http://esperanto.cri.cn/341/2008/11/19/1s88876.htm

Jen estas artikolo el China internacia radio:

Supozeble vi aŭdis pri Lushan-monto, monda kultura heredaĵo enlistigita en la kategorion jam en la jaro 1996. Lushan-monto troviĝas ĉe la urbo Jiujiang de la provinco Jianĝi en la suda parto de Ĉinio. La monto estas pompa, kruta, danĝero kaj pitoreska, ampleksanta multajn distingiĝajn vidindejojn. Nun mi parolu pri unu el la pitoreskejoj de Lushan-monto----Donglin-vidindejo kaj gvidu vin viziti ties Donglin-templon kaj Tranĉilo-kanjonon.

Dongling-templo, situanta okcidente sub la monto Lushan, ekkonstruiĝis en la jaro 384, kiam Ĉinio sintrovis en la dinastio Dongjin. Tiutempa budhisma majstro Huiyuan prezidis la konstruon de la templo kaj li mem tie faris lekciojn pli ol tridek jarojn, dume fontis la Purlanda Budhismo. Iam Donglin-templo konservis pli ol 10 mil volumojn da sutroj kaj budhismaj klasikaĵoj, kaj estis plej granda instituto en antikva Ĉinio por traduki la budhisman sutron el Hindio. En okcidenta budhisma rondo cirkulas diro "orienten klinita kaj kore adori Lunshan-monton", tio ja ilustras la sincerecon al majstro Huiyuan kaj la templo Donglin. Vicdirektoro de la vidindeja administrejo sinjoro Xia Rongqiang konigis:

"Siatempe, literaturistoj kaj erudiciuloj vizitis la templon kaj restis ĉi tie, tiel formis sceno, ke 'tage post tage multiĝis disĉiploj'. En sia plej prospera periodo, Donglin-templo posedis pli ol tri cent domojn kaj milojn da budhistoj. Laŭdire, literaturisto Lu You (1125 -1210) de Song-dinastio vizitis la templon tri tagojn, tamen nur parte rigardis la vidaĵojn de la templo."





















Laŭdire, en Tang-dianstio, ĉina bonzo Jianzhen vizitis la templon Donglin kaj poste kune kun disĉiplo de Huiyuan orienten vojaĝis al Japanio por prediklekcii kaj vastigi la budhismon. Tiamaniere la doktrino de la Purlanda Budhismo aliris en Japanion. La nuna japana Donglin-doktrino kultas Huiyuan kiel sian praulon. Historie, Donglin-templo grave kontribuis por la kulturaj interŝanĝoj kaj amikaj interfluoj inter Ĉinio kaj Nepalo, Ĉinio kaj Hindio, Ĉinio kaj Japanio.

Enirinte en la templon, turistoj kaptas je la unua vido lageton de lotuso. La lageto areas 1 050 kvadratajn metrojn, elstaras en la mezo lotusosiduo, sur kiu sidas statuo de gutada Avalokiteŝvaro ornamata per ŝtonskulptitaj flugdrako kaj hipopotamo. La lotusoj en la templo estas mirinde blankaj kaj torente aromaj. Ĉiu havas pli ol 130 petalojn. Kiam floras la lotusoj, alkuras devotuloj por peti fortunon.





















Trapasante la lageton, oni atingas la Grandan Halon de la templo. Sinjoro Xia Rongqiang konigis, "Historie la Lushan-monto estis loko ŝlosila en militado. Ankaŭ Donglin-templo ne eskapis de batalado. La konstruo de la templo ja spertis detruojn kaj restarigojn dum pli ol mil jaroj."

La nuna Granda Halo de la templo estas nove konstruita laŭ la stilo de Song-dinastio. La halo altas 21 metrojn. En ĝi nove skulptiĝis budho trimetre alta. La budha statuo estas orumita kun mieno serena kaj trankvila kaj linio milda kaj akorda. La orumita budho des pli majestigas la Halon. Post la Granda Halo estas Gardo-Halo, en kiu vivece ridetis la statua Majtrejo, kune, estas statuoj de Ŝakjamunio kaj aliaj titolitaj budhistoj. Ili estas tute orumitaj.

Forlasonte la templon, turistoj nepre surprizite ĵetis la rigardon al la miljara kamforarbo kiu, laŭdire, estas beata,kvazaŭ gardanto, rakontus miljaran historion de la templo.