De la 15-a ĝis la 16-a de oktobro, 2009, okazis seminario de ILEI-Ĉinio kun la temo “Kiel lernigi Esperanton al lernantoj” en la mont-vilaĝo Tingtao ĉe Donglin-Kanjono piede de pitoreskejo Lushan-Monto en la urbo Jiujiang, sud-Ĉinio. Sume 20 membroj kaj instruemuloj el Ĉinio, Koreio, Hispanio kaj Usono ĉeestis la seminarion.

Dum la seminario Profesorino Gong Xiaofeng (Esperante Arko), sekciestro de ILEI-Ĉinio, faris labor-raporton de la sekcio por la jaroj 2008-2009, konigis labor-planon en 2010 kaj petis opiniojn de la ĉeestantoj. S-ro Wei Yubin kaj vic-profesorino Song Ping prezentis respektive trejnadojn de Esperanto en siaj urboj Taiyuan kaj Harbino. Dannis Keefe el Usono konigis Esperantan instruadon ĉe la Universitato Nankino kaj Aŭgusto Casquero el Hispanio (nuntempe ili instruas Esperanton en Ĉinio) faris prelegon pri planlingvoj. Dennis Keefe kaj Arko demonstris respective instrua-metodojn de Esperanto. La ĉeestantoj faris varman diskutadon pri problemoj ekz.kiel funkcios la sekcio en Ĉinio? kion fari kaj kiel fari en 2010? kaj pri lernolibroj, instruhelpiloj, metodoj, son- kaj vid-materialoj ktp. En la seminario oni decidis okazigi la someran seminarion de la Ĉina Sekcio de ILEI en aǔgusto 2010 en urbo Taiyuan de Shanxi-provinco.
Stefan MacGill,prezidanto de ILEI sendis gratul-leteron kaj ankaŭ aliaj asocioj en kaj eksterlandaj gratulis la okazigon de la seminario.