En nia VEK, estas multe da praktikoj, ekz. Vort-ekzamenoj, Diktaĵoj.
Jen kelkaj diktaĵoj: (mi aldonis fotojn)
1.24
Hieraŭ ni veturis de nia lernejo ĝis Kantono per flava buso. Ni vizitis multajn lokojn. Unue, ni vidis muzeon. Post la vizito de la muzeo, ni enbusiĝis kaj iris al la loko de la Aziaj Sportludoj. Poste, Ni tagmanĝis kaj posttagmeze ni promenis tra du belaj parkoj. La lasta parto, kiun ni vizitis havis multe da interesaj skulptaĵoj. Tie kaj aliloke ni fotis per niaj fotiloj.
1.27
Mi vidas la libron, ĝi kuŝas sur la tablo. Mi rigardas ĝin. Poste mi montras ĝin per mia dekstra mano kaj tuŝas ĝin per la alia mano. Post tio mi levas kaj malfermas la libron per ambaŭ manoj, tiam mi turnas kaj returnas la paĝojn. Tuj poste mi fermas la libron kaj metas ĝin sur la tablon. Finfine, mi lasas ĝin.
retmesaĝo:
Kara amiko Petro:
Koran saluton el Kantono. Mi esperas, ke vi tutbone fartas, kaj mi povas revidi vin post la fino de mia kurso de Esperanto meze de februaro, eble la 15-an aŭ la 16-an.
Ĉi tie mi estas tre okupita ĉiutage de mateno ĝis vespero, eĉ ĝis la noktomezo! Ĉiutage krom dimanĉe, ni havas 6 horojn da lecionoj. Krom tio, nia kursgvidanto donas ekzamenon al ni ĉiumatene. Krome, estas multe da hejmtaskoj ĉiuvespere, kaj ni devas parkere lerni multege da novaj vortoj. Aldone al ĉio ĉi, ni nun devas paroli kaj babili Esperanton dum la manĝoj kaj ekster la kurso!
Pro tiom da laboro mi ofte estas tre laca, tamen mi pensas, ke ĉio ĉi tio valoras la penon, ĉar nun ni vere kapablas paroli Esperanton kaj eĉ pensi per ĝi! Hieraŭ nokte mi eĉ sonĝis en Esperanto! Mi sonĝis, ke mi kaj Maria geedziĝis, kaj ke ni vivadis feliĉe ĉe la marbordo de E-insulo.
Kore
Via amiko Paŭlo.
1.29
Post nia posttagmeza kurso hieraŭ, ni havis specialan vespermanĝon. Manĝaĵoj kaj trinkaĵoj abundis, kaj ĉiuj el ni laŭte kaj gaje babilis kun niaj kunmanĝantoj. Por deserto ni gustumis la E-frukton.
Post la manĝado ni supreniris ĝis la 4-a etaĝo, kie ni festis la novan jaron. Kelkaj homoj dancis. Kelkaj ludis. Aliaj kantis. Ŝoso per nigra inko desegnis belajn ĉinajn ideogramojn, kaj donacis ilin al gastoj kaj invititoj.
2.5
Bonvenon, Rebonvenon al nia BEK-kurso de Esperanto en Kantono. La printempa festo finiĝis, kaj nun niaj lecionoj rekomenciĝas. Mi esperas, ke vi havis tre agrablan feston, kaj ke nun vi ĉiuj estas tute pretaj rekomenci vian lernadon.
Dum la printempa festo ne okazis nia kutima kurso. Kelkaj el ni iris hejmen, kelkaj restis ĉi tie. Ĉie en la suda parto de Ĉinio, la vetero pliboniĝis. Ne neĝis nek pluvis. Ni ĝuis la belan veteron, kaj kore kaj ĝoje celebris la feston kun niaj familianoj kaj geamikoj.
2.6
Hieraŭ rekomenciĝis la dua duono de nia kurso. Antaŭ ol eniri en la klasĉambron, iu metis du vicojn da petardoj ekstere. Post tio Ŝoso prenis sian ekbruligilon kaj tuŝis la meĉon de la petardoj. Post kiam ĉiuj artfajraĵoj eksplodis, ni eniris la klasĉambron por lerni Esperanton.
Sign-in to write a comment.