La ejaka, origina lingvo el la centra regiono de Alasko, ĵus mortis kun ĝia lasta parolanto, 89jara virino nomata Marie Smith Jones.

Dum 15 jaroj ŝi estis la sola parolanto de tiu lingvo, io kion ŝi alfrontis kun granda respondeco komplilante vortaron en kunlaboro kun la Alaska Universitato.

Danke al ŝi la lingvo ĝis certa punkto ne tute mortis ĉar ĝi restos por ĉiam en la registro de la homara memoro. Domaĝe ke en aliaj okazoj tio ne povis okazi.

fonto: www.labrujulaverde.com