La Sanktaj Bahaaj Skriboj estas multegaj, pli ol cent volumoj nur de Bahá'u'lláh. Multaj el ili ankoraŭ ne estis tradukitaj kaj restas en la persa aŭ araba lingvoj. Tamen ekzistas multaj verkoj de la Profeto kiuj estas tradukitaj al multaj lingvoj. Kiel ekzemplo tiu ĉi suba tekstero kiu estas en 802 lingvoj de la mondo.






Estu malavara en prospero kaj danka en mizero

Estu inda je la Fido de via najbaro kaj alrigardu lin kun vizaĝo luma kaj amika.

Estu trezoro por la mizeraj, admono por la riĉuloj, respondo al la vekrio de la senhavaj kaj homo kiu konsideras sian promeson sankta.

Estu justa en via juĝo kaj maltruda en via parolo.

Neniun traktu maljuste kaj elmontru plejan humilon al ĉiuj.

Estu lampo por tiuj vagantaj en mallumo, ĝojfonto por la zorgoplenaj, maro por la soifantoj, haveno por la afliktitoj, apogo kaj defendo por la viktimo de subpremado.

Pro siaj honesto kaj integro distingiĝu viaj agoj.

Estu hejmo por la fremdulo, balzamo por la suferanto, fortika turo por la fuganto.

Estu okulo por la blindaj kaj gvidanta lumo por la piedoj de la devojiĝintoj.

Estu ornamaĵo por la vizaĝo de l’vero, estu krono sur la fronto de l’sincero, kolono en la templo de l’moralo, viviga sopiro en la korpo de l’homaro, standardo de la armeoj de l’justo, gvidstelo sur la horizonto de l’virto, roso por la fundo de l’homkoro, arkeo sur la maro de l’scio, suno sur la ĉielo de l’graco, gemo en la diademo de l’saĝo, brila lumo sur la firmamento de via generacio, frukto sur la arbo de l’humileco.

Ni petas Dion protektu vin kontraŭ la ardo de ĵaluzo kaj la frido de malamo.

Li vere estas proksima, preta respondi.

Bahá’u’lláh