Mia unua artikolo en mia blogo temis pri vikipedio kaj ĝia graveco por nia komunumo. Kaj jen mi volas prezenti alian al ĉiuj kiuj antaŭe ne sciis pri ĝi same kiel mi Antaŭ nelonge kaj tute hazarde mi trovis interesan vikion nomata Neciklopedio! Ĝi estas tre amuza ĉar temas pri ŝercoj, humuro kaj parodio, ĝis nun, ĉefe el nia verdeta mondo. Jen ĝia sinprezento:
Bonvenon al la Neciklopedio kiu estas enciklopedio libera de enhavo en Esperanto! (Vikipedio estas parodio de ni ... do, amuziĝu!) Neciklopedio estis fondita 22-a de novembro 2006 kaj ekde tiam je Neciklopedio ni skribis 140 artikolojn. Cetere vidu la anglan version ĉe Uncyclopedia. Ankaŭ tralegu la plej bonajn artikolojn, diskutu en nia privata knajpo aŭ sur sablominejo lernu kiel redakti.
Ĝi havas multajn nacilingvajn versiojn kaj esperanto estas la sola planlingvo en la listo. Tamen ĝi nur havas 140 artikolojn kaj ĝi bezonas esperantistojn por ĝia kreskado. Oni povas trovi artikolojn pri PIV, Zamenhof, Esperanto, Unua Libro, Esperanta Civito, Esperanta Respubliko, la Biblio, Apokalipso, Apostoloj de Zamenhof, Belfrunto Iskarioto, idistoj, esperantistoj, volapukistoj sed ankaŭ pri Atestantoj de Jehovo, Atlantido, homofobio, matematiko, azenoj, homoj, historio kaj multe pli. Kiel ĉiuj aliaj vikioj oni povas verki kaj korekti artikolojn. Oni libere povas verki ion ajn ĉar ĝi temas pri tio: ŝerco, satiro, sarkasmo, humuro, parodio… Do, se vi volas kontribui almenaŭ de tempo al tempo, viziti ĝin, korekti, ridi kaj ridegi aŭ ridigi jen la ligilo de tiu vikio: neciklopedio.wikia.com/wiki/%C4%88efpa%C4%9Do
www.esperanto.mv.ru/Kruko/index.html
haveblas en la reto ankaŭ pdf-formate.
Andy Անդրանիկ has replied to Roland PlatteauSign-in to write a comment.