"La tago alproksimiĝas kiam ĉiuj popoloj de la mondo akceptos universalan lingvon kaj komunan skribon.
Kiam tio estos atingita, ĉiu homo, kiun ajn urbon li vizitos, kvazaŭ eniros en sian propran domon..." Bahá'u'lláh
La 12an de novembro estos la naskiĝtago de la Fondinto de la Bahaa Kredo, Bahá’u’lláh (pr. baha’ ola’) -La Gloro de Dio-. Li estas la Profeto plej universala pro lia misio kaj mesaĝo: la unueco, amo kaj justeco; tamen ne multe konata ekster la tutmonda 6-miliona bahaa komunumo.
Mi mem konatiĝis kun tiu ĉi religio antaŭ du jaroj kiam mi estis tre aktiva katoliko kaj miaj genajbaroj (Atestantoj de Jehovo) volis proselitisme konvertigi min al ilia religio/sekto. Ili pruntedonis libron eble konata de vi, “El Hombre en busca de Dios” (La Homo en la serĉado de Dio). Tie, kvankam kun misaj informoj mi multe interesiĝis pri religio tute nova tre progresema kiu kredas kaj en la amikeco kaj en la unueco de la antaŭaj religioj, senependa serĉado de la vero, egaleco de viroj kaj virinoj... Post iom longa tempo mi tute hazarde komunikiĝis kun bahaaj esperantistoj kaj mi bahaaniĝis. Mi memoras ke kiam kelkaj personoj demandis al mi pri mia religio ili surpriziĝis ĉar neniam antaŭen aŭskultis pri ĝi. Mia patrino sentis timon pro nescipovo de la religio sed ost kelka tempo ŝi dankegis Dion ke mi bahaaniĝis ĉar mi ne plu parolis aŭ protestis kontraŭ la kastrisma reĝimo.
Mi povas diri ke la Bahaa Kredo estas tre bela kaj mirinda, bahaanoj loĝas ĉie, ĉefe en Hindio, Irano (kie estas akre persekutataj), Ameriko kaj Afriko. Tamen mi ne plu apartenas al la bahaa komunumo pro mia seksa orientiĝo sed mi konsideras min sekvanto de Bahá'u'lláh.
En esperanto ekzistas bazaj libroj de la bahaa literaturo: jen unu el la plej konataj teksteroj de Li:
"Ne gloru sin tiu kiu amas sian propran landon, sed tiu, kiu amas la tutan mondon. La tero estas nur unu lando kaj ĉiuj homoj ĝiaj civitanoj"
Pliaj informoj ĉe Vikipedio!
Sign-in to write a comment.