Hieraŭ vespere mi estis ege deprimita de mia komputilo. kia komputilaĉo! Mi eĉ ne povis transigi al mia amiko la artikolon kiun mi finskribis pri mia vojaĝo en Europo, la sistemo ĉiam diris,ke la dosiero estas okupata de via sistemo. Mi fermis ĉiujn dokumentojn, ĉx restarigis mian komputilon ,sed vane.
Harzarde mi rimarkis ,ke unu ĉapela litero troviĝis en la nomo de mia dosiero. Ĉu tio estas la ĝusta kialo? Mi tuj ŝanĝis la nomon, ha, sukcesis.
Ŝajne, mia komputilo rifuzis transigi la dokumenton kun la nomo titolitan per ĉapela litero. Jen estas la originala nomo de mia dosiero: Notoj pri mia Europa vojaĝo.doc.
Tio estas artikolo kiun oni invitis min kontribui al nia revuo “Tra la Mondo” Mi timas ke troviĝas multe da eraroj en mia artikolo, ĉar longetempe mi ne legis kaj skribis en Esperanto pro mia profesia laboro en Ĉinio. Mi nur parolas ĝin dum mia vojaĝo al Europo kaj mia renkontiĝo kun Britaj esperantistoj kiam mi vizit-laboris pasintjare en Britio.
Do, mi bezonas mian amikon kontroli la artikolon por mi.
Sign-in to write a comment.