REMEMOROJ
Neide Barros Rêgo
Vizitante la anguletojn de mia memoro, mitrovas restaĵojn de mia infanaĝo, kelkajn el ili rilatajn al miaj gepatroj.
Mi fieras pro mia naskiĝo en la malgranda urbo São Tomás de Aquino, ŝtato Minoj, kie mi restis ĝis mia 12-jariĝo.
Ordinare, en internlandaj urboj, homoj fuŝe parolas. Paĉjo ĉiam insistis, ke ni korekte prononcu la vortojn, kaj li korektis nin, kiam ni malobeis. Ni devus elparoli la vortojn ĝisfine. Ni devis klare prononci la finaĵojn “s” kaj “r”, kaj neniam diri “ocê”, “nós vai”, “nós vem”, “nós foi”, “cê qué”...
Li pretigis lernantojn por la enirekzamenoj de la gimnaziaj kursoj de la najbaraj urboj, kie miaj plej aĝaj gefratoj studis. En nia “GrupoEscolar Olegário Maciel”, oni instruis nur ĝis la 4-a jaro de la elementa lernejo. Ni studis geografion per la mondmapo. Ni sciis parkere la nomojn de landoj, ĉefurboj, riveroj, maroj, montaroj, vulkanoj. Ni konis Brazilon de nordo ĝis sudo, ĉion parkere, inkluzive la historiajn datojn kaj la aritmetikan tabelon, pri kiuj paĉjo ŝategis pridemandi nin.
Ni ĉiam ricevis la plej altajn notojn. En la fino de la unuagrada kurso mia ĝemela fratino Nilde estis elektita oratorino. La festo okazis en la sola klubo de la urbeto. Mi ankoraŭ memoras la komencon de la parolado (verkita de nia instruistino “Dona Amelinha”). Ĝi komenciĝis tiel:
“Suprenigite al la alteco de ĉi tiu solenaĵo, mi fariĝas samtempe konfuza kaj fiera, ĉar mi povas direkti al vi miajn vortojn de respekto, danko kaj omaĝo.”
Imagu dekjaraĝan knabinon emfaze dirantan tiajn vortojn!
Nia patro studis en seminario, kaj tie akiris multajn konojn. Li bone parolis kaj ĝis sia forpaso, sepdeknaŭ-jaraĝe, li havis bonan memorkapablon kaj cearaan prononcmanieron. El Guerra Junqueiro li deklamis parkere la poemojn “La Larmo” kaj “La Merlo”, kaj aliajn ankaŭ longajn.
Li alvenis al tiu urbeto por instrui en la Rezerva Militlernejo. Li tie ekkonis la belan unue naskitan filinon de familio Martini, mia patrino, kiu ankaŭ havis bonan vortprovizon, akiritan per la legado de romanoj. Ili geedziĝis en 1929. Interese estas rememori, ke liaj bofratinoj sin direktis al li ne per “vi”, sed per “sinjoro”.
En la jardeko 1950, ni transloĝiĝis al Niterojo. Kelkajn jarojn poste, ni celebris ĉi tie per belega festo ilian oran jubileon. Li, en radseĝo, sed tre feliĉa.
Kiam li estis juna, lin trafis grava kronika malsano, akirita dum militaj ekzercadoj. Okaze de krizoj li suferis terurajn dolorojn. Mi ne povas forgesi nian aflikton, kiam ni aŭdis liajn ĝemojn kaj kriojn, precipe nokte.
Por mildigi la dolorojn, kiujn li nomis “pikdoloroj”, li submetis sin al kurac-metodo konsistanta el surmeto sur la haŭto de la kruro de speco de cigaroj el tuko, kiujn li mem ekflamigis, kaj kiuj brulis malrapide, produktante vundojn, kiuj pusis dum iom da tempo.
Apud li, panjo neniam plendis. Ni diradis, ke ŝi – tiom trankvila, humila kaj sindediĉa al la familio – estis “la patrino de la pacienco”.
Kiam paĉjo pli bone fartis, li fajfis kaj kantis kanzonojn, kiel “Sertaneja”, “Chuá, Chuá” kaj “Luar do Sertão”, dum li prizorgis la legomĝardenon kun bedoj verdaj pro laktuko, brasiko kaj aliaj folilegomoj, aldone al maizo kaj manioko.
Konata per la alnomo “Tenente”, li estis konsiderata unu el la plej kleraj eminentuloj de la urbeto. De la simplaj homoj al la urbestro kaj al la juĝisto, ĉiuj ŝatis babili kun li, kiu preskaŭ ne eliris el la hejmo.
Pro lia frua emeritiĝo en la Armeo, kun naŭ gefiloj (Nildo, Nídio, Nêdra, Nilce, Nilde, Neide, Nilo, Nara e Naida), ni vivis en malfacilaj cirkonstancoj. Ni helpis panjon en la hejmaj aferoj kaj ŝi kudris por la tuta familio. Paĉjo fabrikis por ni rimenŝuojn kun plandumo el pneŭmatiko – kiuj nun ŝajnas al mi esti pioniroj de la nunaj zorioj aŭ orientaj sandaloj; li trinkadis multe da kafo kaj preparis siajn pajlajn cigaredojn kun rultabako.
Miajn unuajn vortojn en la franca lingvo mi lernis de li: “Dieu dans la nature” (Dio en la naturo). Tio estis la nomo de libro de Camille Flammarion. De paĉjo venis nia religieco. Li fondis laSpiritisman Domon Otília Amaral, kaj estis ĝia unua prezidanto. Mi memoras kelkajn frazojn skribitajn sur ĝiaj muroj kun pergamenajbildoj: «For de la Karitato ne estas savo», «Mi estas la Vojo, la Vero kaj la Vivo».
Ni neniam estis batataj de la gepatroj aŭ kverelis inter ni. Mi ne memoras kisojn kaj brakumojn, sed estis respekto, disciplino, edukado. Ankaŭ ne mankis al ni morala kaj civitana sento.
Ĉar paĉjo estis malsanulo kaj panjo ne laboris eksterhejme, ni ĉiam kalkulis pri ili hejme. Francisco das ChagasBarros kaj Wanda Páschoa Martini de Barros estis niaj geinstruistoj, niaj geinstigantoj, niaj gekonsilantoj, nia rifuĝejo.
Ili lasis fundajnmarkojn en nia infanaĝo kaj nun estas grava parto de miaj rememoroj kaj resopiro.
Esperantigis Neide Barros Rego el la portugallingva originalo
Sign-in to write a comment.