En tiu tago kiel unu el la 6 kandidatoj mi partoprenis ekzamenon de GEI, tio estis neatendita afero por mi. Efektive mi ne sciis ke okazos ekzameno de Germana Esperanto Instituto dum IS.
La 29-an de Decembro, mi interkonatiĝis kun Zsofia,la ĉefa kontrolantino. Babilinte, ŝi instigis min aliĝi la ekzamenon.Ŝi opiniis ke mi certe sukcesos la ekzamenon. Sed mi hezitis, mi ne memfidis pri tio. En la sekvanta tago Zsofia denove invitis min aliĝi. Finfine ŝi konvikis min. Eble tio estas bona travivaĵo dum mia Esperanta sperto.
Je la lasta tago de la pasinta jaro mi partoprenis skribajn kaj parolajn ekzamenojn de Esperanto. Efektive estis tre malfacile por mi tamen mi sukcesis. Kiam mi revenis al Britio, mi ricevis la atestilon de GEI. Ĝojinde!
Posttagmeze, finiĝinte la ekzamenon, mi ludis pilkon kun Adam—usona esperantisto kaj aliaj en la halo. Adam lernigis min ĵeti kaj ricevi tri globetojn samtempe. Interese!
Tempo flugis. Subite Hungara esperantistino alproksimiĝis al mi kaj ion diris. Mi opiniis ke ŝi volas demandi kioma horo estas nun en Ĉinio. Mi elpoŝigis mian moveblan telefonon kaj intencis diri al ŝi la ĉinan tempon. Sed ŝi interrompis min,dirante ke nun estas novjara tempo por Ĉinio, Ĉinio ĵus eniris en la novan jaron. Vi estas ĉinino, do vi estas la unua el ni enirante en la novjaron. Ni speciale trovis vin por diri al vi feliĉan novjaron. Subite eksonoris la tamburo , ĝuste tiam mi vidis Torsen kun tamburo starante apude. Ŝi brakumis min kaj same Torsen. Ah, surprizinde! Ili petis min diri al ĉiuj homoj Feliĉan novjaron en la ĉina lingvo. Adam akompanis min kaj ni kvar trairis en la tuta domo de ĉambro al ĉambro. Kiam ni renkontis homojn, unue Torsen batis tamburon kaj klarigis al ili ke nun Ĉinio jam eniris en la Nova jaro. Ŝi salutu al vi ĉine. Sekve mi kun granda ĝojo diris al ili xin nian hao( bonan novjaron) per ĉina lingvo.
De la unua etaĝo ĝis la plej alta etaĝo ni renkontis multajn homojn, ĉiuj bondeziris al mi kaj mi diris xin nian hao al ili.
Vere estis emocia afero!
(dauxrigota)
Sign-in to write a comment.