Estimataj kaj karaj:
Okazos la 4-a Lushan-forumo de Esperanto ĉe mia universitato---Nanchang-Universitato, la 25-27an de novembro.
Ĉeftemo: Homo kaj Naturo------------Verda melodio
Organizanto: Jianĝi-a E-asocio
Aŭspicianto: E-asocio de Nanchang-Universitato
Ĉefaj programeroj:
25/11, alveno de la partoprenantoj
26/11 malfermo, ĉefprelego, parolado, konigo de la Lago Poyang, la plej granda freŝ-akva lago kaj la dua granda lago en Ĉinio, promenado en la universitato, k.s.,
vespere: rigardo de la urbo Nanchang
27/11 ekskurso al la Lago Poyang kune kun miaj studentoj de Nanchang-Universitato, kies fako estas media scienco.
legu la raporton de la lasta sesio el EPĈ:
http://www.espero.com.cn/se/txt/2010-11/02/content_308757.htm
vi estas bonvenaj al nia forumo!
Prof./Dr. GONG Xiaofeng ( Arko), prezidanto de Jianĝi-a E-asocio
Sign-in to write a comment.