Hieraw vespere atingis al ni geedzoj de Nankino, ili neniam lernis nian lingvon.

Hodiaw, Antawtagmeze mi gvidis la kurson kaj instruis al ili prononcon kaj facilajn konojn pri la lingvo. Dume alvenis vjetnama studentino Rakel, kiu scipovas nek ĉinan lingvon nek Esperanton, Mi devigite parolis kaj en la ĉina lingvo kaj en la angla, Ho, dio mia, jam tri jarojn mi ne parolas angle, mi preskaw forgesis ĝin. Feliĉe, feliĉe, ni povas komuniki unu la alian.



Posttagmeze Rafael kun sia koramikino Lakbira venis de la najbara urbo Foshan per metroo. Li dawrigis sian instruadon al la kursanoj. Li vere estas sperta instruisto, miaj studentoj diris al mi dum la pawzo, ke ili neniam spertis tian insteresan lecionon. La etoso estis ege bona.



S-ro Zhao Jianping kaj lia kolegino Xu Yunyin (membro de ILEI) , parolisto kaj ĵurnalisto de Ĉina Radio internacio, alvenis de Pekino al nia VEK.



Dennis sendis al ni mesaĝon vespere ja la 18:30, ke li denove maltrafis la trajnon en Wuhan, kie li devis ŝanĝi la trajnon al Kantono.



(0:11 skribante ĉi tie, mia studento, kiu iris por akcepti Dennis en la stacidomo, vokis min, kiam li preterpasis de mia ĉambro tra la koridoro. Ho, finfine, Dennis alvenas. )