŭ malpli ol du semajnoj.
Loĝado kaj Manĝado:
2-4 lita ĉambro aŭ amasloĝejo (dependas de tiama kondiĉo de la Monaĥejo): ¥15/persono/nokto ene de Monaĥejo Tiefo kun vegetalaj manĝoj. Ekster la Monaĥejo troviĝas restoracioj por nevegetaranoj, sed vi devas mempagi por viaj nevegetaraj manĝoj.
Kiel atingi la Monaĥejon Tiefo:
Trajne: ĉe Xi’an-a stacidomo oni povas preni la aŭtobuson N-ro 103 gxis Okcidenta Transporta Stacio kaj ŝanĝi rapidegan buson, elbusiĝi ĉe la haltejo “Qian Xian Yuhua Hotelo” kaj preni buson aŭ minibuson ĝis la Monaĥejo Tiefo.
Aviadile: de Xi’an-a flughaveno al la Monaĥejon Tiefo oni povas preni la flughavenan aŭtobuson ĉe la elirejo al la gubernio Qian Xian kaj poste preni buson aŭ minibuson ĝis la Monaĥejo Tiefo.
Ĉe alveno kaj foriro, Xi’ana Esperanto-Asocio proponos pagan transporton inter la flughaveno aŭ Xi’an-a stacidomo kaj Monaĥejo Tiefo: ¥160/ses-seĝa buso. Kunprenantoj dividos la sumon.
Kontakto:
Arko : arko.gong@qq.com;
Miaohui miaohui@ebudhano.cn
Bonvenon al ILEI-konferenco en Kunming
-
La Unua Komuniko de la 45-a Konferenco de ILEI
Per artoj al paco
Post la neforgeseb…
-
16 Mar 2012
Bonvenon al Kunming
-
Karaj miaj amikoj:
Mi jam revenis el E-insulo kaj komencis labori.
Nun la cxefa tasko por mi estas…
-
17 Feb 2012
See all articles...
Authorizations, license
-
Visible by: Everyone (public). -
All rights reserved
-
1 676 visits
Ĉu vi ŝatus sperti vivon en Ĉina Monaĥejo?
Jump to top
RSS feed- Latest comments - Subscribe to the feed of comments related to this post
- ipernity © 2007-2025
- Help & Contact
|
Club news
|
About ipernity
|
History |
ipernity Club & Prices |
Guide of good conduct
Donate | Group guidelines | Privacy policy | Terms of use | Statutes | In memoria -
Facebook
Twitter
Sign-in to write a comment.