Mi estas tre senpacienca kaj malfidela sidanto antaŭ la stultaĵskatolo. Mi ĉiumomente jen elfoteliĝas, enmanigas libron, trafoliumas ĝin, jen iras al la kuirejo pretigi tason da teo. Tre malsana netelevidemo.
Tamen en Malto mi iomete ŝanĝis la kutimon. La tiea stultaĵskatoleto montris lokajn stultaĵojn kaj tiujn de Italujo.
El la lokaj mi plej ŝatis la televidan vendadon. Egventra kalva viro kun raŭka voĉo ŝovas en la objektivon sian harkovritan brakon kaj trudvendas al ni polvosuĉilon: only two hundrrrred eurrros!
Estis porinfanaj programoj. Oni montris bildojn el iu libro, kaj voĉo de nevideblulo rakontis la enhavon de la libro.
Kelkaj italaj elsendoj estis sadismaj. En vitra ujo kuŝas juna virino vestita naĝkostume. Oni ŝutas sur ŝiajn krurojn lumbrikojn, skarabojn, blategojn. Ŝi ŝire krias, tamen diras: daŭrigu.
Alia programo estis konkurso. La ĉeestantoj voĉdonis por la partoprenintoj. Sub la piedoj de la malvenkinto malfermiĝis pordeto, kaj ŝi aŭ li falis en akvon. Tre instrue.
Eble mia cerbo ne atingas tiomajn subtilaĵojn. Eble mi ne kapablas ĝui la ĝojojn de la televido.
Sign-in to write a comment.