En Ĉinio Hainan la unua plenumis la politikon de "vizo post alveno" kaj realigis senvizan eniron al turismaj trupoj el 21 landoj kaj regionoj.

Jen estas artikoloj el Cxina radio internacia:

http://esperanto.cri.cn/621/2010/01/06/1s107590.htm

Ekde la jaro 2010, Hainan-provinco en suda Ĉinio sin dediĉas por esti internacia turisma insulo. La 6-an de januaro en Pekino, Wei Liucheng, partia sekretario de Hainan-provinco, diris, ke Hainan klopodos havigi al si bonan komencon por ke turistoj ĉinaj kaj alilandaj sentu verajn ŝanĝiĝojn.

Antaŭ nelonge, ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis dokumenton titolitan "Pluraj opinioj por akceli disvolviĝadon de internacia turisma insulo en Hainan". Laŭ la dokumento, en la jaro 2020 Hainan, plej granda ekonomia speciala regiono kaj unika tropika insul-provinco, estu konstruata kiel monde unuagrada distra turismejo.

Hainan fariĝos pintklasa turisma kaj feriada insulo en venontaj 10 jaroj

http://esperanto.cri.cn/621/2010/01/06/1s107581.htm



Antaŭ nelonge la ĉina Ŝtata Konsilantaro publikigis la dokumenton konstrui la insulon Hainan kiel internacian turisman lokon. La dokumento elmetis, ke Ĉinio konstruos Hainan, la duan grandan insulon de Ĉinio, kiel pintklasan turisman kaj feriadan lokon de la mondo. La 6-an de januaro en Pekino, Wei Liucheng, ĉefsekretario de Hainan-provinca Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke la provinco Hainan forĝos la insulon turisma kaj feriada loko laŭ internaciaj normoj kaj substrekos ekologian protekton.

La insulo Hainan kun la areo de 33 000 kvadrataj kilometroj estas duoble pli granda ol Havajo sur la sama latitudo kaj abundas je turismaj resursoj. Ĝi havas belajn plaĝojn kaj grandan areon da virga ĝangalo. La arbaro kovras 60% de la insulo kun 1 300 000 loĝantoj de la naciecoj Li kaj Miao.

La 6-an de januaro en gazetara konferenco de la Novaĵ-Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro sinjoro Liu Weicheng diris, ke la provinco projektos kaj disvolvos turismajn servojn laŭ internaciaj normoj. Li diris:

"Unue, plano devas posedi internacian vidkampon kaj nivelon, kaj enkorpigi propran trajton. Due, konstruado de turismaj bazaj kaj servaj instalaĵoj devas konformi al internacia kutimo kaj atingi altan normon. Trie, administrado de turismaj instalaĵoj devas konformi al postulo de internacia normo, ekzemple, plejmultaj el 40 finkonstruitaj kvinstelaj hoteloj kaj 20 konstruataj kvinstelaj hoteloj estas administrataj de internaciaj kompanioj kun famaj markoj, ilia administrado atingis internacian nivelon. Kvare, turisma sinteza servado devas atingi internacian normon kaj konformi al internacia kutimo."

Laŭ konigo, por popularigi hainan-an turismon, en la kuranta jaro Hainan ĉefe okazigos la unuan bo'ao-an internacian turisman forumon. Cetere, Hainan enkondukos grandskalan senimpostan grupon aŭ grandan komercan kompanion, konstruos kaj funkciigos senimpostan butikon, popularigos serion da novaj trajtaj turismaj produktaĵoj, kiel surmara turismo, kaj ekfunkciigos konstruadon de amaso da grandskalaj turismaj programoj. Samtempe, Hainan konstruos pasaĝerajn turismajn centrojn en Haikou kaj Sanya kaj turisman oficialan retejon en multaj lingvoj, projektos kaj organizos amason da influaj aktivadoj pri kulturo, amuzo, festo kaj sporto.

Konstruado de Hainan kiel internacia turisma insulo estas la ŝtata strategio, la ĉina registaro donos subtenon en politikoj, kapitaloj kaj aranĝo de programoj, inkluzive de plenumo de malferma kaj oportuna administra rimedo pri en-kaj-el teritorio. Estro de departemento pri socia disvolvo sub ĉina Ŝtata Disvolva kaj Reformada Komisiono sinjoro Hu Zucai konigis en gazetara konferenco.

"Oni devas alpreni necesan politikon por kuraĝigi la provincon Hainan fari pluapaŝan reformadon kaj malfermon, rilate al disvolva sistemo de turisma industrio, ekspluatado kaj konstruado de turismaj produktaĵoj kaj aliaj flankoj, Hainan devas kuraĝe fari esploradon kaj provon per aktiva referencigo el internaciaj komunaj spertoj kaj agadoj. Tio ne nur ĉiu-flanke plialtigos disvolvan kvaliton kaj servan nivelon de turisma industrio en Hainan, kreos novan superecon de Hainan-a Ekonomia Speciala Regiono, kaj samtempe liveros sperton al disvolviĝo de turisma industrio de nia ŝtato"